Demisio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Demisio estas la redono de tempe limigita publika ofico antaŭ la fino de la origine interkonsentita tempoperiodo. Demisioj povas okazi ekzemple rilate al oficoj pri sporto (ekzemple trejnisto de sporta teamo), pri ekonomio (manaĝero) aŭ pri politiko (ekzemple ministro, ĉefministro, prezidanto de ŝtato aŭ de politika partio). Demisio estas la individua decido de la demisianta oficulo – la demando, kiurilate tiu paŝo estis libervola aŭ kauzita de eksteraj eventoj aŭ fortoj, estas centra diskutopunkto pri aparte atentokaptaj demisioj.

La ĝis nun eble plej profundan kaj ampleksan esploron pri la fenomeno de politikaj demisioj faris la germanlingva berlina historiisto Michael Philipp. Li priskribas la poziciigon de politika oficulo en tensio inter registaro, parlamento, propra politika partio kaj publika opinio kaj en ĉiuj areoj vidas faktorojn, kiuj efikas favore al aŭ kontraŭ demisio.

La eventoj, kiuj iniciatas politikajn demisiojn, laŭ Michael Philipp divideblas en normalajn situaciojn de demokratio, kaj en krizajn situaciojn kiel politikaj skandaloj. Aparte konata ekzemplo pri kriza demisio estis tiu de la usona prezidanto Richard Nixon kaj ties vicprezidanto Spiro Agnew dum la jaro 1974. "Klasika" demisio ankaŭ estis tiu de la federacia kanceliero de Okcidenta Germanio Willy Brandt kadre de skandalo pri proksima kanceliera kunlaboranto, kiu estis spiono por GDR. En Svislando la federacia konsiliano Samuel Schmid demisiis fine de la jaro 2008, post kiam sia eksa politika partio plurfoje persone atakis lin.

Demisioj post skandalo ne nur signifas dumtempan socian malplitensiiĝon. Ili diras multon pri la "politika kulturo" – pri la kompreno de politikistoj rilate al siaj oficoj, pri normoj kaj valoroj de la socio. Kaj substrekindas, ke demisio ne estas "puno" kaŭze de misa agado, ne estas kondamno aŭ persona sankcio – ofte demisiiĝintaj politikistoj pluricevas signifajn "pensiojn" post kompare mallonga oficperiodo de malmultaj jaroj, monatoj aŭ eĉ nur semajnoj ... do estas iurilate eĉ "malpunataj", ĉar ili ricevas monon sen devi plenumi laboron.

Pri diferencaj konceptoj en diferencaj politikaj kulturoj estas notinda la maniero kiel japanaj politikistoj (kaj ne nur politikistoj) demisias montrante humiligon kaj pardonpetante kiel akcepto de la propraj eraroj, dum politikistoj de aliaj landoj ne tiel sincere demisias. En diktaturaj landoj oni ne demisias, kvankam la eraroj aŭ foje eĉ la deliktoj en aliaj landoj estus sufiĉa kaŭzo de demisio. Kiam tio okazas ankaŭ en laŭŝajne demokratiaj landoj, la publika opinio kaj la gazetaro pridiskutas ĝis kioma grado tio estas diktatoreca konduto.

Atentindas[redakti | redakti fonton]

Atentindas, ke en la angla lingvo la traduko de la koncepto de demisio estas "resignation". Tamen en Esperanto la psikologia termino rezignacio havas tute alian signifon. Simila signifo kiel demisio havas la terminon abdiko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Philipp: Persönlich habe ich mir nichts vorzuwerfen. Politische Rücktritte in Deutschland von 1950 bis heute. ["Persone mi ne sentas ajnan kulpon. Politikaj demisioj en Germanio inter 1950 kaj nuntempe"] germanlingva libro en serio de la gazeto Süddeutsche Zeitung, Munkeno 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]