Ronald Reagan

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ronald Reagan
Ronald Reagan

Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1981


En funkcio:
20-a de januaro 1981 – 20-a de januaro 1989
Vicprezidento George H. W. Bush
Antaŭulo Jimmy Carter
Sekvanto George H. W. Bush

En funkcio:
3-a de januaro 1967 – 7-a de januaro 1975
Antaŭulo Edmund G. "Pat" Brown, Sr.
Sekvanto Edmund G. "Jerry" Brown, Jr.

Naskiĝo 6-an de februaro 1911
Tampico, Illinois, Usono
Morto 5-an de junio 2004
Bel Air, Los Angeles, California, Usono
Nacieco usonano
Politika partio Respublikano
Edzo/ino Jane Wyman (geedziĝo 1940, divorco 1948)
Nancy Davis (geedziĝo 1952)
Infanoj Maureen Reagan
Christine Reagan
Michael Reagan (adoptita)
Patti Reagan
Ron Reagan
Alma mater Eureka College
Okupo aktoro
Subskribo Ronald Reagan, subskribo
Ronald Reagan

Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938.
Naskonomo Ronald Wilson Reagan
Naskiĝo 6-an de februaro 1911
Morto 5-an de junio 2004
Aktivaj jaroj Kiel aktoro: 1937 - 1965

Ronald REAGAN [ron'ld rejg'n] (naskiĝis la 6-an de februaro, 1911, mortis la 5-an de junio, 2004) estis la kvardeka prezidanto de Usono. Li vivis plej longe el la usonaj prezidantoj.

Reagan naskiĝis en Tampico, Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro por Warner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en 1966 li komencis sian politikan karieron per esti alelektita guberniestro de Kalifornio (37 jarojn post tio denove venkis aktoro tie, nome Arnold Schwarzenegger). Li reelektiĝis en 1970. En 1980 li estis alelektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan periodon en 1984. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (nomis Sovetunion Akso de la Malbono). Li parolis per simplaj vortoj al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la vjetnama fiasko.

Li edziĝis dufoje; la unua edzino estis Jane Wyman, kaj la dua estas Nancy Davis. Li estis presbiteriano. oni publikigis en 1994, ke li suferas pro la morbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.

Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno pri la Sovetunio helpis en ĝia disfalo. Tamen, kritikoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, la devigita armado tiel ekonomia kolapso en la Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).

Ronald Reagan estas kavaliro de Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de Pola Respubliko.

Dum lia administrado (1981-1989) okazis;

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.whitehouse.gov/history/presidents/rr40.html
·  http://www.reagan.utexas.edu
·  http://www.hooverdigest.org/043/friedman.html
·  Ronald Reagan - Video & Audio | Biography | Speeches | Photos | Quotes - by Hagberg Media
·  [1]
   Prezidentoj de Usono   
George Washington (F)John Adams (F)Thomas Jefferson (SR)James Madison (SR)James Monroe (SR)John Quincy Adams (SR)Andrew Jackson (D)Martin Van Buren (D)William Henry Harrison † (W)John Tyler (W,senp.)James Knox Polk (D)Zachary Taylor † (W)Millard Fillmore (W)Franklin Pierce (D)James Buchanan (D)Abraham Lincoln † (R)Andrew Johnson (U)Ulysses Simpson Grant (R)Rutherford Birchard Hayes (R)James Abram Garfield † (R)Chester Alan Arthur (R)Grover Cleveland (D)Benjamin Harrison (R)Grover Cleveland (D)William McKinley † (R)Theodore Roosevelt (R)William Howard Taft (R)Woodrow Wilson (D)Warren Gamaliel Harding † (R)Calvin Coolidge (R)Herbert Clark Hoover (R)Franklin Delano Roosevelt † (D)Harry S. Truman (D)Dwight D. Eisenhower (R)John Fitzgerald Kennedy † (D)Lyndon Baines Johnson (D)Richard Milhous Nixon (R)Gerald R. Ford (R)Jimmy Carter (D)Ronald Wilson Reagan (R)George Herbert Walker Bush (R)William Jefferson Clinton (D)George Walker Bush, jr. (R)Barack Hussein Obama (D)
Klarigoj:  (F) - federalisto  (SR) - „malnovrespublikano“   (W) - whig   (D) - demokrato   (R) - respublikano   (U) - unionisto   (senp.) - senpartia   † - mortis oficante