Vjetnama milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vjetnama Milito
militoperanta milito
Daŭro: 1-a de novembro 1955 - 30-a de aprilo 1975
Loko: Hindoĉinio
Rezulto: Decida venko por Norda Vjetnamio
Usona militista kaj politika malvenko
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Vjetnamujo
vdr
Usona soldato uzanta flamĵetilon.
Ikona foto de soldato de la usona marinfanteria korpuso, en Da Nang, la 3-an de aŭgusto 1965.

La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. Oni indikis pli precizan daŭron el 1a de Novembro 1955[1] ĝis la Falo de Sajgono la 30an de Aprilo 1975.[2]

La milito estis parto de konflikto konata kiel Dua Hindoĉina Milito, en kiu partoprenis ankaŭ la najbaraj landoj Kamboĝo kaj Laoso. En Vjetnamio la milito estas konata kiel Usona milito (vjetname Chiến Tranh Chống Mỹ Cứu Nước, laŭvorte milito kontraŭ la usonanoj por savi la nacion).

La milito estas amplekse konsiderata kiel filia milito de la epoko de la Malvarma Milito.[6] Ĝi daŭris preskaŭ 20 jaroj, kaj la rekta interveno de Usono finiĝis en 1973. La konflikto kontaĝiĝis ankaŭ al najbaraj landoj, akrigante la disvolvigon de la Laosa Enlanda Milito kaj de la Kamboĝa Enlanda Milito, kiuj finiĝis kun la tri landoj oficiale iĝantaj komunistaj ŝtatoj ĉirkaŭ 1976.[7][8]

Je la malvenko de la Franca Unio en la Unua Hindoĉina Milito kaj sekva akceptado de militista retiriĝo el Vjetnamo kongrue kun la deklaroj de la Ĝeneva Konferenco de 1954 kiu ekvalidiĝis ekde la 23an de Julio 1954, la lando akiris sendependecon el Francio, sed estis dividita en du militareoj: nome Viet Minh ekkontrolis Nordan Vjetnamon, dum Usono ekfaris financan kaj militistan apogon al la ŝtato de Suda Vjetnamo.[9] Antaŭ tio, grupo de militkonsilistoj usona nome Military Assistance Advisory Group, Indochina (kun registara rajtigita forto de 128 homoj) estis sendita jam en Septembro 1950 kun misio transigi la uzadon kaj distribuadon de la usona militekipaĵaro fare de francoj kaj iliaj aliancanoj. La Viet Cong (VK), nome sudvjetnama komuna fronto sub direktorado en la nordo, iniciatis gerilan militon en la sudo. Ankaŭ la Popola Armeo de Vjetnamo (PAVN), konata ankaŭ kiel Nordvjetnama Armeo (NVA), engaĝiĝis en pli konvencia milito kontraŭ Usono kaj la Armeo de la Respubliko Vjetnamo (ARVN). Norda Vjetnamo invadis Laoson en 1958, establante la Ho Ĉi Minh Vojon por liveradi kaj plifortigi la Vjetkongon.[10]:16 Ĉirkaŭ 1963, la nordo estis sendinta 40 000 soldatojn por lukti en la sudo.[10]:16 La Usona engaĝiĝo pliiĝis kun la Prezidento John F. Kennedy, el ĝuste sub milo da militkonsilistoj en 1959 ĝis 23 000 ĉirkaŭ 1964.[11][12]:131

