Guido Steinberg
Guido Walter STEINBERG (naskiĝinta la 13-an de majo 1968 en Treviro) estas germana orientalisto, islamologo kaj eksperto pri islamisma terorismo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Steinberg studis inter 1989 kaj 1996 ĉe la Universitato de Kolonjo kaj ĉe de Damasko mezepokan kaj modernan historiojn kaj islamsciencojn kaj politikan sciencon En 2000 li doktoriĝas ĉe Libera Universitato Berlino post defendo de la saudarabi-rilata tezo Religion und Staat in Saudi-Arabien. Die wahhabitischen Gelehrten 1902–1952.
En 2001 li estis Berlino kunordiganto de la ĵus fondita[1] interdisciplina centro "Bausteine zu einer Gesellschaftsgeschichte des Vorderen Orients". Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 Steinberg iĝis konsilisto por la buroo de la germana kanceliero. Tie li laboris ĝis oktobro 2005.
Steinberg publikigis multajn librojn kaj fakartikolojn pri Sauda Arabio kaj Irako (historie kaj politike) kaj ĝenerale pri terorismo. Poste li deĵoris Berline por la fondaĵo "Stiftung Wissenschaft und Politik" (SWP).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Disertacio: Religion und Staat in Saudi-Arabien. Die wahhabitischen Gelehrten 1902–1952. Ergon-Verlag, Würzburg 2002, ISBN 3-89913-266-1.
- Saudi-Arabien: Politik, Geschichte, Religion. C.H.Beck, München 2004, ISBN 978-3-406-66916-3.
- Der nahe und der ferne Feind. Die Netzwerke des islamistischen Terrorismus. C.H.Beck, München 2005, ISBN 978-3-406-53515-4.
- Kune kun Nils Woermer: "Exploring Iran & Saudi Arabia’s Interests in Afghanistan & Pakistan: Stakeholders or Spoilers - A Zero Sum Game? Part 1: Saudi Arabia." - Eldonis Barcelona Centre for International Affairs (CIDOB), 2013
- kune kuk Rita Seuß: Al-Qaidas deutsche Kämpfer. Die Globalisierung des islamistischen Terrorismus. Edition Körber-Stiftung, 2014.
- Kalifat des Schreckens. IS und die Bedrohung durch den islamistischen Terror. Knaur-Taschenbuch, München 2015, ISBN 978-3-426-78772-4.[2]
- Krieg am Golf: Wie der Machtkampf zwischen Iran und Saudi-Arabien die Weltsicherheit bedroht. Droemer, München 2020, ISBN 978-3-426-27840-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Guido Steinberg en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- pri Steinberg ĉe SWP (kun etbiografio kaj listo de publikigitaĵoj)
- Sonja Vogel: "Steinberg teilt aus." - Ĉe: TAZ.de, 1.10.2014
- kontribuaĵoj de Steinberg por ZEIT.online
- Steinberg ĉe IMDb
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ FU-gazetaranonco nr. 240/2001, 28.9.2001
- ↑ Wie der IS junge Rekruten lockt. Intervjuo ĉe Frankfurter Neue Presse, 26.3.2015, p. 6