Elektoepiskopujo Treviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono 1703
La sep princoj-elektistoj elektas Henrikon de Luksemburgo reĝo. La tria de maldekstre, rekonebla per sia blazono, estas la princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Treviro

La Elektoepiskopujo TreviroElektoprinclando Treviro, germane KurtrierErzstift und Kurfürstentum Trier, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La monda regno de la ĉefepiskopoj de Treviro ekzistas de la malfrukarolida tempo ĝis la Regna deputacia fina akto de 1803. Ekde la komenco de la 16-a jarcento ĝi apartenis al la Kurrheinischer Reichskreis kaj entenas teritoriojn dekstre kaj maldekstre de la riveroj Mozelo kaj Lahn. Ĝia ĉefurbo estis Treviro, rezidejurbo estis de la 17-a jarcento Koblenco. La teritorio de la princlando situas hodiaŭ plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, nur malgranda parto ĉirkaŭ Limburg apartenas nun al Hesio.

La ĉefepiskopo de Treviro apartenis, kune kun tiuj de Majenco kaj Kolonjo al la tri ekleziaj princelektistoj. Kune kun la kvar neekleziaj princelektistoj, la palastgrafo ĉe Rejno, la margrafo de Brandenburgio, la duko de Saksio kaj la reĝo de Bohemio ili rajtis elekti la germanajn reĝojn. Tion konfirmis la Ora Buleo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Mapo el la 18-a jarcento de Frederik de Wit

La episkopujo Treviro ekestis jam en la malfruromia tempo, en la 3-a jarcento. Ekde la 6-a jarcento la episkopujo fariĝis ĉefepiskopujo, kiu estris la episkopujojn de Meco, Tulo kaj Verduno. En malfrukarolida tempo la ĉefepiskopoj de Treviro komencis sian mondan potencon. Tiun mondan posedon de la episkopo de Treviro oni devas distingi de la klerula influo, la vera episkopujo. La limoj de la ĉefepiskopujo estis multe pli vastaj. Al la eklezia ĉefepiskopujo apartenis ankaŭ teritorioj en Luksemburgo kaj Francio. Aliflanke al la monda ĉefepiskopujo apartenis teritorioj, kiel ekzemple la urbestrejo Daun en la Ejfelo, kiu subiĝis en ekleziaj aferoj al la episkopo de Kolonjo.

Fortikaĵo de la Princelektisto en la Trevira Baziliko Konstantinbasilika (wksw ĉirkaŭ 1000), kolore markita
princelektista palasto Treviro (1615–1676, pligrandigita en 1756)

Teritoria evoluo[redakti | redakti fonton]

Ekde 902 la ĉefepiskopoj de Treviro ankaŭ estis la laikaj regantoj de ilia loĝurbo Treviro. Ĝis la 11a jarcento la regno limiĝis al la urboj kaj najbaraj vilaĝoj, pli malfrue oni nomis tiun la „obere Erzstift” (t.e. la supera ĉefkolegiato). En la jaro 1018 la imperiestro Henriko la 2a donacis al la Trevira ĉefepiskopo Poppo von Babenberg la frankan reĝkorton Koblenco kune kun la al ĝi apartenanta regna bieno. La lando inter la kunfluejo de Rejno kaj Mozelo kaj la malsupra Westerwald formis ekde tiam la „untere Erzstift“ (t.e. la malsupera ĉefkolegiato). En la 12a jarcento la episkopoj ankaŭ gajnis la laikaj posedaĵoj de la regna abatejo St. Maximin kaj la Vogtejo dekstre de la rejnlandaj palastgrafoj en ilia episkopejo.

En la 12a kaj 13a jarcento Treviro gajnis teritoriojn post kvereloj kun princelektista palatinato. Kverelo ekestis pro la burgo Arras, la burgo Treis kaj la burgo Thurant. La sekvo estis la forpelo de la palastgrafoj el la regiono Ejfelo-Mozelo.