Sekve de la Incidento de la Vjetnama golfo en Aŭgusto 1964, la Usona Kongreso aprobis rezolucion kiu havigis al la Prezidento Lyndon B. Johnson larĝan aŭtoritaton por pliigi la usona militĉeestado en Vjetnamio, sen formala militdeklaro. Johnson ordonis la deplojadon de bataluniuoj por la unua fojo, kaj spektakle pliigis la nombron de usonaj trupoj ĝis 184 000.[11] Usonaj kaj Sudavjetnamaj fortoj fidis je la aerarmea supereco kaj enorma pafadpovo por entrepreni operacojn de "serĉado kaj detruado", inkludante surterajn fortojn, artilerion, kaj aeratakojn. Usono ankaŭ entreprenis grand-skalan kampanjon de strategia bombado kontraŭ Norda Vjetnamo,[12]:371–374[13] kaj pluigis gravan plikonstruadon de siaj fortoj, spite la malmultan progreson faritan per tiaj demarŝoj. En 1968, nordvjetnamaj fortoj lanĉis la Tet-Ofensivon; kvankam ĝi rezultis en milita malvenko por ili, ĝi iĝis politika venko, ĉar ĝi okazigis la fakton ke ekvanuis la usonan enlandan apogon al la milito.[12]:481 Je la fino de la jaro, la VK tenis malmultan teritorion kaj estis deflankigita de la PAVN.[14] En 1969, Norda Vjetnamio deklaris la Provizoran Revolucian Registaron de la Respubliko Suda Vjetnamio. Operacoj transpasis landlimojn, kaj Usono bombadis la nordvjetnamajn liveradvojojn en Laoso kaj Kamboĝo. En 1970 puĉo elpostenigis la kamboĝan monarkon, Norodom Sianuk, rezulte en invado fare de la PAVN de la lando (je peto de la Ruĝaj Kmeroj), kaj sekve Usono kontraŭ ARVN kontraŭ-invadis, kio rezultis en la Kamboĝa Enlanda Milito. Post la elekto de Richard Nixon en 1969, startis politiko de "Vjetnamigo", kio konsisitis en la fakto, ke la milita konflikto pliiĝis je etendo de la ARVN, dum la Usonaj fortoj retiriĝis pro la pliiĝanta enlanda opozicio. Usonaj surteraj fortoj ege estis retiriĝintaj komence de 1972, kaj iliaj operacoj estis limigitaj al aerfortaj apogo, artileria apogo, konsilistoj kaj ekipaĵaro de milit-materialo. La Pariza Pacinterkonsento de Januaro 1973 rezultis en la retirigo de ĉiuj usonaj fortoj;[15]:457 sed la interkonsento estis preskaŭ tuj rompita, kaj la batalado pluis dum du pliaj jaroj. La Falo de Pnompeno en manoj de la Ruĝaj Kmeroj la 17an de Aprilo 1975, kaj la printempa ofensivo de 1975 rezultis en la Falo de Sajgono en manoj de la PAVN la 30an de Aprilo, markis la finon de la milito; Norda kaj Suda Vjetnamio estis reunuigitaj la 2an de Julio de la sekva jaro.

La milito okazigis enorman koston je homaj perdoj: ĉirkaŭkaluloj de la nombro de Vjetnamaj soldatoj kaj civiluloj mortigitaj gamas el 966 000[16] ĝis tri milionoj.[17] Ankaŭ ĉirkaŭ 275 000 ĝis 310 000 Kamboĝanoj,[18][19][20] 20 000 ĝis 62 000 Laosanoj,[17] kaj 58 220 usonanoj mortis en la milito. La fino de la Vjetnama milito eksplodigis la fuĝan elmigradon de la nomitaj "Vjetnamaj boatuloj" kaj la plej granda Hindoĉinia krizo de rifuĝintoj, ĉefe inter tiuj kiuj estis kunlaborintoj de usonanoj aŭ malkonsentis kun la novaj komunismaj reĝimoj; tio rezultis en milionoj de rifuĝinton abandonantaj Hindoĉinion, el kiuj ĉirkaŭkalkule 250 000 pereis en la maro pro malbonaj navigkondiĉoj. Enposteniĝintaj, la Ruĝaj Kmeroj realigis radikalan politikon kiu rezultis en la nomita "Kamboĝa genocido", kaj la konflikto inter ili kaj la ĵus unuiĝinta Vjetnamio tuj pliiĝis en la Kamboĝ–Vjetnama milito, kiu elpostenigis la Ruĝajn Kmerojn en 1979. Reage, Ĉinio invadis Vjetnamion, kio rezultis en landlimaj konfliktojn ekde 1979 ĝis 1991.Ĉio tio estis konsekvenco de la rivaleco inter Ĉinio kaj Sovetunio kiel konkurencaj potencoj de la komunismaj landoj, kun similaj situacioj ankaŭ en Afriko.

