Noam Chomsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Noam Chomsky
Okcidenta filozofio
Filozofio de la 20-a kaj 21-a jarcentoj
Chomsky.jpg
Plena nomo Noam Chomsky
Naskiĝo 7-a de decembro, 1928
Skolo/tradicio Lingvoscienco, Analiza Filozofio
Ĉefaj interesoj Lingvoscienco Psikologio
Filozofio de lingvo
Filozofio de menso
Politiko Etiko
Noteblaj ideoj Generativa gramatiko, universala gramatiko, transforma gramatiko, regado kaj ligado, teorio X-streko, Hierarĥio Chomsky, senkunteksta gramatiko, principoj kaj parametroj, la minimumisma programo, meĥanismo de lingvoakirado, malriĉeco de la stimulo, Normala Formo Chomsky, propaganda modelo[1]
v  d  r
Information icon.svg

Avram Noam CHOMSKY ([ˈævɹəm noʊ̯m ˈtʃɑmski]; Esperantigite Avramo Noamo Ĉomski), (naskiĝinta la 7-an de decembro, 1928) estas usona lingvisto, filozofo, politika aktivulo, aŭtoro, kaj prelegisto. Li estas Institucia Profesoro emerita kaj profesoro emerita pri lingvoscienco ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Chomsky estas bone konata en la akademia kaj scienca komunumo kiel la patro de la moderna lingvoscienco.[2][3] Ekde la 1960-aj jaroj, li konatiĝas pli vaste kiel politika malsamkredanto, anarĥiisto[4], kaj liberecana socialista intelektulo.

Dum la 1950-aj jaroj, Chomsky ekevoluigis sian teorion pri generativa gramatiko, kiu profunde influis la lingvosciencon. Li establis la Hierarĥion Chomsky, enklasigsistemon de formalaj lingvoj laŭ ilia generativa potenco. Lia recenzo en 1959 de Verbal Behavior (Parola Konduto) de B. F. Skinner defiis la kondutismajn metodojn al studoj de konduto en lingvo dominaj tiuepoke, kaj kontribuis al la kognitiva revolucio en psikologio. Lia natureca[5] metodo en la lingvostudado influis la filozofiojn de lingvo kaj menso.[6]

Ekde sia kontraŭo al la Vjetnama Milito, Chomsky establis sin kiel elstaran kritikanton de usona politiko, kaj internacia kaj enlanda. Li estas mempriskribita adepto de liberecisma socialismo, kiun li konsideras, “la ĝusta kaj natura plivastigo de klasika liberalismo en la epoko de progresinta industria socio.”[7]

Laŭ la Arta kaj Hom-Scienca Indekso de Citaĵoj, en 1992, Chomsky estis pli citita ol iu ajn alia vivanta klerulo inter 1980 kaj 1992, kaj estis la oka plej citita klerulo el ĉiuj.[8][9][10]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Chomsky naskiĝis al judaj gepatroj en la kartvalo East Oak Lane en Filadelfio (Pensilvanio). Lia patro, William Chomsky (1896-1977), venis de urbeto en Ukrainio. Li estis klerulo pri la hebrea kaj ano de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (IWW). La patrino, Elsie Chomsky (naskiĝinta Simonofsky), venis de kio nun estas Belorusujo, sed malkiel sia edzo, ŝi plenkreskis en Usono kaj parolis la “kutiman novjorkan anglan.” Ilia unua lingvo estis la jida, sed laŭ Chomsky, estis tabuo paroli ĝin. Li priskribas sian familion, kiel vivantan en ia “juda geto,” disiĝinta en “jida flanko” kaj “hebrea flanko,” kun sia familio aliĝinta al la hebrea kaj vartanta lin “ĉirkaŭate de hebrea kulturo kaj literaturo.” Chomsky ankaŭ priskribas la akron, kiun li persone spertis kun irlandaj katolikoj kaj kontraŭjudismo dum la mezaj 1930-aj jaroj. En diskuto pri la ironio de lia loĝo dum la 1980-aj jaroj en jezuita domo en Centr-Ameriko, Chomsky klarigis, ke dum sia infaneco “Ni estis la nura juda familio tiuregiona. Mi plenkreskis kun ekstrema timo de katolikoj. Ili estas la homoj, kiuj batas vin irantan al la lernejo. Do mi sciis, ke kiam ili elvenis tiun konstruaĵon sur tiu strato, kiu estis jezuita lernejo, ili estis frenezaj kontraŭjudanoj. Do mi bezonis longan tempon por venki la infanajn memorojn.”[11]

Chomsky memoras la unuan artikolon, kiun li skribis dek-jaraĝe dum li estis studanto ĉe la Lernejo Oak Lane Country Day, pri la disvastiĝo de faŝismo sekvanta la disfalo de Barcelono en la Hispana Enlanda Milito. Ekde la aĝo 12 aŭ 13, li sin identigis pli plene kun anarĥiismo.[12]

Diplomiĝinto de la Centra Gimnazio de Filadelfio en 1945, Chomsky ekstudis filozofion kaj lingvosciencon ĉe la Universitato de Pensilvanio, lernante de filozofoj C. West Churchman kaj Nelson Goodman, kaj de la lingvisto Zellig Harris. La instruoj de Harris inkluzivis lian malkovron de transformoj kiel matematika analizo de lingvostrukturo (mapado de unu subaro al alia en frazaro). Chomsky poste reinterpretis tiujn kiel operaciojn de la produktado de senkunteksta gramatiko (deveninta de post-produktaj sistemoj). Ankaŭ la politikaj opinioj de Harris grandparte influis tiujn de Chomsky. Chomsky ricevis sian artobakalaŭrecon en 1949 kaj artomagistrecon en 1951 de la Universitato de Pensilvanio.

En 1949, li edziĝis kun la lingvistino Carol Schatz. Ili havas du filinojn, Aviva (n. 1957) kaj Diane (n. 1960), kaj unu filon, Harry (n. 1967).

Chomsky doktoriĝis pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Pensilvanio en 1955. Li faris parton de sia doktoriĝa esplorado dum kvar jaroj ĉe la Universitato Harvard kiel Juna Esploranto Harvard. En sia doktoriĝa tezo, li ekevoluigis iujn el siaj lingvosciencaj ideoj, ellaborante ilin en sia libro de 1957, Syntactic Structures (Sintaksaj Strukturoj), lia plej bone konata verko pri lingvoscienco.

Chomsky ekdeĵoris ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) en 1955, kaj en 1961 fariĝis profesoro en la Departemento de Modernaj Lingvoj kaj Lingvoscienco (nun la Departemento de Lingvoscienco kaj Filozofio). De 1966 ĝis 1976 li postenis en la Profesoreco Ferrai P. Ward pri Modernaj Lingvoj kaj Lingvoscienco, kaj en 1976 li estis nomita Instituta Profesoro. Nun en 2008, Chomsky instruadis senĉese ĉe MIT dum 53 jaroj.

En februaro 1967, Chomsky fariĝis unu el la ĉefaj kontraŭantoj de la Vjetnama Milito, je la publikigo de sia tezo, “The Responsibility of Intellectuals” (“La Respondeco de Intelektuloj”)[13], en la Novjorka Recenzejo de Libroj. Ĉi tiun sekvis lia libro de 1969, American Power and the New Mandarins (Usona Potenco kaj la Novaj Mandarinoj), kolekto de tezoj kiu establis lin ĉe la antaŭo de usonaj malsamkredantoj. Liaj vastatingaj kritikoj de usona fremda politiko kaj la legitimeco de usona potenco faris lin polemika persono: vaste malagnoskata de la grandaj amaskomunikil-kompanioj en Usono[14][15][16][17], oni ofte enketas al li pri liaj opinioj en amaskomunikiloj tutmondaj.

Chomsky ricevis mortigminacojn pro siaj kritikoj de usona fremda politiko.[18] Li estis ankaŭ en listo de mortigotoj kreita de Theodore Kaczynski, pli bone konata kiel la Unabomber; dum Kaczynski ankoraŭ ne estis kaptita, Chomsky kontroligis ĉiom da siaj poŝtaĵoj por eksplodaĵoj[18]. Li diras, ke li ofte ricevis kaŝitan polico-protektadon, ĉefe sur la tereno de MIT, kvankam li malkonsentas kun la protektado.[18]

Chomsky loĝas en Lexington (Masaĉuseco), kaj ofte vojaĝas por prelegi pri politiko.

Kontribuoj al lingvoscienco[redakti | redakti fonton]

Ĉomskija lingvoscienco, komencinte kun Sintaksaj Strukturoj, distilaĵo de lia Logical Structure of Linguistic Theory (Logika Strukturo de Lingvoscienca Teorio; 1955, 1975), defias strukturisman lingvosciencon kaj prezentas transforman gramatikon. Tiu ĉi teorio konsideras eldiraĵojn havantaj sintakson karakterizitan de formala gramatiko, precipe, senkunteksta gramatiko pliampleksigita de transformaj reguloj.

La ĉomskija lingvoscienco hipotezas, ke infanoj havas denaskan scion pri la baza gramatika strukturo komuna en ĉiuj homaj lingvoj (t.e., ili supozas, ke iu ajn lingvo kiun ili trovas estas de certa, limigita speco). Ĉi tiu denaskan scion oni nomas universala gramatiko. Oni pretendas, ke modeli scion pri lingvo uzante formalan gramatikon eksplikas la “produktipovon” de lingvo: kun limigita aro de gramatikaj reguloj kaj finia aro de terminoj, homoj kapablas produkti nefinian nombron da frazoj, inkluzive de frazoj neniam antaŭe diritaj. Chomsky ankaŭ agnoskis sian ŝuldon al Pāṇini pro sia moderna nocio de eksplicita generativa gramatiko. Ĉi tio rilatas al raciismajn ideojn de apriora scio, ĉar ĝi ne rilatas al vivospertoj.

La Metodo de Principoj kaj Parametroj (P&P)—evoluigita en liaj Pizaj Prelegoj de 1979, poste publikigita kiel Prelegoj pri Regado kaj Ligado—faras fortajn pretendojn pri universala gramatiko: ke la gramatikaj principoj sur kiuj lingvoj baziĝas estas denaskaj kaj senŝanĝaj, kaj ke la malsamoj inter la lingvoj de la mondo povas karakteriziĝi laŭ terminoj de parametraj agordoj en la cerbo (kiel la subjekto-inkluziva parametro, kiu indikas ĉu ĉiam necesas eksplicita subjekto, kiel en la angla, aŭ ĉu oni povas laŭplaĉe neinkluzivi subjekton, kiel en la hispana). Oni ofte komparas tiujn agordojn al komutiloj. Pro tio la ideo nomiĝas “principoj kaj parametroj.” Laŭ ĉi tiu vidpunkto, infano lernanta lingvon nur bezonas akiri la necesajn leksikemojn (vortojn, gramatikajn morfemojn, kaj idiotismojn), kaj konstati la decajn parametrajn agordojn—tasko farigebla per nur kelkaj ekzemploj.

Subtenantoj de ĉi tiu vidpunkto diras, ke la rapido po kiu infanoj lernas lingvojn estas neeksplikeble rapida, krom se infanoj havas la denaskan kapablon lerni lingvojn. La similaj paŝoj de infanoj tutmondaj lernantaj lingvojn, kaj la fakto ke infanoj faras specifajn erarojn kutimajn lernante sian unuan lingvon, dum aliaj ŝajne logikajn erarojn neniam okazas (kaj, laŭ Chomsky, okazu se pure ĝenerala kaj ne lingvo-specifa lernomeĥanismo uziĝus), ankaŭ sugestas denaskecon.

Pli freŝdate, en lia Minimumisma Programo (1995), dum li gardas la centran koncepton de “principoj kaj parametroj,” Chomsky klopodas grandparte refari la lingvosciencan maŝinaron de tiu modelo, forigante el ĝi ĉion krom la plej necesaj elementoj, kaj porpledante ĝeneralan studmetodon de la arĥitekturo de la homa lingvokapablo kiu emfazus principojn de ekonomio kaj optima desegno, reirante al devenaĵa metodo por generado, kontraste al la grandparte reprezenta metodo de klasikaj “principoj kaj parametroj.”

La ideoj de Chomsky forte influis esploristojn pri la lingvoakirado de infanoj, kvankam iuj [citaĵo bezonata] esploristoj kiuj laboras en ĉi tiu kampo ne subtenas la teoriojn de Chomsky, anstataŭe porpledante aperismajn aŭ konektismajn teoriojn reduktantajn lingvon al instanco de ĝeneralaj procedomeĥanismoj en la cerbo.

