Willy Brandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Willy Brandt
Willy Brandt kun Richard Nixon

Willy BRANDT (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck, mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis germana socialdemokratia politikisto kaj la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de la Federacia Respubliko Germanio.

Li estis membro de la socialdemokrata partio de 1930 kaj dum la nazia regado en Germanio elmigris al Norvegio. En 1934 li alprenis la kaŝnomon Willy Brandt, kiun li post la Dua Mondmilito oficialigis.

Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.

De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.

Li oficis kiel kanceliero de 21-a de oktobro 1969 ĝis 16-a de majo 1974. Lian eksteran politikon karakterizis la paciĝo kun orienta Eŭropo kaj la Varsovia Pakto. En 1970 li dum oficiala vizito en Pollando surgenuiĝis antaŭ la monumento pri la Varsovia Ribelo kaj akiris simpatiojn en multaj landoj. En 1971 li recevis la Nobelpremion pri Paco.

Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. Je la 20-a de decembro 1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.

Antaŭe: Federacia kanceliero Poste: Coat of arms of Germany.svg
Kurt Georg Kiesinger 1969–1974 Helmut Schmidt


Faces-nevit.svg Trovu « Willy Brandt » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»