Speyer
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Speyer, esperante "Spiro", estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.
Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de episkopo. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.
Proksime al la urbocentro troviĝas la tereno de la teknika muzeo.

