Provizora registaro de la Franca Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

Per la vortumo provizora registaro de la Franca Respubliko (france Gouvernement provisoire de la République française, mallonge GPRF) ĝenerale nomatas la registaro de Francio kreita de Charles de Gaulle la 3-an de junio 1944 en Alĝero, kaj la registaroj de Francio tuj post la liberigo de Francio el la okupo de Nazia Germanio kaj la fino de la reĝimo de Vichy ĝis la fondo de la Kvara Respubliko de Francio.

Prezidantoj de la provizora registaro estis:

  • Charles de Gaulle (de la 3-an de junio 1944 ĝis la 20-a de januaro 1946)
  • Félix Gouin (de la 26-a de januaro 1946 ĝis la 12-an de junio 1946)
  • Georges Bidault (de la 23-an de junio 1946 ĝis la 28-a de novembro 1946)
  • Léon Blum (de la 16-a de decembro 1946 ĝis la 16-a de januaro 1947)

La registaro de Gaulle[redakti | redakti fonton]

francaj soldatoj en Grenoble ekzekutas ses junajn francojn kiuj kunlaboris kun la okupa armeo de nazia Germanio (la 22-an de septembro 1944).

La centraj defioj, kiujn frontis la provizora registaro, estis:

  • la finigo de la Dua Mondmilito,
  • la komenco de la rekonstruo de Francio kaj supero de la kriza deficito de ĉiaj konsumaj varoj,
  • la rekreo de ŝtata ordo kunlabore kun la fortoj de la francia rezistomovado kaj de la franca komunista partio,
  • la finigo de la „Épuration“ ("purigo"), do la finigo de la spontaneaj kaj ofte arbitraj persekutoj de veraj aŭ laŭdiraj perfidaj kunlaborantoj kun la okupa armeo de nazia Germanio, la serioza justica prilaboro de militaj krimoj kaj kunlaborado kun la okupa armeo, kaj la forigo de militkrimuloj el la ŝtata oficistaro kaj ekonomia gvidantaro, kaj laste
  • la ellaboro de nova konstitucio.
Charles de Gaulles kiel prezidanto de la provizora registaro parolas al la civitanoj de Cherbourg, la 20-an de aŭgusto 1944

Post la registara trakonstruo de la 9-a de septembro 1944, la registaro de Gaulle ampleksis membrojn de ĉiuj ne per militaj krimoj kaj kunlaborado kun la okupa armeo krimiĝintaj politikaj partioj de Francio, do la komunistoj, socialistoj, kristandemokratoj kaj radikaluloj. El 22 ministroj, nur 8 estis antaŭaj parlamentanoj de la Tria Respubliko de Francio.

Gravaj politikaj reformoj de la registaro de Gaulle ankoraŭ antaŭ la balotoj por la konstituciiga Nacia Asembleo de la 21-a de oktobro 1945 estis la enkonduko de la balotorajto por virinoj, la reenkonduko de referendumoj kaj la enkonduko de proporcia balota sistemo. Krome la registaro de Gaulle komencis ampleksan ekonomian kaj socian programon de reformoj, kiu inter alie antaŭvidis la instalon de laboristaj konsilioj en grandaj entreprenoj, la kreo de sistemo de sociaj asekuroj kaj la ŝtatigo de gravaj industrioj kaj transportaj entreprenoj (karbominejoj, kreo de la ŝtata energia entrepreno Électricité de France kaj de la aviada kompanio Air France).

La 21-a de oktobro 1945 unuafoje post la Dua Mondmilito okazis balotoj por la Nacia Asembleo: plej forta partio iĝis la komunistoj (PCF, 26,12 % de la voĉoj), sekvis la kristandemokratoj (MRP, 23, 81 %), socialistoj (SFIO, 23,35 %), moderaj dekstruloj (15,60 %) kaj radikaluloj (10,49 %). Samtempe la civitanoj en referendumo per 96,37 % de la voĉoj decidis, ke la asembleo kreu novan konstitucion, kaj per 66,48 % de la voĉoj decidis favore al leĝo pri la provizora politika ordo. Tiu leĝo inter alie limigis la vivodaŭron de la konstituciiga Nacia Asembleo ĝis maksimume sep monatoj, kaj fiksis, ke la provizora registaro respondecu pri siaj agoj al la Nacia Asembleo.

La 13-a de novembro 1945 la asembleo unuanime konfirmis la registaron de Gaulle. Tamen la rilato de Charles de Gaulle kaj la komunista-socialista plimulto en la asembleo rapide malboniĝis: la komunistoj kiel plej forta partio postulis unu el la tri "ŝlosilaj" ministerioj (pri internaj aferoj, eksteraj rilatoj aŭ defendo), kion tamen Charles de Gaulle pro la komenciĝanta Malvarma Milito inter la grandpotencoj Usono kaj Sovetunio ne volis. La socialistoj postulis drastan malpliigon de la armea buĝeto, pri kio Charles de Gaulle same malkonsentis.

