Georgij Pleĥanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gorgij Pleĥanov

Georgij Valentinoviĉ Pleĥanov (Георгий Валентинович Плеханов) (naskiĝis la 11-an de decembro 1856, Gudalovka, Rusio – mortis la 30-an de majo 1918, Terijoki, Finnlando (nun Zelenogorsk, Rusio)) estis marksisma teoretikulo. Li ekis kaj gvidis en Rusio la marksistan movadon.

Li naskiĝis en etnobela familio. En 1873, li eklernis en soldatlernejo de Sankt-Peterburgo, sed baldaŭ plustudis en minista altlernejo. En la dua studjaro, li ĉesis la studadon kaj dediĉis sian vivon tute al la narodnika revolucia agado. Kvankam la celo de la narodnikoj estis kreo de kamparana socialisma socio, la juna Plehanov kontaktis ĉfe urbajn laboristojn.Post kiam li iĝis en 1877 gvidanto de la narodnjika Zemlja i Volja (Tero kaj Libereco), li ekis neleĝan politikan agitadon. La grupo Zemlja i Volja pli kaj pli uzis terorismajn meotdojn. Plehanov en 1879 eksiĝis kun siaj sekvantoj kaj fondis la kontraŭterorisman grupon Ĉornij Peredj (Nigra Redivido) en 1879, kiu volis revolucian amasagitadon. Tiu grupo ne estis longviva.

Plehanov fuĝis en 1880 al Svislando por eviti la areston kaj ne revenis ĝis 1917 en Rusion.

Li plenigis la grandan parton de la elmigraj jaroj en Ĝenevo. Li fondis en 1883 kun siaj amikoj la unuan rusan marksisman revolucian organizon (Liberigo de la Laboro). En liaj du gravaj verkoj (Socialismo kaj politika batalo; 1883 kaj en Niaj malakordoj; 1885), li atakis senkompate, neniige la ideojn de la narodnikoj kaj metis bazojn de la rusa marksista ideologio. Laŭ liaj opinioj, en la tiama Rusio ekis kapitalisma evoluo, kiu transformas la socian strukturon kaj kreas la antaŭkondiĉojn por renverŝi la caran diktaturon kaj establi burĝan, demokratian sistemon. La marksistoj havas la devon – laŭ li - organizi la industriajn laboristojn kontraŭ la cara arbitreco. Post kolapso de la cara sistemo, la kapitalsima evoluo multobligus la nombron de la proletoj kaj fine la proletoj – sub gvido de socialdemokrata partio – liberigus sin per socialisma revolucio. Tiu ideo pri la dutakta revolucia proceso karakterizis dum jardekoj taktikajn kaj strategiajn pensojn de la rusaj maksistoj.

En dek jaroj, Post apero de la Socialismo kaj politika batalo, grupo de Pleĥanov aperigis multajn socialismajn eldonaĵon, sed inter la marksistoj kaj rusa laborista klaso ne estiĝis strijkta kontakto, rilato.

Meze de la 1890-aj jaroj – pro la kontraxuregistara agado – ili havis multajn sekvantojn, inter ili eĉ Lenin. La intelektulaj revoluciuloj konstruis kontaktojn al la fabrikaj laboristoj, Plehanov kaj liaj sekvantoj aliĝias al tiuj grupoj. Pinto de ties agado estis la fondo de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio en 1898.

Pleĥanov daŭrigis sian diskuton kun la narodnikoj en la 1890-aj ajroj. Tiutempe verkis li la „Al demando de evoluo de la monista historia koncepto. En siaj verkoj post 1898, li defendis la ortodoksan marksisman koncepton. (Kontraŭ al t.n. revizionismo de la germana socialdemokrata Eduard Bernstein)

Tiujn kampanjon li faris en insterlaboro kun Lenin kaj aliaj. La Lenin kaj aliaj aperigis en 1900 la marksiman gazeton Iskra (Fajrero). En 1903 povis okazi la dua kongreso de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio, sed la partoprenantojn disigis la diskuto pri la partio, tiel estiĝis la bolŝevika kaj menŝvika frakcioj. Pleĥanov komence apogis Leninon, sed baldaŭ alixgis al la menŝevikoj kaj atakis Leninon. Dum sia posta politika agado – ĉefe inter 1906 kaj 1914 – agadis li por la reunigo de la partio, sed sensukcese.

Pleĥanov, kiel influa membro de la 2-a Internacio, esprimis „defetisman” starpunkton dum la rusa-japana milito de 1904-1905. Li apogis la ententon dum la unua mondmilito, ĉar li havis la konvinkon, ke venko de la germana militarismo estus fina bato je la internacia laborisma movado.

En la revolucio de 1905 fiaskis lia teorio pri la dutakta revolucio. La burĝaro ne kondutis tiel, kiel Pleĥanov atendis. Kvankam li rigardis malgrava la rolon de la kamparanoj, ili iĝis grava revolucia forto. Spite al tiuj spertoj, li ne ŝanĝis siajn vidpunktojn. Lia efiko malgraviĝis inter la du revolucioj.

Pleĥanov bonvenigis en 1917 la februaran revolucion kiel la longe atenditan burĝan revolucion. Li revenis al Rusio kaj instigis Rusion batali ĝis la fina venko en la unua mondmilito. Li pretendis, ke la kamparanoj kaj laboristoj preferu la nacian defenon al la politikaj postuloj. Kvankam li kritikis la provizoran registaron, sed en la gravaj demandoj apogis ĝin.

Ĉar li kontraŭis la bolŝevikan enpotenciĝon, la fervoraj ruĝ-gvardianoj insultis lin kiel „malamikon de la popolo”. Li mortis en elmigrado.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]