Monda Asembleo Socia

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monda Asembleo Socia (MAS) estas tutmonda organizo de Esperanto-parolantaj homoj kiuj konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas kaj kiuj kune diskutas kaj agas por realigi ĝin. Ĝi estas fondita la 2-an de aŭgusto 2005, post fondado per interreto, kiu komencis la 5-an de marto 2005, lanĉite en Havano dum la Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj kiu, post diskutado finaprobis sian statuton la 2-an de aŭgusto 2005.

Enhavo

Apartaĵoj [redakti]

  • Ĝi estas asocio kiu laboras ekskluzive per interreto,
  • ĝi havas nek estraron nek plenumkomitaton nek prezidanton nek konfliktkomisionon kaj praktikas bazdemokration,
  • ĝi estas organizita ne laŭ landoj aŭ naciecoj, sed individue kaj mondskale (do, kiel iuj dirus: sennaciece)
  • ĝi asertas esti komplete travidebla por ĉiuj siaj membroj,
  • ĝiaj membroj ne pagas kotizojn,
  • ĝi havas 3 kondiĉojn por membriĝi: 1. paroli Esperanton, 2. disponi pri funkcianta retpoŝt-adreso kaj 3. subskribi la statuton,
  • ĉiuj membroj de MAS rajtas publikigi siajn artikolojn (aŭ de ili tradukitajn artikolojn) en la retpaĝo de MAS aŭ libroforme, ekz-e en la eldonejo de MAS.

Celoj [redakti]

La celoj estas, interalie - laŭ la statuto -:

  • agi por la monda paco,
  • defendi la interesojn de la tuta homaro ,
  • klopodi por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran,
  • kontribui «al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksemo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.»

Ĝis nun, la agado de la MAS-anoj konsistas ĉefe en verkado, tradukado kaj eldonado, pri kio atestas i.a. la suba listo de libroj eldonitaj de MAS.

Eldonoj [redakti]

Apud laŭokazaj paperaj eldonoj de Le Monde diplomatique en Esperanto, MAS eldonas librojn verkitajn aŭ tradukitajn de MAS-anoj, ekde 2007, (foje kune kun Le Monde diplomatique en Esperanto, foje kune kun la Sennacieca Asocio Tutmonda S.A.T.).

Ĝis nun (junio 2011) aperis:

MAS, 2010, 27 p., ISBN 978-2-918300-42-7

Eksteraj ligiloj [redakti]