Li ankaŭ teoriumas, ke senlima pliampleksigo de lingvo kiel la angla nur eblas per la rikura meĥanismo de meti frazojn en frazojn.[citaĵo bezonata]

Lia plej bone konata verko pri fonologio estas The Sound Pattern of English (La Sonreguloj de la Angla; 1968), verkita kun Morris Halle. Ĉi tiu verko tre gravis por la evoluigado de tiu kampo. Dum fonologia teorio poste moviĝis preter la “sonregula fonologio” laŭ pluraj gravaj manieroj, la sonregula sistemo estas konsiderata antaŭveninto de iuj el la plej influplenaj fonologiaj teorioj hodiaŭaj, inkluzive de aŭtosegmenta fonologio, leksika fonologio, kaj optimeca teorio. Chomsky ne plu eldonas verkojn pri fonologio.

Generativa gramatiko[redakti | redakti fonton]

La ĉomskija metodo pri sintakso, ofte nomita “generativa gramatiko,” studas gramatikon kiel korpon de sciaĵoj posedatan de lingvouzantoj. Ekde la 1960-aj jaroj, Chomsky pretendadas, ke multe da ĉi tiu sciaĵaro estas denaska, sugestante ke infanoj bezonas nur lerni iujn paroĥaĵojn de sia denaska lingvo.[19] La denaska korpo de lingvaj sciaĵoj ofte nomiĝas universala gramatiko. De la perspektivo de Chomsky, la plej forta ŝajnigo por la ekzisto de universala gramatiko simple estas la fakto, ke infanoj sukcese akiras sian denaskan lingvon dum tiom malmulte da tempo. Plie, li pretendas, ke estas grandega breĉo inter la lingvaj stimulaĵoj kiujn spertas infanoj, kaj la riĉa lingvoscio, kiun ili atingas. (Ĉi tiu nomiĝas la argumento de “malriĉeco de la stimulo.”) La scio de universala gramatiko, servus kiel ponto trans tia breĉo.

La teorioj de Chomsky estas popularaj, ĉefe en Usono, sed ili neniam estis senkritikaj. Kritiko venas de pluraj direktoj. Ĉomskijistaj lingvistoj multe fidas je la intuicioj de denaskaj parolantaj por scii kiuj frazoj de ligvo estas bone formitaj. Ĉi tiu praktiko estas kritikita kaj pro ĝeneralaj metodaj kialoj, kaj ĉar laŭ iuj ĝi kaŭzis troemfazon de la angla lingvo. Nun centoj da malsamaj lingvoj ricevis almenaŭ iom da pristudado en literaturo pri generativa gramatiko[20][21][22][23][24], sed iuj kritikantoj tamen vidas la troemfazon de la angla, kaj tendencon bazi pretendojn pri universala gramatiko sur tro malmulte da studitaj lingvoj. Iuj psikologoj kaj psikolingvistoj, kvankam konsentemaj pri la tuta programo de Chomsky, argumentis, ke la konsekvencoj de liaj teorioj ne estas psikologie kredeblaj. Pli radikalaj kritikantoj dubis, ĉu necesas sugesti universalan gramatikon por ekspliki la lingvoakiradon de infanoj, pretendante ke sufiĉas la ĝeneralaj lernomeĥanismoj.

Hodiaŭ ekzistas multaj malsamaj branĉoj de generativa gramatiko; ĝi dividiĝas kadre de “la gramatiko kape kondukita de frazstrukturo,” “gramatiko de leksika funkcio” kaj “gramatiko de kombinema kategorieco.” Tiuj ĉiuj estas ĝenerale ĉomskijecaj kaj generativaj, sed havas gravajn malsamojn de ekzekutado.

