Karolidoj
Karolidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio | ||
Devena nomo | france Caroliens | |
Lando | Karolida Imperio vd | |
Religio | katolikismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Ĝermanoj vd | |
Regadoj | ||
Regantoj de Karolida Imperio | ||
Dum | 751-843 | |
Antaŭulo | Merovidoj | |
Sekvanto | traktato de Verdun (partigo de la imperio) | |
Regantoj de Okcidenta Frankio | ||
Dum | 843-987 | |
Antaŭulo | traktato de Verdun | |
Sekvanto | Kapetidoj | |
Regantoj de Meza Frankio (Lotaringo) | ||
Dum | 843- | |
Antaŭulo | traktato de Verdun | |
Regantoj de Orientfranka imperio | ||
Dum | 843-911 | |
Antaŭulo | traktato de Verdun | |
Sekvanto | Sankta Romia Imperio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Karolidoj estis reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus (lat. pli granda domo). La nomo de la dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo, kies filo Pipino la Mallonga estis la unua karolida reĝo. La filo de Pipino estis la bone-konata Karolo la Granda.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post morto de Ludoviko la Pia kaj la partigo de ties imperio (843) inter liaj tri filoj estiĝis tri partoj: La parto de Karlo estis iĝonta Francio, la parto de Lotaro nomiĝis Lotaringo (iĝonta Loreno) kaj la tria parto apartenis al Ludoviko la Germana. En la jaro 961 Otto la 1-a kunigis la partojn de Lotaro kaj de Ludoviko al unu regno, kiu poste konatiĝis kiel Sankta Romia Imperio.
La dinastio regis en la teritorio de Italio ĝis 905, en Germanio ĝis 911 kaj en Francio ĝis 987. La lasta reprezentanto de Karolidoj estis la franca Ludoviko la 5-a (966-987), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.
Kelkaj gravaj dinastianoj
[redakti | redakti fonton]Hereda arbo ekde Karolo Martelo, kun proksimumaj vivojaroj, montriĝas en jena tabelo.
Karakterizaj nomoj de la dinastio estas Karolo, Karlomano, Lotaro, Ludoviko kaj Pipino, kiuj ĉiuj aperas plurajn fojojn.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Familia/dinastia arbo de la Karolidoj