Treviro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Porta Nigra
Porta Nigra

Treviro (germane: Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi fondiĝis en la jaro 16 antaŭ Kristo far la romia imperiestro Aŭgustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita je la fino de la 2-a jarcento.

[redakti] Iom da statistiko

Situo: 6° 38' OR, 49° 47' NO
Loĝantaro: proksimume 100.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 130 – 330 m super la marnivelo

En Treviro naskiĝis: Karl Marx

[redakti] Esperanto-vivo

En Treviro kvarfoje okazis la jarfina "Internacia Festivalo" (IF), nome dum 1988, 1997, 2000 kaj 2005. Inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003 la 46-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Trier kaj pritraktis la temon "Ekstremismo – specoj, originoj, efikoj". Dum 2006 okazis samloke la "Novjara Renkontiĝo" (NR) de EsperantoLand.

[redakti] Retaj ligiloj

·  Trier
·  Fotoj de la urbo, jan. 2006
·  Trier Daily Photo
·  Treviro