Germana Nacia Biblioteko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Deutsche Bücherei Leipzig

La Germana Nacia Biblioteko (Deutsche Nationalbibliothek, mallongigita DNB) estis fondita en 1990 kadre de la germania reunuiĝo per kunigo de Deutsche Bücherei Leipzig (fondita en 1912, poste nacia biblioteko de Orienta Germanio) kaj Deutsche Bibliothek Frankfurt (fondita en 1947, poste nacia biblioteko de Okcidenta Germanio). Komence funkcianta sub la nomo "Die Deutsche Bibliothek", ĝi ricevis sian aktualan nomon en 2006.

La Germana Nacia Biblioteko respondecas pri kolektado kaj katalogigo de ĉiuj germanaj kaj germanlingvaj publikaĵoj eldonitaj depost 1913. La kunlaboro kun eldonejoj estas regulita per leĝo de 1935 por Deutsche Bücherei Leipzig, de 1969 por Deutsche Bibliothek Frankfurt kaj de 1990 por la sekva institucio, la Germana Nacia Biblioteko.

Taskoj estas dividitaj inter la bibliotekoj en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Majno, ĉiu fokusiĝanta al apartaj specialaĵoj. Tria institucio kunlaboranta, la Deutsches Musikarchiv Berlin (fondita en 1970), okupiĝas pri ĉiuj muzik-rilataj arkivaĵoj (kaj presitaj kaj sonregistritaj).

Inventaro [redakti]

22,2 milionoj da registraĵoj

  • Leipzig: 13,2 milionoj da registraĵoj
  • Frankfurt am Main: 7,8 milionoj da registraĵoj
  • Berlin: 1,2 milionoj da registraĵoj

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    dnb.de - Germana Nacia Biblioteko, interreta katalogo germanlingva (kaj anglalingva)
Ekstera ligilo    theeuropeanlibrary.org - kombinita aliro al 43 naciaj bibliotekoj en Eŭropo

Plie germanlingve:

Ekstera ligilo    Deutsche Nationalbibliografie online (kataloga datumaro ILTIS).
Ekstera ligilo    arkiva servilo de la Germana Nacia Biblioteko
Ekstera ligilo    teksto de la "lego pri la Germana Nacia Biblioteko ("Gesetz über die Deutsche Nationalbibliothek", DNBG)
Ekstera ligilo    Die Deutsche Nationalbibliothek: Leipzig – Frankfurt am Main - Berlin (artikolo en la retejo goethe.de)