Walter Ulbricht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walter Ulbricht sur poŝtmarko

Walter Ernst Paul ULBRICHT (naskiĝis la 30-an de junio 1893 en Leipzig; mortis la 1-an de aŭgusto 1973 ĉe Templin-Döllnsee) estis germana politikisto (ano unue de KPD, poste de SED) kaj ŝtatkonsiliestro de la Germana Demokratia Respubliko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Walter Ulbricht estis lignaĵisto. Jam en 1908 li anis la Arbeiterjugendbildungsverein Alt-Leipzig (klerigklubon por laborantaj junuloj), 1912 li anis la Sozialdemokratische Partei Deutschlands. Dum la unua mondmilito li servis kiel soldato de diversaj eŭropaj ŝtatoj. En 1919 Ulbricht membriĝis al la Komunista partio de Germanio. Ekde 1923 li apartenis al la estraro kaj engaĝiĝis por la evoluigo de la partio.

Funkciulo komunista[redakti | redakti fonton]

En 1924/25 Ulbricht laboris por Komintern en Moskvo, de 1926-29 li estis deputito en la saksia parlamento kaj de 1928-33 Berline ĉe Reichstag. Ekde 1927 li estis membro de la germana Centra Komitato kaj ekde 1929 de la germana Politburoo.

Post la potencakiro de la nazioj Ulbricht unue ekziligis en Franclandon. De 1936-38 li partoprenis la Hispanan civilan militon kiel politkomisaro. Poste li iris en Sovetunion, kie li gravis en 1943 dum la fondo de la Nacia komitato Libera Germanlando.

Ekzile li evoluiĝis al gvidanta programfaranto de la ekzila KPD kaj gajnis la konfidon de Stalino. Kiel ĉefo de Grupo Ulbricht li revenis je la fino de aprilo 1945, ankoraŭ antaŭ la fino de la Dua mondmilito Berlinon kaj tuj organizis la rekonstruon de la partio. Helpite de la liberiginta kaj okupinta Ruĝa Armeo li sukcesis trovi por centraj administraj postenoj obeemajn komunistojn, ne nur en la ĉefurbo germana sed en la tuta sovete okupita zono.

Gvidrolo partia kaj ŝtata[redakti | redakti fonton]

En 1946 li realigis kun la socialdemokrato Otto Grotewohl la (nelibervolan) kunfandon de la socialdemokratia partio SPD kaj KPD al Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED). De 1946-50 li estis vicpartiestro kaj forĝis tiam decide la kurson estontan de SED. De 1949-60 li estis vica ministroprezidanto de la nove fondita ŝtato Germana Demokratia Respubliko (GDR); ekde 1949 li estis paralele membro de la politburoo, ekde 1950 ĝenerala sekretario kaj ekde 1953 Unua sekretario kaj tiel ankaŭ ĉefo de SED.

Intime orientiĝadante pri la kurso de Sovetunio Ulbricht malfunkciigis ĉiujn eblajn kontraŭulojn ene kaj ekstere de la partio kaj igis GDR-on modela komunisma popoldemokratio kun politike kaj ekonomie strikta ligiteco al aliaj ŝtatoj de la Orienta Bloko.

Post la morto de la ŝtatprezidanto Wilhelm Pieck en 1960 Ulbricht transprenis la estradon de la nove fondita Ŝtata konsilio (Staatsratvorsitzender) kaj iĝis sekve ŝtatestro. De 1960-71 li krome funkciis kiel estro de la nove fondita Nacia defendkonsilio (Nationaler Verteidigungsrat) kaj iĝis sendube la absolute plej influa homo de GDR. Post la konstruo de la Berlina muro li engagiĝis pri internacia agnosko de GDR. Li jam dum la 1950-aj jaroj estis konvikite pri la neceso havi du germanajn ŝtatojn. En 1971 li devis demisii pro la kvazaŭe puĉa premado de Erich Honecker kiel Unua sekretario de SED kaj ludis poste kiel nura Prezidanto de la Ŝtata konsilio sole reprezentan, malgravan rolon.

Eldiroj[redakti | redakti fonton]

Walter-Ulbricht-busto de la skulptistino Ruthild Hahne, 1963

Dum regado de Walter Ulbricht estis ekkonstruita la Berlina muro la 13-an de aŭgusto 1961. Famiĝis kiel proverbo lia eldiro nur du monatojn antaŭe:

Citaĵo
 Neniu havas la intencon starigi muron! 
— „Niemand hat die Absicht, eine Mauer zu errichten!“, Walter Ulbricht [1]

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Ulbricht, originala sondokumento: „Niemand hat die Absicht eine Mauer zu errichten!“

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lotte Ulbricht: Mein Leben. Selbstzeugnisse, Briefe und Dokumente, 2003, Verlag Das Neue Berlin, ISBN 3360009924
  • Erich W. Gniffke: Jahre mit Ulbricht, ISBN 3804687539
  • Mario Frank: Walter Ulbricht. Eine deutsche Biografie, 2000, Siedler-Verlag, ISBN 3-88680-720-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]