En Usono, la milito okazigis tion kio estis refrrencata kiel "Vjetnama Sindromo", nome publika opozicio al usona transmaraj militengaĝiĝoj,[21] kio, kun la Skandalo Watergate kontribuis al fidokrizo kiu tuŝis Usonon laŭlonge de la 1970-aj jaroj.[22]

Krom la homperdoj, la Usona Aerforto detruis pli ol 20% de la ĝangaloj de Suda Vjetnamo kaj 20–50% de la mangrovejoj pro forĵeto de ĉirkaŭ 20 milionoj da galjonoj de venenaj herbicidoj (senfoliiloj) kiel la Oranĝa Agento.[23][24][25] La milito estas unu el la plej ofte menciitaj ekzemploj de ekocido, ekzemple fare de la sveda ĉefministro Olof Palme, advokatoj, historiistoj kaj aliaj fakuloj de diversaj studobjektoj.[26][27][28]

Antaŭeventoj[redakti | redakti fonton]

Eisenhower dekomence apogis la kontraŭkomunisman ŝtaton de Suda Vjetnamio.

Oni povas rigardi la vjetnaman militon kiel daŭrigon de la Unua Hindoĉina Milito, en kiu Francio batalis por reakiro de sia iama kolonio, Hindoĉinio kontraŭ la Viet Minh-movado, fondita de Ho Ĉi Minh kaj batalanta por la sendependiĝo de Vjetnamio.

Tiun militon de Francio apogis Usono responde al la Truman-doktrino per mono kaj loĝistiko kaj surprenante la plimulton de la kostoj en la lastaj jaroj de la milito. En 1954, la franca kolonia armeo suferis decidan malvenkon en la batalo de Dien Bien Phu. Francio rekonis en la ĝenova kontrakto (subskribita la 21-an de julio 1954) sendependecon de Vjetnamio kaj oni dividis la landon je du zonoj ĉe la 17-a latitudo.

La kontrakto entenis, ke oni referendumu en julio 1956 pri reunuiĝo de la lando kaj pri komuna registaro. La Sud-Vjetnama registaro – per apogo de usona prezidento Eisenhower – rifuzis la partoprenon en la elektoj, aludante al tio, ke ili ne subskribis la ĝenovan kontrakton kaj tial ĝi ne havas validon por ili. Tiel la elektoj – en kiuj verŝajne venkintus la komunistoj – ne estis organizitaj kaj la lando ŝajnis resti daŭre dividita, same kiel Koreio.

Post neokazigo de la elektoj, la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto ekis ribelon kontraŭ la sud-vjetnama registaro. Usono, por helpi la registaron kontraŭ la geriloj, sendis supoziyajn armeajn konsilistojn en la sudan landon. Norda Vjetnamio – kiu mem ricevis helpon el Sovetunio kaj Ĉinio – apogis la Nacian Liberigan Fronton per armiloj, militmaterialo, konsilistoj kaj per alsendo de armeaj trupoj.

Fine de la 1950-aj jaroj, Usono apogis siajn intervenojn ideologie per la domena teorio, laŭ kiu, se en unu lando de iu regiono enpotenciĝas la komunistoj, tio kaŭzas ĉenreakcion kaj la najbaraj landoj ankaŭ komunistiĝas kaj venas sub sovetan potencon. Tiukadre Usono sendis militajn spertulojn en la regionon jam en la 1950-aj jaroj kaj tri usonaj prezidentoj pligrandigis la apogojn (Eisenhower, Kennedy kaj Johnson), dum unu niveltenis tion (Richard Nixon). Ĉio okazis supozeble kontraŭ la konsiloj de la usona armea gvidantaro.

Usono neniam deklaris oficiale militon – la usona gazetaro skribis pri „vjetnama konflikto".

Kennedy kaj Sud-Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Kennedy forte apogis la kontraŭkomunisman ŝtaton de Suda Vjetnamio.

La Kennedy-registaro provis eksporti siajn ideologiojn pri demokratio, moderniĝo en Sud-Vjetnamion kaj kunligis la monhelpojn kun petoj je politikaj reformoj. Ili pensis, ke la demokratia Sud-Vjetnamio malpliigas la spritan krediton de la komunistoj. Baldaŭ la usonaj konsilistoj okupis decidajn rolojn en la sud-vjetnama potenco, sed la prezidento Ngo Dinh Diem ne volis verajn reformojn. Diem (kaj la grandparto de la registaranoj) estis katoliko en budhisma lando. Liaj taĉmentoj unufoje uzis perforton kontraŭ budhistoj, kion la usona gazetaro detale traktis. Ĉar li perdis simpation de Usono, Usono toleris puĉon kontraŭ li, kiu okazis la 1-an de novembro de 1963, kiam oni elpostenigis kaj murdis Diem-on.