Kultura antropologo kaj lingvisto Daniel Everett de la Ŝtatuniversitato Ilinojo, proponis ke la lingvo de la pirahanoj en la nordokcidenta pluvarbaro de Brazilo rezistas la teoriojn de Chomsky pri generativa gramatiko. Everett asertas, ke la pirahana lingvo ne entenas pruvon de rikuro, unu el la esencaj partoj de la generativa gramatiko. Adicie, li pretendas, ke la pirahanoj posedas regulajn vortojn nek por koloroj nek por numeroj, parolas per unuopaj fonemoj, kaj ofte parolas per prosodio.[25] Tamen, aliuloj kritikas la pretendojn de Everett. David Pesetsky de MIT, Andrew Nevins de Harvardo, kaj Cilene Rodrigues de la Ŝtata Universitato de Campinas en Brazilo argumentas en kunverkita tezo, ke ĉiuj el la ĉefaj pretendoj de Everett enhavas gravajn mankojn.[26] La disputo daŭras, atendante pli da esplorado kaj analizado.[27]

Hierarĥio Chomsky[redakti | redakti fonton]

Atentu: Ĉi tiu sekcio ne citas siajn informfontojn.

Chomsky famas pro esplorado de pluraj specoj de formalaj lingvoj, kaj ĉu ili eble povus kapti esencajn partojn de homa lingvo. Lia “Hierarĥio Chomsky” dividas formajan gramatikojn en klasojn, aŭ grupojn, kun pligrandiĝanta esprimpovo, t.e., ke ĉiu sekva klaso povas generi pli vastan aron de formalaj lingvoj ol la antaŭa. Interese, Chomsky pretendas, ke modeli iujn partojn de homa lingvo postulas pli malsimplan formalan gramatikon (kiel mezurite de la Hierarĥio Chomsky) ol modeli aliajn. Ekzemple, dum regula lingvo estas sufiĉe potenca por modeli anglan morfologion, ĝi ne estas sufiĉe potenca por modeli anglan sintakson. Adicie al havi rolon en lingvoscienco, la Hierkarĥio Chomsky graviĝis ankaŭ en komputscienco (precipe en konstruado de tradukiloj kaj aŭtomata teorio).

Kontribuoj al psikologio[redakti | redakti fonton]

La laboro de Chomsky en lingvoscienco havis grandajn efikojn sur la moderna psikologio[28]. Por Chomsky, lingvoscienco estas branĉo de kognitiva psikologio; aŭtentika kompreno pri lingvoscienco implicas akompanan komprenon pri partoj de mensa procedado kaj homa naturo. Multaj konsideris lian teorion de universala gramatiko rekta defio al la establitaj kondutismaj teorioj tiuepokaj, kaj havanta grandajn konsekvencojn por kompreni la lingvoakiradon de infanoj kaj tion kio ekzakte estas “lingvokapablo.” Multe da la pli bazaj principoj de ĉi tiu teorio (sed ne nepre la pli fortaj pretendoj faritaj de la metodo de principoj kaj parametroj priskribitaj ĉi-supre) nun ĝenerale akceptiĝas en iuj rondoj. [citaĵo bezonata]

En 1959, Chomsky eldonis influplenan kritikon de Verbal Behavior (Parola Konduto) de B. F. Skinner, libro en kiu Skinner donis spekulativan klarigon pri lingvo laŭ la kondutismo. Skinner difinis parolan konduton kiel lernitan konduton, kiu havas karakterizajn konsekvencojn liveritajn per la lernita konduto de aliuloj; ĉi tio estas takso de komunika konduto pli ampleksa ol tiu kutime prizorgata de lingvistoj. La metodo de Skinner fokusiĝas pri la cirkoncstancoj en kiuj uziĝis lingvo; ekzemple, peti akvon estis funkcie malsama respondo ol nomi ion “akvo,” respondi al iu petanta akvon, ktp. Ĉi tiuj funkcie malsamaj specoj de respondoj, kiuj postulis siavice apartajn klarigojn, akre kontrastiĝis kaj kun tradiciaj nocioj de lingvo kaj kun la ĉomskija psikolingvoscienca metodo. Chomsky pensis, ke funkciisma klarigo sinlimigis al demandoj pri komunika uzado, kaj pli gravajn demandojn ignoris. (Chomsky, Lingvo kaj Menso, 1968). Li fokusiĝis pri demandoj koncernantaj la operacion kaj evoluadon de denaskaj strukturoj por sintakso kapabla je kreipova organizado, koherigo, adaptado, kaj kombinado de vortoj kaj frazpartoj por krei kompreneblajn eldiraĵojn.