Ekde la jaro 1198 la ĉefepiskopoj de Treviro estas princelektistoj kollegium. Kiel ankaŭ la du aliaj eklesziaj princelekstisto ankaŭ la ĉefepiskoj de Treviro estis kanceliero de unu el la tri regnopartoj. La ofico de la ĉefkanceliero por Burgonjo fariĝis pro la perdo de la franclingvaj partoj de la Sankta Romia Imperio senenhava titolo.

Baldueno de Luksemburgo, la plej grava princelektisto de Treviro, sukcesis inter 1307 kaj 1354 ŝtopi la breĉon inter la supra kaj malsupra partoj de la Trevira episkopejo. En la jaro 1309 imperiestro Henriko la 7a lombardas la urbojn Boppard kaj Oberwesel ĉe Rejno al sia frato ĉefepiskopo Baldueno.

En la sekvaj jaroj la prinselektejo gajnis plurajn teritoriojn en la Ejfelo, Hunsruko, Westerwald kaj Taunus, ekzemple la urbestrejoj Manderscheid, Cochem, Hammerstein kaj Limburg. Antaŭ ĉio Kuno von Falkenstein kaj Werner von Falkenstein gajnis multajn terenojn.

La kvereloj de Manderscheider 1430–1437 kaŭzis grandajn detruojn kajfinancajn elspezojn por la eklezia ŝtato. Ulrich von Manderscheid batalis kontraŭ Raban von Helmstatt pri la episkopa seĝo de Treviro. La morto de Ulrich en 1436 solvis la kverelon.

Kun la akiro de la grafejo Virneburg en 1545 kaj la abatejo Prüm en 1576 la teritoria kresko haltiĝis. Kontraŭe al Kurköln kaj Kurmainz Treviro havis preskaŭ aronditan teritorion. Ĝi etendiĝas de la malsupra fluo de la Saro ĉe Merzig ambaŭflanke de la Mozelo ĝis Koblenco kaj laŭ la rivero Lahn ĝis Montabaur kaj Limburg.

princelektista kastelo en Koblenco, 1777–1793

En la jaro 1669 la prinselektista registaro de Treviro publikigis komunan juron, la t.n.“Landrecht“, kiu validis en la tuta princelektistejo. La pli centra Koblenco gajnis dum la jaroj pli kaj pli da signifo. La rezidejo translokiĝis en 1629 al la kastelo Philippsburg en Koblenz-Ehrenbreitstein kaj 1786 al la nove konstruita princelektista kastelo de Koblenco. Treviro tiam estis pli maltrankvila.

Milito de palatinata sukcedo[redakti | redakti fonton]

En junio kaj julio de la jaro 1684 la urbo Treviro estis konkerita de francaj trupoj. Dum la milito de palatinata sukcedo la princelektistejo preskaŭ komplete estis okupita de Francio kaj forte detruita. Flamoj forvoris la urbojn Cochem, Mayen, Wittlich kaj aliajn. Ĉar Koblenco en 1688 ne estas konkerebla, la urbo grave detruiĝis pro kanonaj pripafoj. Burgo Stolzenfels ĉe Rejno estis komplete detruita en la jaro 1689. Post la milito la princelektistejo restas en la manoj de la francoj. En 1697 la milito de palatinata sukcedo finiĝis per la paco de Rijswijk kaj la francaj trupoj forlasis la princelektistejon.

La Fino de la Eklezia Ŝtato[redakti | redakti fonton]

blazono de Rejnland-Palatinato

La lasta princelektisto de Teviro estis Clemens Wenzeslaus von Sachsen. Sub li Koblenco fariĝis centro de la kontraŭrevoluciaj francaj nobeloj. En 1794, dum la unua koalicimilito francaj trupoj okupis la plej granda parto de la princelektistejo. La maldekstrarejnaj teritoriojn ricevis Francio en la jaro 1801. La dekstrarejnajn teritoriojn ricevis en 1803 Nassau-Weilburg.

En la Viena kongreso la elektoepiskopujo Treviro fariĝis grandparte prusa. Krom la regiono ĉirkaŭ Limburg ĉe Lahn la teritorioj apartenas de 1946 al Rejnlando-Palatinato. La blazono de la nove kunmetita lando montras la palatinatan leonon, la majencan radon kaj la ruĝan krucon de Treviro.

