Ludoviko la 3-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ludoviko la 3-a
Ludoviko la 3-a
863 – 882
Louis III. et Carloman II..jpg
Monero : Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a
Reĝo de Okcidenta Frankio (kune kun frato Karlomano la 2-a)
Reĝado 879 - 882
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
Posteulo Karlomano la 2-a
Patro Ludoviko la 2-a
Patrino Ansgarda de Burgonjo

Ludoviko la 3-a de Francio (naskiĝis en 863 - mortis la 5-an de aŭgusto 882) estis la dua filo de la franca reĝo Ludoviko la 2-a la Balbutulo kaj de Ansgarda de Burgonjo. Kiam lia patro mortis en 879, li fariĝis kune kun sia frato Karlomano la 2-a unu el la du novaj reĝoj de Okcidenta Frankio. La du fratoj apartenas al la kvara generacio post Karolo la Granda.

Kelkaj nobeloj proponis elekti lin kiel solan reĝon, sed finfine ambaŭ fratoj fariĝis reĝoj. Kvankam ekzistis duboj pri sia legitimeco, la fratoj obtenis oficialan agnoskon en marto 880, kaj dividis la teritorion de sia patro en Amiens : Ludoviko ricevis la nordan parton, tio estas Neŭstrio.

La duko Bosono de Provenco tamen rifuzis submeti sin al la fratoj, kaj estis elektita "Reĝo de Provenco". Dum la somero de la jaro 880, la fratoj Karlomano kaj Ludoviko ekbatalis kontraŭ li, kaptis Mâcon kaj la nordajn partojn de la tereno de Bosono. La fratoj arigis siajn soldatojn kun tiuj de Karlo la Dika, kaj sensukcese sieĝis Vienne ekde aŭgusto al novembro.

Ludoviko cetere kaj nedaŭre venkis vikingajn piratojn okaze de la batalo de Saucourt-en-Vimeu en 881 : tiu batalo estas celebrita en la malnovgermana poemeto Ludwigslied.

Ludoviko frue mortis en aŭgusto 882 en Saint-Denis, apud Parizo, sen legitima heredanto. Lia frato Karlomano la 2-a restis do la sola reĝo.