Ludoviko la 16-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 16-a
reĝo de Francio kaj Navaro
Louis xvi.jpg
Regado 10-a de majo 177410-a de aŭgusto 1792
Kronado 11-an de junio 1775, Reims
Devena nomo Louis-Auguste de France
Ceteraj titoloj Duko el Berry (1754-65)
Dauphin de Francio (1765-74)
Reĝo de Francio (1774-1791)
Reĝo de francoj (1791-92)
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1754
en palaco en Versailles
Morto 21-an de januaro 1793 (38)
en Parizo
Tombo Baziliko Saint-Denis, Parizo
Antaŭulo Ludoviko la 15-a
Sekvanto la monarkio malvalidigita
de facto Nacia konvento
de jure Ludoviko la 17-a
plua reganta reganto: Napoléon Bonaparte (1804)
Idaro Marie Thérèse de Francio
Louis-Joseph-Xavier-François, Dauphin de Francio
Louis-Charles de Francio (Ludoviko la 17-a)
Sophie- Hélène-Béatrix de Francio
Dinastio Bourbon
Patro Louis-Ferdinand de Francio
Patrino Maria Josepha Carolina de Saksio
v  d  r
Information icon.svg
Louis XVI.PNG

Ludoviko la 16-a (naskiĝis la 23an de aŭgusto 1754 en kastelo Versailles; mortis la 21an de januraro 1793 en Parizo), inter la jaroj 1774 kaj 1792 respektive 1793 estis reĝo de Francio kaj Navaro. Li estis la lasta franca reĝa reprezentanto de la Absolutismo kaj fine iĝis viktimo de la Franca Revolucio.

Juneco[redakti | redakti fonton]

La 23-an de aŭgusto 1754 Ludoviko naskiĝis kiel tria filo de la Dauphin Ludoviko Ferdinando (1729-1765), la sola filo de reĝo Ludoviko la 15-a, kaj la princidino Maria Josepha Carolina de Saksio.

Li kreskis en preskaŭ burĝe ŝajnanta familio, en kiu la princa paro persone zorgis pri la infanoj kaj edukis ilin. Tamen Ludoviko, silentema, grumblema, ne aparte bela kaj ĉarma, sentis sin "neamata princo" kaj opiniis, ke la gepatroj aprezis la pli aĝan kaj la pli junajn fratojn pli ol lin. Kiam la aĝa frato mortis dum 1761, Ludoviko iĝis aspiranto pri posta reĝeco, kaj la gepatroj laŭdire ne aparte ĝojis pri tio. Kiam la patro mortis dum 1765, Ludoviko en aĝo de 11 jaroj iĝis la dua plej grava persono de Francio, post lia avo, la reĝo. Li montriĝis diligenta, inteligenta kaj obstina lernanto.

Dum 1770 la 15-jara onta reĝo estis edzigita kun la 14-jara aŭstra princidino Marie-Antoinette - la plej juna filino de la German-Romia imperiestro Francisko la 1-a Stefano kaj lia edzino Maria Teresia, granddukino de Aŭstrio.

Marie-Antoinette amuziĝis en festoj kaj arigis junajn homojn ĉirkaŭ si. Ludoviko dume inter 1770 kaj 1774 serioze preparis sin por la postaj taskoj kiel reganto kaj estis fine akceptita kaj helpita de sia avo, la reĝo, kiu antaŭe malŝatis lin.

Familio[redakti | redakti fonton]

La paro havis kvar infanojn

  • Marie-Therese-Charlotte (* 1778; † 1851) - edzinigita kun Louis-Antoine de Bourbon, duko de Angoulême (1775-1844),
  • Louis Joseph (* 1781; † la 4-an de junio 1789),
  • Charles Louis (la posta reĝo Ludoviko la 17-a) (* 1785; † la 8-an de junio 1795)
  • Sophie-Beatrice (* 1786; † 1787).

Regno[redakti | redakti fonton]

Dum 1774 mortis la avo, reĝo Ludoviko la 15-a. Ludoviko la 16-a iĝis reĝo en aĝo de 20 jaroj. Lia regno inkluzivis 18 eventoplenajn jarojn, dum kiuj li estis la decida personeco - epoko, kiu estis karakterizita de la kortuma malŝparo de la Absolutismo, sed ankaŭ de revoluciaj pensoj demokratiaj ĝis radikalecaj.

Ludoviko komprenis sin kiel "patro de siaj subuloj". Laŭ la teorio li kiel "aboluta" monarko inkluzivis la forton judikativan (juĝan) , legislativan (leĝodonan) kaj ekzekutivan (plenuman), sed laŭ la praktiko la politika forto en grandaj partoj apartenis al la registaroj de Francio, al kiu apartenis la ministroj Turgot, Malesherbes, Necker, Vergennes, Calonne kaj Maurepas.

Inter la ĉefaj problemoj de Francio estis la altaj ŝtataj ŝuldoj (inter alie pro la malŝpara festado en la reĝa kortumo ekde reĝo Ludoviko la 14-a, kaj pro kostaj "operacioj de ekstera politiko", do militoj, iniciatitaj de la reĝoj). La ŝtatan buĝeton ankaŭ negative influis la kostoj pro la subteno de la armeoj, kiuj en Usono batalis pri sendependiĝo de la koloniiga potenco Britio. Francio per tio protektis propran kolonion en la regiono, la francajn Antiliojn, de brita okupo, venĝis sin pri tio, ke Britio venkis la francan regnon de Ludoviko de 15-a en la "Sepjara Milito" (1756-1763), kaj en Usono ekhavis novajn ekonomiajn partnerojn, sed la kostoj pro la milita subteno ĉiukaze estis pagendaj.

