Supra Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Supra Silezio el la 19-a jarcento

Supra Silezio estas historia regiono de centra Eŭropo, post la Dua Mondmilito dividita inter Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio, sed tiu tempo ankaŭ signife influata de la germanlingvaj regnoj Sankta Romia Imperio, aparte de la reĝlando Prusio respektive pli poste la Germana Regno unuflanke kaj la Aŭstria Imperio aliflanke.

En Supra Silezio situas Górnośląski Okręg Przemysłowy (mallonge GOP, laŭvorte Supre Silezia Ĉirkaŭejo Industria), kiu estas la plej granda industria loko en Pollando.

Estas regionoj, pri kies historio, naturbelecoj kaj loĝantoj estis eldonita multe da skribmaterialoj. Aliflanke ekzistas regionoj, pri kiuj oni tro ne skribas. Ĝis tempoj de antaŭ nelonge apartenis al ili la teritorio de kunlaborantaj vilaĝoj Píšť (pollingve Piszcz, germane Sandau), Hať (pollingve Hać, germane Haatsch) kaj Šilheřovice (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) en la ĉeĥa flanko kaj komunumo Krzyżanowice (ĉeĥe Křižanovice, germane Kreuzenort) (pollingve gmina Krzyżanowice) en la pola flanko. El vido de la areoj de Ĉeĥio kaj Pollando tio estas teritorio preskaŭ neglektebla. Sed ilia komuna historia evoluo, precipe ekde la duono de la 18-a jarcento, estas en la historio de ambaŭ ŝtatoj tute specifa. Ĝuste en tiu ĉi silezia regiono la rado de historio turniĝis tiel komplike, ke ankoraŭ eĉ ne hodiaŭ pluraj homoj, nuntempajn politikistojn ne esceptante, estas kapablaj kompreni ĝin. Certe ne estas ie aliloke en Eŭropo homo, al kiu povis okazi, por ke li naskiĝu en Prusio, vivu en Ĉeĥoslovakio aŭ en Pollando, poste li fariĝu regna germano kaj fine li devu postuli la ĉeĥoslovakan aŭ la polan ŝtatanecon. Ĉion ĉi atingis dum sia vivo loĝantoj de Hať, Píšť, Šilheřovice kaj de komunumo Krzyżanowice, eĉ en forlasinte siajn naskovilaĝojn. Multfoje ŝanĝiĝantaj ŝtatlimoj de Germanio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando „renkontiĝis“ fine de la jaro 1923 en urbeto Chałupki. Ĝuste tiuj ĉi ŝtatoj influis lingvon kaj kulturon en tiu ĉi mikroregiono, en kiu restadis la eminentaj komponistoj Ludwig van Beethoven kaj Franz Liszt.

Komuna historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hluĉinio.

La limo, kiu apartigas nordorientan parton de distrikto Opava de suda parto de distrikto Racibórz (ĉeĥe Ratiboř, germane Ratibor), estas samtempe ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĝi apartigas ne nur tiujn ĉi ŝtatformaciojn, sed samtempe la vilaĝojn de Regiono Hlučín (Hlučín: pollingve Hulczyn, germane Hultschin) de la vilaĝoj de suda Regiono Racibórz, kiuj en pasinteco multfoje partoprenis la komunan sorton.

Malgrandan enklavon en tiu ĉi regiono kreas vilaĝoj Hať, Píšť kaj Šilheřovice en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke en mezepoko estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn inter Moravio kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. Kiam Grandmoravia regno estis disfalinta, Supra Silezio komune kun lando opava-a kaj racibórza venis sub regadon de la ĉeĥaj Přemyslidoj. Sed fine de la 10-a jarcento Silezio apartenis al al la pola regno, en kiu regis familio de Piastidoj.

