Kosmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universo - C. Flammarion, Holzschnitt, Paris 1888, Kolorit : Heikenwaelder Hugo, Wien 1998

Kosmo estas la universo, rigardata kiel unu ordigita tuto.
La FAI Fédération Aéronautique Internationale (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la kosmon laŭ pli praktika signifo, nome kiel sinonimon de universo, escepte de la tero kaj ties atmosfero. Ĝi difinas la komencon de la kosmo je 100 km super la tero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, atmosfero praktike forestas, pro tio objektoj povas moviĝi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas maldensega gaso, suna vento kaj polveroj.

La vorto devenas de la greka vorto kosmos, kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en Homero, sed poste, pro Pitagoro kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la Nova Testamento.
Post la unuaj provoj priskribi ĉielajn fenomenojn, aperis Astrologio, kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.

Sciencoj pri la kosmo[redakti | redakti fonton]

  • Astrofiziko - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
  • Astrometrio - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
  • Astronomio - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
  • Etnoastronomio - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
  • Kosmografio - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
  • Kosmonaŭtiko - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
  • Uranografio - La scienco pri la studo de la ĉielo. Uranos en Greka lingvo signifas "ĉielo??.

Famaj Sciencistoj[redakti | redakti fonton]

Eratosteno (276-195 a.K.)
Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko.
Klaŭdio Ptolemeo (87-150)
La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo.
Nikolao Koperniko (1473-1543)
La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828.
Johano Kepler (1571-1630)
Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj.
Galileo Galilei (1564-1642)
Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis teleskopon. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en 1633 Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio.
Isaako Neŭtono (1643-1727)
Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko.
Edmond Halley (1656-1742)
Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en 1758, kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo.
William Herschel (1738-1822 )kaj John Herschel (1792-1871)
Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn.
Edwin Hubble (1889-1953)
La Usona astronomo Edwin Hubble klasifikis la malsamajn specojn de galaktikoj en la universo kaj disvolvis la teorion pri tio, ke la universo estas vastigata, kiu estas nomita Hubble'a Leĝo. La Hubble spacteleskopo, kiu estis kunprenita dum kosma flugo en 1990 estis nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

[S]: Vikiarbo > Universo > Kosmo
[M]: Galaksio ~ Konstelacio ~ Sunsistemo ~ Kosmoesploro

Meister des Hildegardis-Codex 001.jpg