Karolidoj
Karolidoj, reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus. La nomo de dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo. La unua karolida reĝo estis ties filo Pipino la Mallonga. Lia filo estis Karolo la Granda.
Post morto de Ludoviko la Pia kaj partigo de ties imperio (843) inter liaj tri filoj: la parto de Karlo, kiu iĝos Francio, la parto de Lotaro kiu nomiĝis Lotringio kaj la parto de Ludoviko la Germana, la partoj de Lotaro kaj de Ludoviko iĝos la Sankta Romia Imperio en jaro 961 far Otto la 1-a, la dinastio regis en la teritorio de Italio (ĝis 905), Germanio (ĝis 911) kaj Francio (ĝis 987). La lasta reprezentanto de Karolidoj estis en Francio Ludoviko la 5-a (966-987), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.
[redakti] Kelkaj gravaj dinastianoj
Hereda arbo ekde Karolo Martelo, kun proksimumaj vivojaroj.
ĉ. 689 - 741 Karolo Martelo
- ??? - 754 Karlomano
- 714 - 768 Pipino la 3-a, Pipino la pli juna, "Pipino la mallonga"
- 748 - 814 Karolo la Granda
- 777 - 810 Karlomano, 781 baptita al la nomo "Pipino", reĝo Pipino de Italio
- 778 - 840 Ludoviko la Pia
- 751 - 771 Karlomano
- 748 - 814 Karolo la Granda
Ne konfuzu la diversajn Karolidojn kun samaj nomoj. Ĉiu el la nomoj Karolo, Karlomano, Lotaro, Ludoviko kaj Pipino aperas plurajn fojojn!