Prezidanto de Usono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Sigelo de la Prezidanto de Usono

La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidento, (anglalingve: President of the United States of America) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, Georgo Vaŝingtono, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Barack Obama, ekde la 20-a de Januaro 2009.

Laŭ la usona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de la usonaj militaj fortoj. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:

  • leĝigi per lia subskribo proponleĝojn, kiujn kaj la Senato kaj la Domo de Reprezentantoj aprobis;
  • krei Kabineton de konsilistoj;
  • doni pardonojn; kaj
  • konsenti al traktatoj kaj elekti federalajn oficistojn, ambasadorojn, kaj federalajn juĝistojn (inkluzive la juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono).

La oficiala loĝejo kaj administrejo de la Prezidanto estas la Blanka Domo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Dosiero:Wikipedia puce.png Listo de usonaj prezidentoj


Usono
Ĉi tiu artikolo pri "Prezidanto de Usono" ankoraŭ estas ĝermo pri Usono. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.