Kiam la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en Regiono Opava, tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro 1278 gvidis ne nur al nasko de opava dukolando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando. Tiu ĉi apuda branĉo de Přemyslidoj poste priregis Regionon Opava ĝis la sesdekaj jaroj de la 15-a jarcento. Grandpola princlando, apartenanta al Pollando, disfalis post la morto de princo Vladislav en 1281. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando. En 1327 racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio kaj formale li tiel apartigis Regionon Racibórz de Pollando. Kiam en 1336 Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio de Piastidoj, transprenis lian regadon super Regiono Racibórz lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno de habsburgoj sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en 1526 ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.

Alveno de Maria Teresia, filino de Karolo la 6-a, sur la vienan imperiestran tronon fariĝis preteksto por kaŭzi aŭstria-prusia militan konflikton. La prusia reĝo Frederiko la 2-a ekokupis en ĝi Silezion kaj la tuta konflikto estis finita en la jaro 1742 per Vroclava paco. Laŭ ties bazo Maria Teresia estis devigita rezigni de pli granda parto de Silezio al la prusia reĝo. Suda parto de Supra Silezio komune kun urbo Opava restis sub administrado de habsburgaj regantoj. La teritorio en la maldekstra bordo de rivero Opava inter urboj Opava kaj Ostrava, la hodiaŭa Regiono Hlučín, same kiel regiono de Regiono Racibórz, fariĝis parto de Prusio. La eksa Racibórza-opava princlando tiel estis apartigita en parton aŭstria-hungaran kaj prusian.

Preskaŭ du jarcentoj vilaĝoj Hať, Píšť, Šilheřovice kaj la najbaraj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice estis sub prusia administrado. Plej baldaŭ kiel parto de distrikto Głubczyce kaj ekde la jaro 1918 de distrikto Racibórz. Tiu ĉi administra divido validis ĝis la jaro 1920.

Post la aligo al plimulte evangelia Prusio la loĝantaro el la aligita teritorio konserviĝis sian grek-katolikan konfesion kaj sian lingvon. Rivereto Psina, trafluanta tra la teritorio sude de Racibórz, kreis naturan limon ne nur inter olomouca kaj vroclava diocezo, sed ankaŭ ian limon lingvan. Dum en la vilaĝoj apartenantaj al la olomouca diocezo (tien apartenis la vilaĝoj de Regiono Hlučín, sed ankaŭ kelkaj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice) oni parolis moravie, malantaŭ ĝi pli ofte pollingve. Sed tio estis pli-malpli moravia-pola dialekto, intermetata per germanaj esprimoj. Destini etnografiajn kaj lingvajn diferencojn estis treege malfacile, ĉar la tradicioj, la kutimoj kaj la dialektoj havis en la unuopaj vilaĝoj nur etajn diferencojn.

Faktaj ŝanĝoj en la komuna kunvivo de la loĝantoj okazis post la unua mondmilito, kiam disfalis la germana imperio kaj aŭstria-hungara monarĥio. Per decido de Pariza packonferenco, la tn. versajla paco el la 28-a de junio de 1919 estis al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio aligita el Regiono Racibórz 36 vilaĝojn de la regiono, al kiu oni en tiu ĉi periodo komencis diri Regiono Hlučín. Ankaŭ vilaĝo Šilheřovice estis en ili. La transdono de la teritorio okazis la 4-an de februaro de 1920. En la ceteraj vilaĝoj de Regiono Racibórz okazis plebiscito. Surbaze de ties rezultoj restis tiuj ĉi vilaĝoj parto de Germanio. Je tri jaroj pli malfrue, la 19-an de decembro de 1922 decidis internacia komisiono por destino de la ĉeĥoslovaka-germana limo aligi al Ĉeĥoslovakio ankaŭ vilaĝojn Hať kaj la 14-an de marto de 1923 Píšť.

