Robertidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robertidoj
Dinastio
nobela familio
Devena nomo france Robertiens
Lando Franka imperio vd
Religio katolikismo
Regadoj
Reĝoj de Okcidenta Frankio
Dum 888 - 898, 922 - 923
Antaŭulo Karolidoj
Sekvanto Bosonidoj, Kapetidoj
Grafoj de Parizo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Robertidoj (france Robertiens), tio estas la idoj de Roberto, estis grava familio de la franka nobelaro dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj. Ili estis kromnomitaj "Robertidoj" pro tio, ke multaj membroj de la familio nomiĝis Roberto, inkluzive de Roberto la Forta, grafo de Tours kaj Parizo (la unua konita membro de la familio).

Tri Robertidoj fariĝis reĝoj de Okcidenta Frankio (estonta Francio) : Eŭdo la 1-a, lia frato Roberto la 1-a kaj finfine la nepo de Roberto, Hugo Kapeto. La idoj de Hugo Kapeto, la Kapetidoj, sekve reĝis Francion seninterrompe ekde 987 ĝis 1792.

La deveno de la familio longe restis nekonata. Oni longdaŭre kredis, ke la Robertidoj estis idoj de Ĉildebrando, sed tiu hipotezo estis finfine reĵetita. Pli freŝdataj studoj iom klarigis la historion de la familio antaŭ Roberto la Forta.