Ludoviko traktis la problemon de la tro altaj ŝtataj ŝuldoj kun granda preteco je reformoj. Li kaj siaj registaroj, provis, per ŝparado kaj administraj reformoj novordigi la financan sistemon de la ŝtato.

La financa ministro Turgot ekde la jaro 1775 liberaligis la ekonomion kaj reformigis la impostan sistemon. Li tamen spertis grandan kontraŭbatalon de la nobelaro, kaj dum 1776 li malposteniĝis pro ties premo, post kiam li postulis reformi ĉiujn publikajn postenojn. Oni komprenis la neceson de tia reformo, tamen la postenuloj timis ĝian radikalecon. Ankaŭ la posteuloj Necker kaj Calonne malsukcesis en la provo de financa reformo pro la rezisto de la privilegiitaj klasoj Nobelaro kaj Klerikaro. Tiu rezisto devigis la reĝon, la 5-an de majo 1789 kunvokigi la tutlandan asembleon Francaj Ĝeneralaj Statoj, kiu antaŭe ne estis kunveninta ekde la jaro 1614.

La Revolucio[redakti | redakti fonton]

La 17-an de junio la deputitoj de la Tria Stato de tiu asembleo nomumis sin "Nacia Asembleo", ĵuris ne disiri, ĝis kiam ekzistas franca konstitucio, kaj fine revoluciuloj la 14-an de julio sturmis la urban malliberejon Bastille [prononcu "Bastij"]. Kiam la 26-an de aŭgusto en Francio deklariĝis la Homaj Rajtoj, la tempo de reĝa absolutismo definitive forpasis. En deklaro de la 11-a de septembro fiksiĝis, ke la reĝo povus bloki decidojn de la Nacia Asembleo per sia voĉdono, kaj li vaste uzis tiun rajton. La popolo malkontentis pri tio. La 5-an de oktobro manifestacio de revoluciuloj marŝis al la reĝa kastelo en Versailles [prononcu Vers"aj"], kio devigis la reĝon, kun sia familio translokiĝi al la urba reĝa kastelo en Parizo.

La reĝo mem estis ŝatata de multaj, kaj komence li tute favoris la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn reformojn de la revolucio. La 4-an de junio 1789 tamen mortis lia plej aĝa filo, la reĝo funebris, sed ne komunikis tion al la publiko, tial ke multaj civitanoj miskomprenis, ke la persona emocia krizo de la patro estus malintereso kaj malkapablo de la reĝo pri regado.

La suvereneco de la popolo, kiun postulis la revolucio, do la ideo ke la popolo baze mem decidu pri siaj politikaj temoj, tre kontrastis al la tiam ĉie en Eŭropo aplikata ŝtata sistemo de monarkioj. La regantaj elitoj de Francio kaj la ceteraj ŝtatoj de Eŭopo do malakceptis ĝin.

En la provo ekregi la ĥaoson kaj anarĥion, kiuj intertempe regis en tuta Francio, Ludoviko ekkontaktis siajn reĝajn kuzojn en tuta Eŭropo. Kiam la premo al li kaj lia familio ĉiam plialtiĝis, li fine konsentis plenumi ilian peton fuĝi el la radikala Parizo, en la espero ke la emocioj de la popoloj iom trankviliĝu kaj la revolucio daŭriĝu iom pli milde.

La fuĝoprovo de la 20-a de junio 1791 malsukcesis: La reĝo kaptiĝis en Varennes [prononcu "Varen"] en orienta Francio, jam proksime al Germanio, kaj kiel malliberulo estis retransportita al Parizo. Kiam dum septembro 1791 la franca konstitucio estis validigita, Francio definitive estis konstitucia monarkio.

Verdikto pri morto kaj ekzekuto[redakti | redakti fonton]

ekzekuto de Ludoviko la 16-a (gravuro el la jaro 1793)

La 10an de aŭgusto 1792 la revoluciuloj sturmis la reĝan palacon en Parizo kaj malliberigis la reĝon. La revolucia estro Maximilien de Robespierre, opiniis, ke la ekzisto de la reĝo estus danĝero por la daŭra sukceso de la revolucio. Timante kontraŭrevolucion kaj komprenante, ke multaj francoj daŭre sentis lojalecon al la reĝo, li decigis forigi Ludovikon. Por ŝajnigi laŭleĝecon, proceso antaŭ la Nacia Konvento juĝis la reĝon. Robespierre tie samtempe estis akuzisto kaj juĝisto. Kun apenaŭa plimulto fine la deputitoj voĉdonis favore al verdikto pri mortigo de Ludoviko. La voĉdono estis publika, kaj ĉiu deputito ne voĉdonanta por mortigo de la reĝo devis mem timi esti simile akuzita je morto - tion klare esprimis dum la proceso la hurlantaj anoj de Robespierre kaj la popola amaso histerie ekscitigita. La 21an de januaro 1793 Ludoviko estis senkapigita sur la pariza placo Place de la Concorde. La 16an de oktobro ankaŭ lia edzino Marie-Antoinette estis senkapigita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]