La nova, sensperta gvidantaro ne kapablis fortigi la centran potencon kaj la lando malstabiliĝis, okazis puĉoj kaj kontraŭpuĉoj. La suda registaro ĝis sia kolapso en 1975 ne estis tiom stabila ol dum Diem.

1964-1968[redakti | redakti fonton]

La kongreso de Usono akceptis la Tonkin-golfan deklaron post ŝajna atako kontraŭ la destrojeroj Maddox kaj C. Turner Joy (1964). Tiu deklaro donis vastan juran agosferon por prezidento Johnson.

La 8-an de marto en 1965 surteriĝis 3500 usonaj maristoj kiuj aliĝis al 25 000 armeaj konsilistoj jam en la lando. Post tio rapide grandiĝis la nombro de la usonaj armeaj fortoj.

La usona publiko perdis la kredon, kiam la onidire kolapsontaj malamikoj ekis la t.n. Tet-ofensivon ĉe la plej grava vjetnama festo (lunjaro), la 30-an de januaro en 1968. Tiam la nordaj fortoj samtempe atakis la grandajn sud-vjetnamajn urbojn. Tiu ofensivo ne atingis la deklaritan celon, tio estas la ĝeneralan ribelon en la Sudo, sed sukcesis en Usono, kie multajn homojn konvinkis pri nevenkebla milito.

1968-1973[redakti | redakti fonton]

Mapo de Vjetnamio.

Post enoficiĝo de Nixon, li komencis la laŭgradan kaj malrapidan eltiron de la usonaj fortoj. Lia celo estis la fortigo de la sud-vjetnamaj fortoj, por ke ili povu kontraŭlukti la komunistojn. Tio estis la Nikson-doktrino aŭ vjetnamiziĝo do malpliigo de la usonaj homperdoj.

En 1970 Nixon ordonis atakon kontraŭ komunistaj bazoj en Kamboĝo, en la najbaraj regionoj al Sud-Vjetnamio. Tiuj eventoj ekis la plej grandajn protestojn en la usonaj universitatoj.

La celo de la atako estis trudi la komunistojn al traktadoj, sed tio fakte helpis la fortiĝon de la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo.

En 1971, la sudaj vjetnamaj fortoj kun la usonanoj provis okupi la Ho-Chi-Minan padon, sensukcese.

En Usono refortiĝis la kontraŭmilitaj protestoj kaj en aprilo de 1971 200 000 protestantoj marŝis antaŭ la Blanka Domo, kie la ĉefa parolanto estis John Kerry pli posta senatoro kaj prezidenta kandidato en 2004.

La 30-an de marto de 1972, la 120 000 soldatoj de la norda armeo ekis kunorganizitan ofensivon en tri ondoj. La unua ondo okupis la nordajn regionojn de Sud-Vjetnamio, la dua militmarŝis tra la meza montaro de la lando al la marbordo, la tria atakis la areojn norde de Sajgono. La bataloj daŭris ĝis julio kaj kaŭzis ambaŭflanke grandajn perdojn. Tiam stacionis nur 70 000 usonanoj kaj el tiuj nur 6000 apartenis al la batalantaj grupoj.

Kvankam la sud-vjetnama prezidento Thieu havis pli ol kvinoblan soldataron ol la nordaj fortoj - tio estas 1 000 000 - li verŝajne kolapsintus sen la usona aera kaj loĝistika apogo.

Antaŭ la usonaj prezidantaj elektoj – 8-an de oktobro en 1972 - en sekreta traktado Kissinger interkonsentis pri kompromiso kun Le Duc reprezentanto de Norda Vjetnamio. Laŭ la interkonsento, ambaŭ fortoj povis reteni la okupitajn areojn kaj Usono rajtis plu liveri iom da armiloj por la sudaj fortoj. Fakte okazis livero en valoro de 2 miliardoj da USD dum 6 semajnoj, per la operacio Enhance Plus, tiel en 1972 Sud-Vjetnamio posedis la kvaran plej grandan aerforton de la mondo.

Usono bombardis ĝis la 30-a de decembro de 1972 Nord-Vjetnamion.

