Johano de Luksemburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano de Luksemburgo en la Chronicon aulae regiae, kreita 1305-1339 en la cisterciana monaĥejo en Zbraslav

Johano de Luksemburgo, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296 - mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 fariĝis reĝo de Bohemio, kiam li edziĝis al Elizabeta Přemislidino, heredantino de la bohema trono.

Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a de Luksemburgo kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.

Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - francan batalon kontraŭ angloj ĉe Crécy kaj estis mortigita.

Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Polujo, markgrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.

Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta Maultasch.

Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste:
Henriko de Karintio 1310-1346 Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)