Agent Orange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disŝpruco de oranĝa agilo en Vjetnamio dum Operacio Ranch Hand, kondukita de 1962 ĝis 1971

Agent Orange [oranĵ] (Oranĝa AgentoOranĝa Agilo) estas miksaĵo de herbicidaj kemiaĵoj, kiujn la usona armeo disŝprucis en Vjetnamio dum la Vjetnama milito, inter 1962 kaj 1970. Tio servis duoblan celon: unuflanke oni volis senfoliigi la arbojn, kiuj kaŝis la trupojn de Vjetkongo, aliflanke oni volis detrui rikoltodonajn plantojn, por malsatigi la malamikojn.

La miksaĵo entenis saman kvanton el krudaj butilaj esteroj de 2,4-diklorofenoksi-acetono (2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksi-acetono (2,4,5-T). La Agent Orange entenis plue en diversa proporcio 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-dioksinon, kiu estas kromprodukto de produktado de 2,4,5-T kaj estas tre venena eĉ en malgranda kvanto. La usona armeo disŝprucis ĉ. 50 milionojn da litroj de Agent Orange. Tiu kvanto entenis ĉ. 170 kg da dioksino.

La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la duoniĝa tempo de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito, kiam la usonaj fortoj renkontis malfacilaĵojn kun la japana armeo, oni havis la ideon malsategigi Japanion detruante la rizokampojn per potenca herbicido. Post longaj serĉadoj, la ĥemia senfoliigo kromnomota Agent orange aŭ Oranĝa Agilo, estas testita sur atolo en la Pacifika oceano. Ĝi estas tiom malutila ke Franklin D. Roosevelt rezignas ĝin uzi. Dwight D. Eisenhower, kun malpli da skrupuloj, ebligas pluan serĉadon en 1959. La 31-an de novembro 1961, John F. Kennedy donas la verdan lumon por uzi ĝin en Vjetnamio. Ekde la 12-an de januaro 1962, kaj dum 10 jaroj, 41.635.000 litroj de oranĝa agilo estas disŝprucitaj sur preskaŭ 2 milionojn da hektaroj de arbaro kaj rizkampoj en tri landoj. [1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo pri la studoj de Raoul Marc Jennar http://www.stop-monsanto.qsdf.org/raoulmarcjennar.html