(legu ankaŭ Masakro de My Lai)

1973-1975[redakti | redakti fonton]

La 5-an de januaro de 1973, Nixon deklaris la finiĝon de la militaj operacioj kaj poste okazis la unuflankaj eltiroj de la armeaj fortoj.

La militon finis la Pariza packontrakto, subskribita la 27-an de januaro de 1973. La unuaj usonaj kaptitoj liberiĝis la 11-an de februaro.

La paco ne estis daŭra kaj la nordaj fortoj ekatakis en 1975 Sud-Vjetnamion kaj rapide okupis la landon. Ili okupis Sajgono-on la 30-an de aprilo en 1975, 2-an de julio en 1976 unuiĝis la suda kaj norda parto al Vjetnama Socialista Respubliko. Oni renomumis Saigon-on al Ho-Ĉi-Minh-urbo, je honoro de la iama nord-vjetnama prezidento.

Usono deklaris ekonomian embargon kontraŭ Nord-Vjetnamio en 1964, kiu daŭris ĝis la 4-a de februaro de 1994.

Militado kaj milita tekniko[redakti | redakti fonton]

Komence de la milito, la komunistoj liveris provizaĵon tage 15 tunojn (450 tunoj/monato) al Sud-Vjetnamio, dume Usono liveris en 1967 monate pli ol 1 milionon da tuno, kiu estis averaĝe por ĉiu soldato tage 50 kg. La unuopaj militbazoj en la ĝangalo ricevis ne nur cigaredojn, bieron sed ofte varman manĝaĵon per helikopteroj.

Usono subenĵetis dum la 8-jara aera ofensivo ĉirkaŭ 8 milionojn da tunoj, kio estis 4-obla kvanto ol tiu de la dua mondmilito.

Taktiko laŭ ideo de generalo Westmoreland estis difino de „liberpafaj zonoj” (free fire zonefree strike zone). Sur tiuj areoj ĉiu – ankaŭ civiluloj - estis konsiderata malamiko. Oni ofte bombardis (ankaŭ per napalmo) la vilaĝojn de la zonoj.

La strategio estis komence la elĉerpigo (attrition) de la malamiko. La sukceson montris la nombro de murditaj malamikaj soldatoj (korpokalkulo, angle body count ).

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas nur taksi la viktimojn de la vjetnamoj: oficiale mortis ĉ 1 miliono da soldatoj kaj 4 milionoj da civiluloj. Pri nombroj de la vunditoj la taksoj eĉ ne ekzistas.

Ankaŭ hodiaŭ mortas homoj pro minoj, bomboj.

Usonaj viktimoj: 58 226 mortis aŭ malaperis; vundiĝis 153 303.

Sekvo de la milito estis la abolicio de la deviga militservo en 1973, en Usono.[29][30]

Multaj sud-vjetnamoj klopodis fuĝi post la malvenko de la Vjetnama Respubliko, timante politikajn reprezaliojn. De junio 1977 ĝis 1988 al Tajvano sur 51 boatoj fuĝis pli ol 2 000 homoj nomitaj poste boatuloj. Ili ricevis azilon en du apartaj tendaroj en la Penghuaj insuloj, sudokcidenta parto de Tajvano. En 2023 en Tajvano estis prezentita dokumenta filmo "Nekonata tendaro" (ĉine 彼岸他方), dediĉita al tiu ĉi historio [31].

Sekvoj eksterlande[redakti | redakti fonton]

Evidente la Vjetnama milito estis unuflanke enlanda milito, kaj aliflanke enorme mortiga konflikto kadre de la Malvarma Milito, en kiu partoprenis multaj landoj de ambaŭ flankoj kaj diversmaniere, sed ĉefe Usono kaj Sovetunio.

