Guido Steinberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guido Walter STEINBERG (naskiĝinta la 13-an de majo 1968 en Treviro) estas germana orientalisto, islamologo kaj eksperto pri islamisma terorismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Steinberg studis inter 1989 kaj 1996 ĉe la Universitato de Kolonjo kaj ĉe de Damasko mezepokan kaj modernan historiojn kaj islamsciencojn kaj politikan sciencon En 2000 li doktoriĝas ĉe Libera Universitato Berlino post defendo de la saudarabi-rilata tezo Religion und Staat in Saudi-Arabien. Die wahhabitischen Gelehrten 1902–1952.

En 2001 li estis Berlino kunordiganto de la ĵus fondita[1] interdisciplina centro "Bausteine zu einer Gesellschaftsgeschichte des Vorderen Orients". Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 Steinberg iĝis konsilisto por la buroo de la germana kanceliero. Tie li laboris ĝis oktobro 2005.

Steinberg publikigis multajn librojn kaj fakartikolojn pri Sauda Arabio kaj Irako (historie kaj politike) kaj ĝenerale pri terorismo. Poste li deĵoris Berline por la fondaĵo "Stiftung Wissenschaft und Politik" (SWP).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. FU-gazetaranonco nr. 240/2001, 28.9.2001
  2. Wie der IS junge Rekruten lockt. Intervjuo ĉe Frankfurter Neue Presse, 26.3.2015, p. 6