Landaj burgoj[redakti | redakti fonton]

Poe administri la teritorio la princelektistejo havis landajn burgojn. Tie estis deĵorantoj de la princelektisto:oficistoj, burganoj, kelneroj kaj gardistoj.

Listo de la landaj burgoj de Treviro:

Burgo Arras, Burgo Baldenau, Burgo Balduinseck, Burgo Balduinstein, Burgo Bischofstein, Malnova burgo (Boppard), regna burgo Cochem, fortikaĵo Ehrenbreitstein, Burgo Grimburg, Burgo Hartenfels, Malnova burgo (Koblenco), burgo Kyllburg , burgoj de Manderscheid, kastelo Malberg, burgo Genovevaburg, Burgo Neuerburg ĉe Wittlich, Pfalzel, Burgo Rauschenberg, Burg Ramstein, burgo Saarburg, Burgo Sterrenberg, kastelo Stolzenfels, Burgo Treis, Burgo Thurant, Konstantinbasilika, Burgo Welschbillig.

Klasordo[redakti | redakti fonton]

La Klasordo de la princelektistejo Treviro havas tri organoj: la princelektisto, la katedrala kunveno kaj la kunveno de la ordinaraj klasoj, Landstände.

La princelektisto[redakti | redakti fonton]

La princelektisto estis la plej supera estro de la lando kaj estas en persona unio ĉefepiskopo de la multe pli granda ĉefepiskopejo Treviro. Post la elekto de la katedrala kunveno li entroniĝas fare de la papo kiel ĉefepiskopo kaj fare d le imperiestro kiel princelektisto. En sia monda funkcio li estis konsuktita de korta konsilantaro kaj ekde la 16a jarcento li regas absolutisme.

la Katedrala Kunveno[redakti | redakti fonton]

La plej grava tasko de la Katedrala Kunveno estas la elekto de la ĉefepiskopo. Je ĝia pinto staris la katedrala preposto. Sen konsento de la katedrala kunveno la ĉefepiskopo ne povis kunvenigi la kunveno de la ordinaraj klasoj. La traktatoj de la ĉefepiskopo ne validas sen subskribo de la katedrala kunveno. Dum senepiskopaj tempo la katerala kunveno regis. La anoj de la katedrala kunveno ne devis pagi impostojn.

la kunveno de la ordinaraj klasoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1501 ekzistas en la princelektejo „kunveno de la orinaraj klasoj“. Ilia plj grava tasko estas la konsento de novaj impostoj. La kreo de tiu nova kunveno necesis pro la regna reformo. La rincelektisto kunvokas la kunvenon unufoje jare post la akcepto de la katedrala kunveno. Dum la kunveno oni priparolis la plendojn kaj postulojn de la klasoj. Fine la princelektisto decidis.

Listo de la Treviraj princelektistoj ekde la 13a jarcento[redakti | redakti fonton]

Listo de la episkopoj de Treviro en la Trevira katedralo
Nomo de ĝis
Johann I. 1190 1212
Theoderich von Wied 1212 1242
Arnold II. von Isenburg 1242 1259
Heinrich II. von Finstingen 1260 1286
Bohemond I. von Warnesberg 1289 1299
Diether von Nassau 1300 1307
Baldueno de Luksemburgo 1307 1354
Boemund la dua von Saarbrücken 1354 1361
Kuno II. von Falkenstein 1362 1388
Werner von Falkenstein 1388 1418
Otto von Ziegenhain 1418 1430
Rhaban von Helmstätt 1430 1438
Jakob I. von Sierck 1439 1456
Johann la 2a von Baden 1456 1503
Jakob la 2a von Baden 1503 1511
Richard von Greiffenklau 1511 1531
Johann la 3a von Metzenhausen 1531 1540
Johann la 4a Ludwig von Hagen 1540 1547
Johann la 5a von Isenburg 1547 1556
Johann la 6a von der Leyen 1556 1567
Jakob la 3a von Eltz 1567 1581
Johann la 7a von Schönenberg 1581 1599
Lothar von Metternich 1599 1623
Philipp Christoph von Sötern 1623 1652
Karl Kaspar von der Leyen 1652 1676
Johann la 8a Hugo von Orsbeck 1676 1711
Karl Joseph von Lothringen 1711 1715
Franz Ludwig von Neuburg bei Rhein 1716 1729
Franz Georg von Schönborn 1729 1756
Johann la 9a Philipp von Walderdorff 1756 1768
Clemens Wenzeslaus von Sachsen 1768 1803