En la diversaj landoj implikitaj en ambaŭ flankoj okazis ne nur apogo al la rekta partopreno, sed ankaŭ diversaj popolaj movadoj por la finigo de la milito ĝenerale, sed ankaŭ pri la fino de la propra partopreno, kaj ĉede en la kapitalismaj landoj kaj partikulare en Usono. Opozicio al usona implikiĝo en la Vjetnama Milito komenciĝis per manifestacioj en 1964 kontraŭ la kreskanta rolo de la usona militistaro en la Vjetnama milito kaj fariĝis larĝa socia movado dum la sekvaj jaroj. Ĉi tiu movado informis kaj helpis formi la fortan kaj polusigitan debaton, ĉefe en Usono, dum la dua duono de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj pri kiel fini la militon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pro la frua estado de usonaj trupoj en Vjetnamio, la startodato de la Vjetnama milito estas ankoraŭ debatocelo. En 1998, post alta nivelo de revizio fare de la Departement de Defendo kaj tra klopodoj de la familio de Richard B. Fitzgibbon, la startodato de la Vjetnama milito laŭ la usona registaro estis oficiale ŝanĝita al la 1a de Novembro 1955. ("Name of Technical Sergeant Richard B. Fitzgibbon to be added to the Vietnam Veterans Memorial". Department of Defense (DoD). Arkivita el la originalo la 20an de Oktobro 2013.) La informoj de la usona registaro nuntempe citas la 1an de Novembro 1955 kiel la startodato de la "Vietnam Conflict", ĉar tiu dato markis la momento en kiu la usona Military Assistance Advisory Group (MAAG) en Hindoĉinio (deplojita en Sudorienta Azio dum la regado de la Prezidento Truman) estis reorganizita en specifaj land-unuoj kaj oni establis MAAG Vjetnaman.[Lawrence, A.T. (2009). Crucible Vietnam: Memoir of an Infantry Lieutenant. McFarland. ISBN 978-0-7864-4517-2.]: 20 Aliaj startodatoj estas kiam Hanojo rajtigis fortojn de Vjetkongo en Suda Vjetnamo por startigi malalt-nivelan insurekcion en Decembro 1956,[Olson & Roberts 2008, p. 67.] dum kelkaj vidas la 26an de Septembro 1959, kiam okazis la unua batalo inter Vjetkong kaj la sodvjetnama armeo, kiel la startodaton.["Chapter 5, Origins of the Insurgency in South Vietnam, 1954–1960". The Pentagon Papers (Gravel Edition), Volume 1. Boston: Beacon Press. 1971. Section 3, pp. 314–346. Arkivita el originalo en 19a de Oktobro 2017. Alirita la 17an de Aŭgusto 2008 – tra International Relations Department, Mount Holyoke College.]
  2. The Paris Agreement on Vietnam: Twenty-five Years Later (Conference Transcript). Washington, DC: The Nixon Center. Aprilo 1998. Arkivita el la originalo la 1an de Septembro 2019. Alirita la 5an de Septembro 2012 – tra International Relations Department, Mount Holyoke College.
  3. "Vietnam War". Encyclopædia Britannica. Alirita la 5an de Marto 2008. "Meanwhile, the United States, its military demoralized and its civilian electorate deeply divided, began a process of coming to terms with defeat in its longest and most controversial war"
  4. Friedman, Herbert. "Allies of the Republic of Vietnam". Arkivita el la originalo la 7an de Marto 2012. Alirita la 1an de Majo 2019.
  5. "China admits 320,000 troops fought in Vietnam". Toledo Blade. Reuters. 16a de Majo 1989. Alirita la 24an de Decembro 2013.
  6. Lind, Michael, "Vietnam, The Necessary War: A Reinterpretation of America's Most Disastrous Military Conflict", The New York Times.
  7. Vietnam War: Causes, Facts & Impact (angle) (2023-03-28). Alirita 2023-07-08.
  8. Vietnam War | Facts, Summary, Years, Timeline, Casualties, Combatants, & Facts (angle) (2023-06-16). Alirita 2023-07-08.
  9. Eckhardt, George. (1991) Vietnam Studies Command and Control 1950–1969. Department of the Army. Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  10. 10,0 10,1 Ang, Cheng Guan. (2002) The Vietnam War from the Other Side. RoutledgeCurzon. ISBN 978-0-7007-1615-9.
  11. 11,0 11,1 Vietnam War Allied Troop Levels 1960–73. Arkivita el la originalo je 2a de Aŭgusto 2016. Alirita 1a de Junio 2018.
  12. 12,0 12,1 12,2 Hastings, Max (2018). Vietnam an epic tragedy, 1945–1975. Harper Collins. ISBN 978-0-06-240567-8.
