Frankoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
statuo de la franka imperiestro Karolo la Granda en Frankfurto ĉe Majno.

La Frankoj estas grupo de ĝermanaj triboj, kiuj loĝis en la unua jarcento en la suba valo de Rejno (la fontoj mencias ilin unuafoje dum la jaro 258, kiam regis la romia imperiestro Probo). Ili laŭgrade penetris Gaŭlion kaj ekloĝis sur la dekstra parto de Rejno dum la 3-a jarcento. Post la kolapso de Romio en la 5-a jarcento, ili konkeris tutan Gaŭlion kaj Kloviso fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj). En la teritorio de la hodiaŭa Germanio dum pluraj generacioj la Frankoj batalis kontraŭ la konkurenca ĝermana tribaro saksoj, sed dum la regado de Karolo la Granda la frankoj venkis la konkurantan tribaron. La moderna Francio prenis de la Franka Imperio sian nomon.

Jam dum la 5-a jarcento la frankoj kultivis agron kaj bredis bestojn. La agroj estis en komuna kultivado. Parto de la tribaro asimiliĝis al la gaŭloj, kaj el ambaŭ gentoj iĝis komuna nord-francia popolo. Alia parto de la frankoj asimiliĝis al la Ĝermanoj.

Okcidenta Eŭropo dum 870: La imperio de Karolo la Granda pluvivis post la morto de ĝia fondinto kaj kovris la plejparton de okcidenta Eŭropo inter la jaroj 795 kaj 843, kiam kontrakto dividis ĝin inter liaj nepoj: la centra kaj suda Frankio (verde) regiĝis de Lotaro la 1-a, la okcidento (flave) de Ludoviko la Germano kaj la oriento (ruĝe) de Karolo la Kalva

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  mapo de nordokcidenta Eŭropo dum la jaro 400
Ekstera ligilo  "Historio de la Frankoj" (История франков) - paĝoj ruslingvaj
Ekstera ligilo  "Noblaj kaj liberaj: la Frankoj dum la mezepoko" (Edel und Frei: Die Franken im Mittelalter) - paĝoj germanlingvaj

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj