Rodanalpa Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rodanalpa Esperanto-Federaciofrance Fédération Espéranto-Rhône-Alpes estas ligo de unuopaj asocioj en la administra regiono Rodano-Alpoj (Rhône-Alpes) de Francio. Ĝi laŭ la stato de 2015 havas 17 asociojn: 16 membraj asocioj kaj kiel partnera asocio la interkulturan kafejon KoToPo en Liono, kiu ankaŭ estas la sidejo de la federacio.

Ekzistas kluboj kun siaj kursoj en Saint-Étienne, Valence, Romans-sur-Isère, Chambéry, Châtillon-sur-Chalaronne, Bourg-en-Bresse, Moûtiers, Liono (klubo CERL, Centro Esperantista de la Regiono Liona), Liono (KoToPo), Albertville, Grenoble kaj Fontaine (Esperanto 38) kun laŭ la stato de 2015 entute proksimume 230 membroj kaj 35 kursoj, aldone al regulaj aŭ okazaj kunvenoj.[1]

La federacio estas regiona federacio de la nacia Esperanto-asocio Espéranto-France, la landa asocio de UEA en Francio. Ĝi daŭrigas la laboron de la historia Federacio Esperantista Rodana, fondita jam en 1908.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]