Mikveo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia mikveo en Kolonjo,
konstruita ĉirkaŭ la jaro 1170

Mikveo (hebree mikveh, מִקְוֶה aŭ מקווה, plurale Mikvaot מִקְוֶוֹת aŭ מִקְוָאות, de קוה kunflui), en judismo estas tutkorpa banejo servanta je rita purigo.

La akvo de mikveo devas esti "flua akvo". En la antikva epoko kaj la eŭropa mezepoko tial aparte konstruiĝis "grundakvaj mikveoj", kiuj situis sub la tera surfaco, je aŭ iom sub la nivelo de grundakvo. Nuntempe ankaŭ ofte uzatas pluva akvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie en ĉiu juda komunumo estis rita tutkorpa purigejo (nuntempe plej multaj liberalismaj judaj komunumoj rezignas pri tio, dum ortodoksaj kaj formale ankaŭ konservativaj komunumoj daŭre havas ilin). Iuj antikvaj ekzempleroj konserviĝis en Israelo samkiel en multaj lokoj de la juda diasporo, de la aŝkenazaj kiel la sefardaj judoj. Sole en Germanio konserviĝis pli ol 400 historiaj mikveoj.

La mikveo ne servas al higieno - per la tutkorpa subakviĝo ne celiĝas korpa pureco, sed rita kaj kulta pureco. Rite malpuraj laŭ la juda tradicio ekzemple estas mortintoj. Kiu tuŝis mortinton, per tio malpuriĝis kaj devas rite repuriĝi. Ankaŭ certaj korpaj fluigoj laŭ tiu tradicio kaŭzas malpuriĝon - tiel ekzemple virinoj puriĝu en mikveo post menstruonasko.

mikvea ĉambro en la mezepoka sinagogo de Sopron, Hungario, kiu konstruiĝis komence de la 14-a jarcento
mikvea baseno en Speyer, Germanio,
konstruita ĉirkaŭ la jaro 1128