Roberto la 1-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roberto la 1-a (Francio)
Roberto la 1-a
865 – 923
Reĝo de la Frankoj
Grafo de Parizo
Reĝado 922 - 923
Dinastio Robertidoj
Antaŭulo Karlo la 3-a la Simpla
Posteulo Karlo la 3-a la Simpla, luktante kontraŭ Rodolfo
Patro Roberto la Forta
Patrino Nekonata

Roberto la 1-a (naskiĝis en 860 - mortis en 923), duenaskita filo de la grafo de Anĵuo Roberto la Forta, estis la frato de Eŭdo la 1-a, kiu fariĝis reĝo de Okcidenta Frankio en 888.

Nomumita de Eŭdo kiel estro de pluraj graflandoj, inkluzive de tiu de Parizo, Roberto estis cetere la abato in commendam de pluraj abatejoj. Li sekve akiris la "Duklandon de la Frankoj", kiu estis tre grava militista titolo. Li ne postulis la kronon kiam mortis lia frato en 898, kaj agnoskis la legitimecon de la karolida reĝo Karlo la 3-a la Simpla, kiu kompense konfirmis la titolojn de Roberto. Roberto daŭrigis defendi nordan Francion kontraŭ la atakoj de la Vikingoj.

La paco inter Karlo la 3-a kaj Roberto daŭris ĝis 921. Kaj la klerikaro kaj la nobelaro tiam koleriĝis kontraŭ la reĝo Karlo la 3-a, kiu precipe favoris la grafon Haganon. Danke al la subteno de la plej potencaj nobeloj, Roberto atakis la reĝon, kiu fuĝis al Loreno. Roberto estis kronita kiel reĝo de la Frankoj en Reims la 30-an de junio 922. Sed Karlo kunigis armeon kaj kontraŭatakis Roberton : Roberto estis mortigita la 15-an de junio 923 fare de la grafo Fulberto, dum batalo en Soissons. Laŭ kelkaj aliaj raportoj, Roberto mortis okaze de duelo kontraŭ Karlo.

Roberto havis du edzinojn : unue iu Adèle du Maine, kaj due Beatrica de Vermandois, kiu naskis Hugon la Grandan, tio estas la patro de Hugo Kapeto.