Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj

El Vikipedio
(Alidirektita el Aŭtorrajto)
Saltu al: navigado, serĉo

Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera el-Angligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» — «kopirajta monopolo».[1]

Al la aŭtororajto kaj parencaj rajtoj apartenas ekzemple la rajtoj kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajtoj komerci kun ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj. La aŭtororajtoj ne aplikeblas por faktoj aŭ ideoj, sed por iliaj originalaj esprimoj.

La simbolo de aŭtororajtoj

La juro pri aŭtororajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ili surbaze de la Konvencio de Berno, kiu interalie difinas, ke normale la aŭtororajto finiĝas 50 ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patentomarko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla.

La Monda Organizaĵo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri aŭtororajtaj temoj.

Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la aŭtororajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

• Roland Rotsaert: KOPIRAJTO: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure el MONATO (2005/07-08, p.21)
• Roland Rotsaert: KOMUNAĴOJ: Evitenda evoluo el MONATO (2005/11, p.13) ankaŭ rilate Krean komunaĵon.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj