Josif Stalin
El Vikipedio
| Josif Visarionoviĉ Stalin იოსებ ბესრიონის სტალინი Иосиф Виссарионович Сталин |
|
Josif Stalin en 1942 |
|
|
|
|
| En funkcio: 3-a de aprilo 1922 – 5-a de marto 1953 |
|
| Antaŭulo | neniu (pozicio kreita en 1922) |
|---|---|
| Sekvanto | Nikita Ĥruŝĉov |
|
|
|
| En funkcio: 6-a de majo 1941 – 5-a de marto 1953 |
|
| Antaŭulo | Vjaĉeslav Molotov |
| Sekvanto | Georgij Malenkov |
|
|
|
| Naskiĝo | 18-a de decembro 1878 |
| Morto | 5-a de marto 1953 |
| Nacieco | kartvelo |
| Politika partio | Komunista Partio de Sovetunio |
| Edzo/ino | Ekaterina Stalina |
| Sidejo | Moskvo |
| Religio | nenia (ateisto) |
Josif STALIN (li naskiĝis la 18-an de decembro 1878 - mortis la 5-an de marto 1953), ruse : Иосиф Виссарионович Сталин ), denaske Josif Visarionoviĉ ĜUGAŜVILI (ruse : Иосиф Виссарионович Джугашвили), estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en urbo Gori (Kartvelio) en familio de ŝuisto. Post la finiĝo de siaj studoj en Goria Spirita Lernejo (1894), li studis en Tiflisa Spirita Seminario. En 1898 li membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 li estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forfuĝis de la lokoj de ekzilo.
Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-7 li aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al Centra komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP en 1912. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro. Dum 1917-22 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj demandoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.
En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en partio kaj ŝtato, li uzis partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensigan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.
De la fino de 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun faŝisma Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua mondmilito. De la jaro 1941 estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito partoprenis kaj helpis al kreiĝo de antifaŝisma koalicio.
Post la morto de Stalin, lia posteulo Nikita Ĥruŝĉov, en 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de juneca periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo, Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Stalinismo
- Klement Gottwald
- Karl Marx
- Dua mondmilito
- Partio (politiko)
- Propagando
- Stalin kaj Esperanto
[redakti] Aliaj projektoj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Josif Stalin
|
|
||
|---|---|---|
| Lenin - Josif Stalin - Nikita Ĥruŝĉov - Leonid Breĵnev - Jurij Andropov - Konstantin Ĉernenko - Miĥail Gorbaĉov | ||