Kerno de la konflikto tamen estis la malsimpatio de Charles de Gaulle al la reinstaliga potenco de la politikaj partioj kaj la parlamenta registara sistemo. La 20-an de januaro 1946 li tial deklaris sian demision.

La kreo de nova konstitucio[redakti | redakti fonton]

La unuan proponon de nova konstitucio, kiun la 19-an de aprilo prezentis la asembleo, per referendumo de la 5-a de majo 1946 malakceptis la civitanoj de Francio. La 2-an de junio 1946 tial elektiĝis nova konstituciiga asembleo, en kiu la kristandemokratoj (MRP, 28,2 %) estis la plej forta frakcio (sekvis la partioj PCF, 25,9 %, SFIO, 21,1 %, moderaj dekstruloj, 12,8 %, kaj radikaluloj, 11,6 %).

Pro la iom ŝanĝitaj plimultoj kaj la forta publika kritiko de Charles de Gaulle kontraŭ la parlamenta politika sistemo tamen ankaŭ la dua propono por konstitucio, kiun la asembleo prezentis la 29-an de septembro 1946, antaŭvidis parlamentan registaran sistemon, en kiu la Nacia Asembleo klare havu pli fortan rolon ol la dua parlamenta ĉambro, la "Konsilio de la Respubliko". Tiu konstitucio de la Kvara Respubliko de Francio estis akceptita la 13-a de oktobro 1946 en referendumo per 53,5 % de la voĉoj. Tamen 31,2 % de la la balotorajtaj civitanoj ne voĉdonis, tial ke la juĝo de Charles de Gaulle preskaŭ montriĝis prava, kiu diris ke triono de la francoj malakceptis la konstitucion, triono sindetenis kaj nur triono akceptis ĝin.

La registaroj Gouin, Bidault kaj Blum[redakti | redakti fonton]

Post la demisio de Charles de Gaulles la tri grandaj politikaj partioj interkonsentis pro koalicio, kiu kaŭzis la registarojn de la "tripartiismo". Nova prezidanto de la provizora registaro unue iĝis la socialisto kaj antaŭa prezidanto de la konstituciiga Nacia Asembleo Félix Gouin, kiu post la sukceso de la kristandemokratia partio en la balotoj por la dua konstituciiga Nacia Asembleo estis anstataŭigita per Georges Bidault. En tiu registaro la komunistoj ree ne sukcesis akiri unu el la tri "ŝlosilaj" ministerioj pri internaj aferoj, eksteraj rilatoj aŭ defendo.

La registaroj Gouin kaj Bidault estis malavantaĝigitaj per la kreskantaj tensioj inter la komunista, socialista kaj kristandemokrata partioj, kaj la internacie kreskantaj tensioj pro la fortiĝanta Malvarma Milito kaj la komenco de la milito pri Franca Hindoĉinio en sudorienta Azio pro la proklamacio de la Respubliko Vjetnamio fare de Ho Ĉi Minh.

Post la unua regula baloto por la Nacia Asembleo kadre de la Kvara Respubliko de Francio, nur por unu monato oficis socialista malplimulta ministraro sub Léon Blum kiel lasta provizora registaro, ĉar antaŭ la ekfunkcio de regula registaro ankoraŭ devis elektiĝi la dua parlamenta ĉambro kaj la ŝtata prezidanto. Malgraŭ la mallonga oficperiodo, la registaro Blum almenaŭ sukcesis pri lukto kontraŭ la inflacio, tiel ke la prezoj reduktiĝis averaĝe je 5 procentoj.

La 16-an de januaro 1947 la socialisto Vincent Auriol de la Nacia Asembleo kaj la Konsilio de la Respubliko elektiĝis ŝtata prezidanto, kaj la 22-a de januaro plimulto de la deputitoj de la Nacia Asembleo voĉdonis por nomumo de la ĉefministro Paul Ramadier, tiel ke finiĝis la periodo de la provizoraj registaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Jacques Becker (1996): Histoire politique de la France depuis 1945. Cinquième édition mise à jour, Parizo: Armand Colin.
  • Ernst Weisenfeld (1982): Frankreichs Geschichte seit dem Krieg. Von de Gaulle bis Mitterrand. 2-a, ampleksigita eldono, Munkeno: eldonejo Beck.
  • Les Constitutions de la France depuis 1789. Prezento fare de Jacques Godechot; Parizo: Flammarion, 1995.