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingrid Bodsch: Burg und Herrschaft. Zur Territorial- und Burgenpolitik der Erzbischöfe von Trier im Hochmittelalter bis zum Tod Dieters von Nassau (†1307). Boppard 1989.
  • Peter Brommer: Kurtrier am Ende des Alten Reichs. Edition und Kommentierung der kurtrierischen Amtsbeschreibungen von (1772) 1783 bis ca. 1790. 2 Bände, Mainz 2008, ISBN 978-3-929135-59-6.
  • Alfons Friderichs: Auf den Spuren Balduins im Kreis Cochem-Zell. In: Heimat zwischen Hunsrück und Eifel, monatliche Beilage der Rhein-Zeitung, Nr. 5, Mai 2008, Seite 4.
  • Richard Laufner: Das Erzstift Trier. In: Franz-Josef Heyen (Hrsg.): Geschichte des Landes Rheinland-Pfalz, Freiburg im Breisgau, Würzburg 1981, S. 42–49.
  • Franz Roman Janssen: Kurtrier in seinen Ämtern, vornehmlich im 16. Jahrhundert. Studien zur Entwicklung frühmoderner Staatlichkeit. Bonn 1985, ISBN 3-7928-0478-6.
  • Jakob Marx: Geschichte des Erzstifts Trier.
    • Teil I
    • Teil II
      • Band 1: Die Abteien des Benediktiner- und Zisterzienserklosters (Volltext)
      • Band 2: Die Stifte und Klöster.
  • Friedrich Rudolph: Die Entwickelung der Landeshoheit in Kurtrier bis zur Mitte des 14. Jahrhunderts. Trier 1905.
  • Dorothe Trouet, Adelsschlösser in Kurtrier. Bauten und Baupolitik der Familie von Kesselstatt im 17. und 18. Jahrhundert. Kliomedia, Trier 2007 (Geschichte und Kultur des Trierer Landes, Bd. 6), ISBN 978-3-89890-105-5.
  • Schriff=[tlicher] an statt Mündlicher fernerer Recess : cum petitio legali des K. Fiscalis Generalis in Sachen geist. u. weltlicher Land-Ständen im Ertz-Stifft Trier contra die freie Reichs-Ritterschaft daselbst. Sambt Beylagen sub lit. A.B.C.D.E. & F. 1728 (Digitalisierte Ausgabe der Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf)
  • Gründlicher Unterricht Und Demonstration Daß Die im Ertz-Stifft Trier gesessene und begütete von Adel je- und allezeit denen Römischen Kayseren und Königen von Kaysern Carolo Magno biß auff jetzt allerglorwürdigst Regirende Römische Kayserl. Majestät als ihrem alleinigem allerhöchsten Oberhaupt immediate subject gewesen/ und in der bekentlichen Possession noch seye : Wie solches Durch gnugsambe mit vorgesetzten Summariis erleuterte Probatorialia à numero I. biß 16. erwiesen Sambt angehengtem Indice. 1714 (Digitalisierte Ausgabe)
  • Copiae deß von einem regierenden hochwürdigen Thumb-Capitul bey Außgang letzteren Interregni abermahlen sub dato Trier den 2ten May 1729 ... unterschriebener Feyerlicher Erklährung, so dann des zwischen dem im Ertz-Stifft Trier eingesessenen Reichs-Adel ... betroffenen Vergleichs : mit angefügter ... Kayserlicher Confirmation, auch ... Ratifications-Urkunden. Krabben, Coblentz 1731 (Digitalisierte Ausgabe)

Retligoj[redakti | redakti fonton]