Fédération Espérantiste Ouvrière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fédération Espérantiste Ouvrière (Laborista Esperantista Federacio) estas asocio, kiu propagandis Esperanton en la francaj progresemaj medioj inter la du mondmilitoj. Ĝi kunlaboris kun SAT kadre de la gotenburga konvencio, kaj estas la antaŭulo de SAT-Amikaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua postmilita kongreso de SFPE (Orléans, 1921) kelkaj proletaj Esperantistoj kunvenis aparte kaj fondis la Federacion de Revoluciemaj Esperantistoj franclingvaj (Fédération des Espérantistes Révolutionnaires), kiu unuigis la laboristan E-movadon en la franclingvaj teritorioj. Ĝi celis propagandi E-n en la revoluciaj medioj. La sidejo, unue en Orleans (sekr.: L' Héritier), translokiĝis post kelkaj monatoj en Parizon, 23, rue Morere. La ĉefaj tiamaj pioniroj estis Adam, Banmer, Boubou, Coldefy, Glodeau, Habert, Migny, Raulin, Marcel Roux, kaj aliaj.

Ekkresko[redakti | redakti fonton]

En 1922 la sidejo translokiĝis al Troyes[1]; R. Cap fariĝis sekr. La Federacio aperigis grandformatan gazeton, L'E-iste Revolutionnaire; ĝi havis 4 numerojn, kaj ĝia redaktisto estis Hugot-Raison. En 1923 la asocio ŝanĝis sian titolon je "Fédération E-iste Ouvriere" (FEO, Lab. E-ista Fed.). La sidejo revenis en Parizon (177, rue Bagnolet). Raguier iĝis sekr.; li aperigis 7 n-rojn de nova organo: L' Antinationaliste. Ambaŭ gazetoj ĉefe utilis por kontraŭbatali la agadon de kelkaj Idistoj, kiuj dum la periodo 1919-1924 tre malhelpis la varbadon. Dum tiu periodo la Federacio atingis nur ĉ. 300 anojn.

Ĉe la kvara Kongreso Hector Cachon estis elektita sekretario; li konservis tiun postenon ĝis 1933. Iom post iom, danke al disciplina agado de ĉiuj Federacianoj, FEO koniĝas en la plej diverstendencaj laboristaj rondoj; la laboristaj gvidantoj pli atentas nian movadon; la varbado al la kursoj plifaciliĝas. De 1924 ĝis 1930, funkciis "informservo" por la lab. gazetoj; la sekr. estis Chamarre; kaj dum la lasta jaro, L. Kaiser. En 1927 estis decidite presigi bultenon: Bulletin de la FEO, aperonta ĉiutrimonate, anstataŭ la maŝinskribita bulteno aperinta neregule de 1924; ĝi estas sendata senpage al la membroj kaj lernantoj. Ĝin redaktis la sekretario. Eldonkvanto: 2000 e-roj. En 1929 la bulteno reprenis la titolon Le Travailleur E-iste, kaj almenaŭ ĝis 1933 ĝi aperis ĉiudumonate; ĝia eldonkvanto en tiu periodo estis 3500-4000 ekzempleroj. Ĝin redaktis A. Paris, delegito por la propagando.

Skismoj[redakti | redakti fonton]

La konstanta kreskado de FEO estis haltigata de skismoj rezultantaj de neunueca kompreno pri la rolo de la lab. E-movado, de partia fanatikeco, aŭ de persona ambicio. En 1930-31, du agemaj FEO-anoj komunistaj, Boubou kaj Salan, gvidantoj de la grupoj de Orleano kaj Nimeso, starigis opozicion, kiu celis fari de FEO sekcion de la IPE, komunisttendenca organizo. Venkita de la 11-a Kongreso (1931), la opozicio fondis en 1932 alian Federacion, kies sidejo estas en Nimeso (Gard), kaj la organon Proleta E-isto. Tiu skismo perdigis ĉ. 200 membrojn al FEO, kiu en 1931 havis 910 anojn en 40 grupoj.

