Élisée Byelongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Élisée Byelongo
Persona informo
vdr

Élisée BYELONGO Isheloke estas afrika esperantisto. Li estis la unua afrika esperantisto, kies doktoriga disertacio havas sekcion pri Esperanto; li estis kreinto de Eo-kluboj en Nairobo, Zimbabvo kaj Tanzanio, inter ili la Klubo de Paco kaj Frateco, kadre de kiu li instruis la lingvon al centoj da rifuĝintoj en la Tendaro Nyarugu-su, inter 1996 kaj 1998. Pro tio ĉio li ricevis Diplomon pri Elstara Agado dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA en 2021.[1]

Lia teksto "Kondolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz" aperis en la kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[2]

Ekde la 1-a de aprilo 2021 Élisée Byelongo estas la rektoro de la Universitato Espero de Kongo.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Kolombo de Paco Alirita la 27an de Julio 2021.
  2. Kien Afriko en la 21-a jarcento? Bruno Jaffré: Ĉu viva heredaĵo de la murdita burkina prezidanto Tomaso Sankara aŭ la digneco de Afriko; Tsenay Serequeerhan: Afriko en ŝanĝiĝanta mondo - Ĉu bilando? "Transiro estas la infero" - interparolado kun Denis Goldberg; Augusta Conchiglia: Afriko trans la kliŝoj; Jean Ping: La Afrika Unio marŝas -- Ambicio por la kontinento; André-Michel Essoungou: Afriko moviĝas - Rajtoj de la homo kaj … de la popoloj; Ignacio Ramonet: Afriko diras NE; Anne-Cécile Robert: Kritika parolado - Afriko laŭ la prezidanto Sarkozy; Thomas Deltombe: Negoco, amaskomunikiloj kaj homhelpo - La afrikaj militoj de Vincent Bolloré; Christian Jacquiau: Kiel la Sudo ribelas - Max Havelaar aŭ la ambigueco de la justa komerco; Thomas Deltombe: "Direct 8", tv-kanalo de la industria afrik-optimismo; Jean-Christophe Servant: Investo de Barato en Suda Afriko - Ĉu ĉesigi la suferojn de zambiaj ministoj?; Anne-Cécile Robert: "Malmultaj estas la agrokulturistoj, kiuj kultivas tritikon"; Jörg Goldberg: La ŝtato en Afriko - la fremda monstro; Jeremy Cronin: La nuna ekonomia krizo kaj la perspektivoj de la sudafrika maldekstro; Élisée Byelongo: Kondolenco pro la forpaso de Axel von Blottnitz. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).
  3. (eo) Adonis Saliba, La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Brazila Esperantisto, la 12-an de februaro 2021
  4. (eo) Listo de universitataj instruistoj kaj esploristoj, kiuj konas Esperanton