Espéranto-France

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SFPE)
Saltu al: navigado, serĉo

Espéranto-France (ĝis 2000 nomita Unuiĝo Franca por Esperanto) estas esperanto-asocio fondita en 1898 celanta esti tegmenta organizaĵo de francaj esperantistoj. Ĝi estas Landa Asocio de UEA ekde 1934.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio fondiĝis en Francio en 1898 sub la nomo Société pour la propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Propagando de Esperanto) kaj uzis ĉefe la francan lingvon, kvankam agis internacie. En 1903 oni ŝanĝis la nomon al Societo Franca por la Propagando de Esperanto, tiel konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj. Poste, ekde 1945, ĝi nomiĝis Union Française d'Espéranto (esperante Unuiĝo Franca por Esperanto), ĉar ĝi transformiĝis al federacio. La nunan nomon, Espéranto-France, ĝi havas ekde 2005.

Individuaj membroj, federacioj kaj fakaj asocioj[redakti | redakti fonton]

En ĝi membras krom individuaj membroj:

Membronombroj[redakti | redakti fonton]

La sekva tabelo montras la membronombrojn de kelkaj jaroj por doni proksimuman ideon pri la evoluo.

El la 1800 homoj por 1902 enestas "380 fremduloj kaj 1.420 francoj". La indikoj por 1923, 28 kaj 33 enhavas ankaŭ la Federaciojn de Nordafriko kaj Indoĉinujo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝis 1933: Enciklopedio de Esperanto. Budapest. 1933
  • Ĝis 1997: Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 1898-1998. Hervé Gonin (helpe de J. Amouroux). UFE. Paris. 1998

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bretonia Esperanto-Federacio
  2. Francilia Esperanto-Federacio
  3. Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio
  4. Orientfrancia Esperanto-Federacio
  5. Espéranto-Provence
  6. Sudopirinea Esperanto-Federacio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]