  13. Li, Xiaobing. (2010) Voices from the Vietnam War: Stories from American, Asian, and Russian Veterans. University Press of Kentucky. ISBN 978-0-8131-7386-3.
  14. Military History Institute of Vietnam 2002, pp. 247–249.
  15. Kolko, Gabriel. (1985) Anatomy of a War: Vietnam, the United States, and the Modern Historical Experience. Pantheon Books. ISBN 978-0-394-74761-3.
  16. Hirschman, Charles; Preston, Samuel; Vu, Manh Loi (Decembro 1995). "Vietnamese Casualties During the American War: A New Estimate" (PDF). Population and Development Review. 21 (4): 783. doi:10.2307/2137774. JSTOR 2137774. Arkivita el originala (PDF) en 12a de Oktobro 2013.
  17. 17,0 17,1 Obermeyer, Ziad; Murray, Christopher J L; Gakidou, Emmanuela (23a de Aprilo 2008). "Fifty years of violent war deaths from Vietnam to Bosnia: analysis of data from the world health survey programme". British Medical Journal. 336 (7659): 1482–1486. doi:10.1136/bmj.a137. PMC 2440905. PMID 18566045. "From 1955 to 2002, data from the surveys indicated an estimated 5.4 million violent war deaths ... 3.8 million in Vietnam"
  18. Heuveline, Patrick (2001). "The Demographic Analysis of Mortality Crises: The Case of Cambodia, 1970–1979". Forced Migration and Mortality. National Academies Press. pp. 102–104, 120, 124. ISBN 978-0-309-07334-9. "As best as can now be estimated, over two million Cambodians died during the 1970s because of the political events of the decade, the vast majority of them during the mere four years of the 'Khmer Rouge' regime. ... Subsequent reevaluations of the demographic data situated the death toll for the [civil war] in the order of 300,000 or less."
  19. Banister, Judith; Johnson, E. Paige (1993). Genocide and Democracy in Cambodia: The Khmer Rouge, the United Nations and the International Community. Yale University Southeast Asia Studies. p. 97. ISBN 978-0-938692-49-2. "An estimated 275,000 excess deaths. We have modeled the highest mortality that we can justify for the early 1970s."
  20. Sliwinski, Marek (1995). Le Génocide Khmer Rouge: Une Analyse Démographique. L'Harmattan. pp. 42–43, 48. ISBN 978-2-7384-3525-5.
  21. . It's Called the Vietnam Syndrome, and It's Back. Brookings Institution (22a de Januaro 2013). Arkivita el la originalo je 24a de Decembro, 2022. Alirita 12a de Junio 2015.
  22. Horne, Alistair. (2010) Kissinger's Year: 1973. Phoenix Press, p. 370–371. ISBN 978-0-7538-2700-0.
  23. Fox, Diane N. (2003). "Chemical Politics and the Hazards of Modern Warfare: Agent Orange". En Monica, Casper (eld.). Synthetic Planet: Chemical Politics and the Hazards of Modern Life (PDF). Routledge Press. Arkivita el la originalo (PDF) la 27an de Julio 2010.
  24. Kolko 1994, pp. 144–145.
  25. Westing, Arthur H. (1984). Herbicides in War: The Long-term Ecological and Human Consequences. Taylor & Francis. pp. 5ff.
  26. Zierler, David (2011). Zierler, David (2011). The invention of ecocide: agent orange, Vietnam, and the scientists who changed the way we think about the environment. Athens, Georgia: Univ. of Georgia Press. ISBN 978-0-8203-3827-9. Athens, Georgia: Univ. of Georgia Press. ISBN 978-0-8203-3827-9.
  27. Falk, Richard A. (1973). "Environmental Warfare and Ecocide — Facts, Appraisal, and Proposals". Bulletin of Peace Proposals. 4 (1): 80–96. doi:10.1177/096701067300400105. ISSN 0007-5035. JSTOR 44480206. S2CID 144885326.
  28. Chiarini, Giovanni (1a de Aprilo 2022). "Ecocide: From the Vietnam War to International Criminal Jurisdiction? Procedural Issues In-Between Environmental Science, Climate Change, and Law". Cork Online Law Review. SSRN 4072727.
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-27. Alirita 2006-04-17.
  30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-27. Alirita 2006-04-17.
  31. Filip Noubel (2023-06-17) Dokumenta filmo el Tajvano prezentas forgesitan historion de vjetnama rifuĝejo en la 1970-aj jaroj (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-26. Alirita 2023-10-28.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]