Diskuto:Delegacio por alpreno de la lingvo internacia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi movis tiun artikolon de DelegacioDelegacio por alpreno de la lingvo internacia ĉar tiel estas en la teksto, sed mi ĉiam konas tion per la nomo "Delegitaro por alpreno de Lingvo Internacia" aŭ simple "Delegitaro"...Roberto 01:22, 23. Apr 2005 (UTC)

iom pli da neŭraleco estus bonvena[redakti fonton]

La lasta paragrafo de tiu ĉi artikolo estas malvera. "La "Delegitaro" estis unu-homa afero, sen kunvenoj ..." => absurdaĵo! Kaj la aŭtoro tuj kontraŭ-diras ĉar li skribas pri "El la 12 membroj de la komitato" (ĝi do ne estas unu-homa!) kaj "nur 4 partoprenis" (okazis do kunvenoj!). Krome estis 4 lingvistoj en la Komitato: Otto Jespersen, Jan Baudouin de Courtenay, S. Lambros kaj Hugo Schuchardt. (En la Permananta Komitato -kiu estis formita post la decido, kaj kiu poste laboris por fini la projekton Ido- estis du lingvistoj: Jesperson kaj Baudouin de Courtenay.) Plue la tono de la tuta paragrafo estas ne-neŭtrala. Mi pensas ke estus plej oportuna forigi la lastan paragrafon de la artikolo. Vikipedio ne estas propagandejo por Esperanto.


Mi bedaŭaras, "kuraĝa" anonimulo, sed Vikipedio ne estas propagandejo por fiaskitaj projektoj, sed ankaŭ estis paĝoj pri Ido... Roberto 16:21, 14. Nov 2005 (UTC)