Delegacio por alpreno de la lingvo internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Delegacio. En 1900 francoj Louis Couturat kaj Leopold Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en internaciaj kongresoj, dum tutmonda ekspozicio en Parizo iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo internacia. La delegitoj je la 17-a de januaro 1907 fondis ĝin kaj ellaboris programon kun la celo - peti al Internacia Ligo de Akademioj (fondita en 1900) elekti Lingvon Internacian, aŭ, se tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto.

Ĝis oktobro 1907 Couturat kolektis sub la deklaracio pri dezirindeco de lingvo internacia subskribojn de 307 societoj kaj 1251 scienculoj. Multajn subskribojn havigis esperantistoj Nikolai Evstifejev, rusa esperantisto, monsubtenis Couturat per pluraj milfrankoj. Per tiu mono estis eĉ dungita sekretario, angla esperantisto. Couturat diplomate asertis, ke Esperanto havas ĉiujn ŝancojn triumfi, kaj nur pro taktiko li ne malkovras sian laboron por Esperanto.

En 1906 la Delegacio petis Internacian Ligon de la Akademioj fari la elekton. Je la 29-a de majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte (12 kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo internacia. Je la 25-a de junio 1907, Couturat aranĝis elekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio (la kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj). La esperantistoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun la Delegacio.

La Delegacia Komisiono kunvenis 18 foje en Parizo inter la 15-a kaj 24-a de oktobro 1907 por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo internacia. Laŭ peto de L. L. Zamenhof mem, Esperanto estis defendata de Louis de Beaufront, la 2-a patro de Esperanto. Ne povantaj veni Parizon kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. Je la 29-a de oktobro 1907 dum la lasta kunsido la ĉeestantaj 9 anoj Wilhelm Ostwald, Louis Couturat, Leopold Leau, Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen, Dimnet, P. Hugon, G. MOCH, Rodet ĉiesvoĉe akceptis principe Esperanton, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la Esperantista Lingva Komitato. Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: Wilhelm Ostwald, prezidanto, Baudouin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau, sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront "pro lia speciala kompetenteco".

Je la 2-a de novembro 1907 la Konstanta Komitato informis oficiale pri ĉio Zamenhof kaj Esperantistan Lingvan Komitaton. kaj petis respondi antaŭ la 6-a de decembro. La decido prokrastiĝis, ĉar Lingva-Komitatanoj respondis malrapide. Je la 14-a de decembro, W. Ostwald deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. Je la 7-a de januaro 1908, prezidanto de Esperantista Lingva Komitato, E. Boirac publikigis la respondon: el 61 Lingva-Komitatanoj nur 8 plene aprobis la Delegaci-reformojn en Esperanto. Je la 18-a de januaro, li deklaris al la Konstanta Komitato, ke konsente kun Zamenhof kaj plimulto de la Lingva-Komitatanoj al Esperantistoj ne eblas fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Zamenhof alvokis per "Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj" resti fidelaj al Esperanto, ĉar nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de la Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi.

Je la 29-a de marto 1908 Zamenhof rifuzis la nomon Esperanto (reformita) por la nova lingvo. Oni ĝin poste nomis definitive "Ido". Ĝis majo 1908, Louis de Beaufront energie kontraŭbatalis reformojn en Esperanto. Nur tiam li demetis la maskon kaj deklaris, ke la aŭtoro de Ido estas li mem. Ĉirkaŭ 20% de gvidaj Esperantistoj komence transiris al Ido. Poste la % de idistoj-eks-Esperantistoj malkreskis ĝis 3-5%. El 307 societoj ĝis 1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj esperantistaro estas klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la alipartianoj.

La "Delegitaro" estis unu-homa afero, sen kunvenoj aŭ difinita regularo. La unusola klara regulo, ke aŭtoroj de lingvoprojekto ne rajtas partopreni, estis rompita. El la 12 membroj de la komitato nur du estis lingvistoj, kaj nur 4 partoprenis; oni aldonis nomojn de anstataŭantoj aŭ novaj membroj sen rajtigo. La fina rezolucio estis voĉdonita de nur tri el la 12 plus 4 anstataŭantaj kaj la sekretarioj. Oni sendis al la L. K. 25 kopiojn de la projekto, por disdoni ilin al 100 membroj de la L. K. (loĝantaj ankaŭ ekster Eŭropo) kaj postulis respondon post unu monato.

Kroma bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L. COUTURAT, L. LEAU
  • Délégation pour l'adoption d'une Langue auxiliaire internationale;
  • COMPTE RENDU des travaux du comité (15-24 Octobre 1907), Coulommiers: Imprimerie Paul Brodard, 1907