Louis de Beaufront
El Vikipedio
Louis DE BEAUFRONT [lui de bofron], (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX), Markizo de Beaufront, franca instruisto esperantista, naskiĝis 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis en Thezy-Glimont (sude de Amiens) 8-an de januaro 1935.
La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn antaŭnomojn) antaŭ lia esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en Parizo; lia patrino estis Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata, laŭ onidiro (eble komencita de li mem), lia patro eble estis Leopoldo la 1-a reĝo de Belgio. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj. Zamenhof dubis la pretendon, ke li estis markizo.
Pri liaj studentaj jaroj malmulte fidinda estas konate. La rakonto pri lia juneco en la Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la idolingva revuo Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.[1] Ankaŭ onidiro pri reĝo de Belgio, kiel aliaj, tre eble estis kreita de Beaufront mem. Tamen estas klare, ke lia scio de lingvoj estis ampleksa. Post gravega tifo, li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies gefiloj li instruis. Li pli poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).
Iam antaŭ sia esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.
Beaufront estis la unua franca Esperantisto. Li aliĝis al Esperanto jam en printempo de 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. Li eldonis sian unuan esperantlingvan libron en januaro 1892, Langue Universelle Esperanto. Manuel complet, la unuan lernolibron por francoj. En 1893 li eldonis Preĝareto por Katolikoj sub la imprimatur de la ĉefepiskopo de Reims.
Li fondis en januaro 1898 la revuon L' Esperantiste kaj SPPE, kiu elvokis en Francio la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon; li eksiĝis de ĝi en 1908.
Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan gramatikon de Esperanto, klarigante la manieron por esprimi en bonstila Esperanto la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj, i. a. la faman Commentaire sur la grammaire Esperanto, 1900. Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. Pro sia aktiveco, li estis nomita "La dua patro de Esperanto".
En 1894 Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, tial oni ne komprenis, kial en 1908 li konsentis pri la grandskala reformado de la lingvo publikigita sub la nomo Ido. Louis Couturat, kiel juĝisto de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial ĝi estis anonime prezentita sub pseŭdonimo "Ido". Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». La vero pri tiu afero estis malkovrita post la unua mondmilito, kiam la vidvino de Couturat petis Ric Berger, ke li zorgu pri la paperoj lasitaj de ŝia edzo.
[redaktu] Adepto de Ido
Pro la tuja konvertiĝo de de Beaufront al Ido, eĉ plie pro lia konfeso de autoreco, la esperantistoj ekinteresiĝis pri la negativaj aspektoj de lia aktiveco. Plejparte, do, la esperantistoj emfazis la rolon de de Beaufront; sed akcesoraj psikologiaj eksplikloj atribuas la skismon al persona orgojlo flanke de la ĉefoj de ambaŭ tendaroj, precipe Wilhelm Ostwald, Louis Couturat, Émile Boirac kaj Zamenhof.
Beaufront fariĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado, sed en januaro 1917 la sekretario kaj kasisto de la "Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona", redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante sendi la kotizojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo dil Uniono e di lua komitato« (malapero de la Uniono kaj de ĝia komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem neposibla« (ĉiu revivigo ... kiel neoportuna, danĝera kaj eĉ neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. La kontraŭopiniono eksprimata de Svisoj kaj Aŭstroj balde aperis, sed Beaufront mantenis sian vidpunkton kaj previdis nur la renasko de la Ido-akademio.
La Ido-movado reviviĝis militofine malgraŭ en aprilo 1919 Beaufront ripetis en Mondo sian vidpunton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed ne de la akademio, kaj konsideris kiel vana la pruvo revivigi ĝin. Dum pluraj semajnoj neniu eventis internacie, sed la naciaj societoj rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario de la Uniono, notante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj pri lingvo internacia, rekomendis al komitatanoj kaj akademianoj repreni siajn postenojn kaj proponis konsideri kaj rigardi la opinion de Beaufront kiel eksiĝo. Sekve, li disigis de la Ido-movado.
Beaufront mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de Kosmoglott kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la sendaĵon. Vere, oni ne certas eĉ pro lia morto. Lia tombo, sennome, estas en la vilaĝo Marestmontiers, sude de Amiens.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.aleph.com.br/kce/historio-12-beaufront.htm
http://es.geocities.com/krayono/kgd.pdf
http://ido.narod.ru/linguo/kgd/tabelo-di-kontenajo.htm
http://ido.view.net.au/kgd
Libroj de kaj pri Louis de Beaufront en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Artikoloj de kaj pri Louis de Beaufront en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)


