Dua Respubliko de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Dua Respubliko de Francio estis la politika reĝimo de Francio ekde la 4-a de novembro 1848 ĝis la puĉo de la 2-a de decembro 1852. Ĝi sekvis la reĝadon de Ludoviko-Filipo kaj estis anstataŭigita de la Dua Imperio. La Duan Respublikon naskis la franca revolucio de 1848.

La Dua Respubliko estas originala registarformo en la historio de Francio, unue pro sia nedaŭreco, sed plie ĉar ĝi estis la lasta reĝimo kiu aperis post revolucio. Krome, tiu reĝimo iniciatis universalan balotrajton kaj abolis sklavecon.

Institucia organizo[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de la Dua Respubliko validiĝis la 4-an de novembro 1848; ĝi dividis la povojn inter la plenuma povo kaj la leĝfara povo.

Leĝfara povo[redakti | redakti fonton]

Male de hodiaŭa Kvina Respubliko, ekzistis nur unu sola asembleo (unuĉambrismo): la Nacia Asembleo. Ĝi enhavis 750 deputitojn, kiuj devis esti almenaŭ 35-jaraĝaj. Ili estis balotitaj laŭ la universala, virseksa balotrajto.

Plenuma povo[redakti | redakti fonton]

La prezidenton de la Respubliko estis balotita por kvarjara mandato laŭ la rekta, universala, virseksa balotrajto. Li estis rebalotitebla kiel prezidento nur kvar jarojn post la fino de sia unua mandato. Li devis esti almenaŭ 30-jaraĝa. Li disponis pri la armeoj, sed neniam rajtis mem komandi ilin. Li ne povis malfondi la Nacian Asembleon. Li nomumis la minitrojn.

Louis-Napoléon Bonaparte estis balotita kiel prezidento la 10-an de decembro samjare, per 74% de la voĉoj; li estis la unua respublika prezidento en la historio de Francio.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo ilustranta la balotadan kampanjon de 1848 inter Louis-Napoléon Bonaparte kaj Louis Eugène Cavaignac.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]