Monumento Dreiländereck, Chałupki, 1929 – 1969

Post la fina destino de la ŝtatlimo en la jaro 1923 en tiam germana vilaĝo Annaberg (hodiaŭ tio estas la pola vilaĝo nomata Chałupki) konverĝis limoj de tri ŝtatoj – de Pollando, Germanio kaj Ĉeĥoslovakio. Tiun ĉi historian fakton kaj samtempe ankaŭ memoron por falintaj soldatoj en la unua mondmilito rememorigis monumento nomita „Dreiländereck“, kiun konstruis en Chałupki germanoj. La nove kreita ŝtatlimo alportis limigon de ekonomiaj, sociaj kaj familiaj kontaktoj inter la loĝantaro en la ĉeĥa kaj la germana flankoj de tiu ĉi limo. Ties transpaŝado estis ebla surbaze de permesatestoj, kiujn donis vilaĝoficejoj kaj policaj stacioj en la unuopaj vilaĝoj.

En la periodo de la jaroj 19331938, do post la alveno de Hitler al la potenco en Germanio, okazis en la germana teritorio de Silezio kreado de novaj, jam unufoje germanigitaj nomoj de la slavaj vilaĝoj. Do ekzemple Bolesław, germane Boleslau, ricevis novan nomon Bunzelberg, Owsiszcze – Owschütz – Habergrund ktp.

La forigo de la ŝtatlimo inter la vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj la germana Regiono Ratibor okazis denove en la jaro 1938. Post la germana anekso en oktobro de 1938 la vilaĝoj de Regiono Hlučín ne estis kiel ceteraj partoj de okcidenta Silezio aligitaj al Sudetoj, sed ili fariĝis rekte parto de la malnova germana imperio (Altreich) kun ĉiuj rajtoj kaj devoj. Do eĉ kun la devo de viroj soldatiĝi en la germana armeo. Estis same malpermesite uzi la ĉeĥan kaj la polan lingvojn aŭ moravia-polan dialekton. Distrikta urbo por Regiono Hlučín fariĝis denove Ratibor.

La fino de la dua mondmilito alportis al tiu ĉi nova regiono novan ŝtatjuran dividon. En ties kadro Regiono Hlučín revenis al Ĉeĥoslovakio kaj Regiono Ratibor/Racibórz fariĝis parto de Pollando. Por ties loĝantoj, al kiuj oni rigardis kiel al germanoj, tio estis periodo de grandega necerteco kaj timoj pri sia sorto. Pluraj el la loĝantoj de la polaj vilaĝoj tial ankoraŭ antaŭ alveno de batalfronto forlasis siajn naskvilaĝojn forirante en Ĉeĥoslovakion ĝis Regiono Hlučín, ĝis Bavario kaj nur escepte ĝis Pollando. Pluraj pli malfrue revenis reen. Super la loĝantoj de Regiono Hlučín, antaŭ ol estis redonita al ili ilia ĉeĥoslovaka ŝtataneco, dum longa tempo pendis minaco de ilia forŝovo ĝis Germanio kaj pli malfrue ĝis la ĉeĥoslovaka enlando. Al la posedaĵo de pluraj metiistoj, same kiel al la grundo, kiun ili aĉetis de la germana registaro, estis validigitaj konfiskadoj laŭ la tn. dekretoj de Beneš.

La nova ŝtatlimo ja kondukis preskaŭ tra la sama teritorio kiel antaŭ la dua mondmilito, sed ĝi apartigis nun du amikiĝintajn ŝtatojn, kiuj surbaze de konferenco en Jalta venis sub potencan influon de Sovetunio kaj fariĝinte parto de la tn. orienta bloko. Post la jaro 1945 la ŝtatlimo akiris karakteron de netrairebla muro kun plugata kaj zorgeme erpata zono larĝa 10 m.

Interrilatoj regantaj en la ŝtatlimo alportis interrompon de la familiaj, kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj interrilatoj inter la vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj de la suda Regiono Racibórz.

Nur la politikaj kaj la sociaj ŝanĝoj, kiuj en ambaŭ ŝtatoj okazis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, kunportis ne nur politikajn kaj religiajn liberecojn, sed ankaŭ iompostioman liberigon de la reĝimo en la ŝtatlimo. Ekde la jaro 1996 estis renovigita agado en limregionaj limpasejoj en reĝimo de malgranda limregiona kontakto.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]