En 1932 malnova socialista membro, Chamarre (La Rochelle) entreprenis imiti la komunistojn por krei socialistan organizon. Liaj sampartianoj preskaŭ unuanime kontraŭstaris vigle lian agadon kaj nur kelkaj sekvis lin, kiam li eksiĝis de FEO. Lia propagando varbis novajn E-istojn kaj li restarigis ESFIO-n, kiu aperigas bultenon: L' E-iste Socialiste. Chamarre estis helpita de prof. Despeyroux, kiu starigis E-Grupon de la Unuagrada Instruistaro.

La disigaj asocioj malamike rilatas al FEO.

Sekcioj: Ekde ĝia starigo FEO havas sekcion en Belgujo, kiun prizorgas Van Aelst. La sidejo estas: 24, rue de Sevigne, Bruxelles-Anderlecht. La sekcio estis prospera kaj ne suferis pro la komunista skismo, sed en 1932 kelkaj membroj el la regiono de Liege fondis regionan federacion sendependan. La sekcio havas nun 130 membrojn en 7 grupoj.

La svisa sekcio havis nur kelkajn membrojn, ĝis kiam fondiĝis grupo en Ĝenevo, kiu estis dividata de la skismo.

Komence de 1933 FEO kalkulis 760 membrojn en 26 grupoj - entenataj la belga kaj svisa sekcioj. - FEO estas ligita kun SAT per la Gotenburga Konvencio; ĝi kunlaboras amike kun tiu asocio, por kiu ĝi varbas. - Perletera kurso, starigita en 1921, konstante funkcias sub gvidado de E. Robert, (por Francio) kiun helpas bonvolaj instruantoj. Meznombre la kurso ricevas ĉiutare 200 lernantojn el 300 informpetoj. La belga kaj svisa sekcioj ankaŭ funkciigas perkorespondan kurson.

Fino[redakti | redakti fonton]

En 1936 FEO kaj FEP reunuiĝis en la kadro de FET (Fédération Espérantiste du Travail). Sed post unu jaro la ideaj malkonsentoj inter la komunistoj kaj la aliaj provokis plian skismon, kiu kondukis al la fondo de SAT-Amikaro en 1937.

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

La federaciaj kongresoj okazis en Orleans (1921), Troyes (1922), Saint-Denis (1923), Rueno (1924), Liono (1925), Parizo (1926), Ivry (1927), Bourges (1928), Saint-Etienne (1929), Saint-Denis (1930), Nancio (1931), Bruselo (1932), Liono (1933).

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

En 1921, danke al monoferoj kaj pruntoj FEO eldonis 208-paĝan lernolibron (Cours Rationnel) de J. Habert, ĉarpentisto, kaj M. Boubou, instruisto, kiuj rezignis siajn aŭtorrajtojn profite al FEO; ĝi estis reeldonata en pluaj 20.000 e-roj. Prop. broŝuro (36 p.) estis eldonata en 50.000 ekzempleroj (1921, 26, 32). En 1925 aperis 76-paĝa broŝuro de Eŭgeno Lanti en 2000 ekzempleroj, kiu estis reeldonata en 1930 je 2000 pliaj ekzempleroj. Plie FEO presigis grandan kvanton da diversaj flugfolioj, afiŝoj, kaj aliaj propagandiloj.

Aktivuloj[redakti | redakti fonton]

Krom la jam cititaj, oni notu la nomojn de Simone Tinland, Paquier (nuna sekr.), A. Ozérée kaj Suzano Gallo (ambaŭ dronis antaŭnelonge akcidente), Devarennes, M. Roux, C. Roux, Capoulade, R. Launay, Rival, Valiere, k. a.

Noto: tiu artikolo grandparte uzas informojn donitajn de Hector Cachon en EdE'

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. france http://esperanto10.free.fr/fichiers/fr/histor/espaub.htm