Ludoviko la 7-a (Francio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 7-a
1120 – 1180
Louis VII le Jeune.jpg
Reĝo de Francio
Reĝado 1137 - 1180
Dinastio Kapetidoj
Antaŭulo Ludoviko la 6-a
Posteulo Filipo la 2-a
Patro Ludoviko la 6-a
Patrino Adela de Savojo
Edzinoj *Eleonora de Akvitanio
*Konstanca de Kastilio
*Adela de Ĉampanjo

Ludoviko la 7-a de Francio (naskiĝis en 1120 - mortis 18-an de septembro 1180), kromnomita Ludoviko la Juna (franclingve Louis VII de FranceLouis le Jeune) estis la reĝo de Francio ekde 1137 ĝis 1180, kaj la sesa reĝo de la kapetida dinastio.

Vivo [redakti]

Li naskiĝis en 1120. Ludoviko la 7-a estis la filo de Ludoviko la 6-a (alinomita Ludoviko la Dika) kaj de Adela de Savojo (ĉ.1100-1154). Li edziĝis sinsekve kun Eleonora de Akvitanio, Konstanca de Kastilio kaj Adela de Ĉampanjo. Ludoviko la 7-a mortis en 1180 en Melun, kaj lia posteulo estis lia filo Filipo la 2-a Aŭgusto.

Reĝado [redakti]

La reĝado de Ludoviko la 7-a estis sufiĉe grava por la historio de Francio. Tiu reĝo interalie plifortigis la reĝan potencon en pluraj provincoj de la reĝlando, kaj kontraŭis feŭdismon kiel eble plej ofte. Li sukcese elektis tre spertajn konsilistojn, kaj redaktis gravajn ediktojn por la administrado de la reĝlando. Francio videble pliriĉiĝis dum lia reĝado : pliiĝis la agrikultura produktokvanto, la loĝantaro, kaj eĉ komerco aŭ industrio. La dua krucmilito tamen montriĝis katastrofa, samkiel la divorco kun Eleanora de Akvitanio.

Vidu ankaŭ [redakti]