En la recenzo, Chomsky emfazis, ke al la scienca aplikado de kondutismaj principoj de esplorado je bestoj severe mankas klarigan adekvatecon kaj plie estas partikulare superflua kiel resumo de homa parola konduto, ĉar teorio kiu sin restriktas al eksteraj kondiĉoj (lernitaĵoj) ne povas adekvate ekspliki generativan gramatikon. Chomsky uzis la ekzemplojn de rapida lingvoakirado de infanoj, inkluzive de ilia rapide evoluanta kapablo formi gramatikajn frazojn, kaj de la kreipova lingvouzo de kompetentaj denaskaj parolantoj substreki la manierojn per kiuj la vidpunkto de Skinner ne estas sufiĉa pruvo por teorio. Li pretendis, ke por kompreni homan parolan konduton kiel la kreipovajn partojn de lingvouzo kaj lingvoevoluado, oni unue devas havi genetikan lingvopovon. La supozo, ke gravaj partoj de lingvo estas la produkto de denaska kapablo kontraŭas la radikalan kondutismon de Skinner.

La recenzo de Chomsky ricevis multajn kritikojn, el kiuj la plej fama estis tiu de Kenneth MacCorquodale en lia tezo de 1970 On Chomsky’s Review of Skinner’s Verbal Behavior (Pri la recenzo de Chomsky pri Parola Konduto de Skinner; Revuo de Eksperimenta Analizo de Konduto, 13-a volumo, paĝoj 83-99). Ĉi tiu kaj similaj kritikoj rimarkas aferojn ne ĝenerale agnosaktajn ekster konduta psikologio, kiel la pretendon, ke Chomsky adekvate komprenis nek kondutan psikologion ĝenerale, nek la malsamojn inter la kondutismo de Skinner kaj aliaj variaĵoj; konsekvence, oni pretendas ke li faris kelkajn gravajn erarojn. Pro tiuj perceptataj problemoj, la kritikantoj pretendadas ke la recenzo malsukcesis demonstri kion ĝi celis. Tiel ĝi asertis, ke tiuj plej influitaj de la recenzo verŝajne jam konsentis kun Chomsky, aŭ eĉ ne vere legis ĝin. Chomsky pretendadas, ke la recenzo defiis la manieron per kiu la konduta psikologio de Skinner “estis uzata en empiriismo de Quine kaj naturecigo de filozofio.”[29]

Oni pretendas, ke la ĉomskija kritiko de la metodoj de Skinner kaj de bazaj antaŭsupozoj komencis la “kognitivan revolucion,” la transformiĝon en usona psikologio inter la 1950-aj jaroj tra la 1970-aj de ĉefe kondutisma al ĉefe kognitiva. En lia verko de 1966 Cartesian Linguistics (Kartezia Lingvoscienco) kaj en postaj verkoj, Chomsky eksplikis la kapablon de homa lingvo, kiu fariĝis modelo por esplorado en iuj kampoj de psikologio. Multe da la nuna koncepto pri la funkciado de la menso elĉerpas rekte ideojn, kies unua persvadipova aŭtoro estis Chomsky.

Chomsky prezentis tri ĉefajn ideojn. La unua estas, ke la menso estas “kognitiva,” aŭ ke la menso vere enhavas statojn, kredojn, dubojn, ktp. Due, li arguemtnis, ke la plejparto el la gravaj trajtoj de lingvo kaj menso estas denaskaj. La akirado kaj evoluado de lingvo estas rezulto de apero de denaskaj tendencoj ŝaltitaj de la spertaj enmetaĵoj de la ekstera medio. La ligo inter heredo kaj la homa denaska kapablo je lingvo estis kerno de la debato inter Chomsky kaj Jean Piaget ĉe la Abatejo de Royaumont en 1975 (Lingvo kaj Lernado. La Debato inter Jean Piaget kaj Noam Chomsky, Universitata Presejo de Harvard, 1980). Kvankam ligoj inter la genetika plano de homoj kaj kapablo je lingvo estis tiam kaj poste sugestitaj, oni ankoraŭ estas longe for de kompreni la genetikajn bazojn de homa lingvo. Laboro deveninta de la modelo de elektema stabiliĝo de sinapsoj, farita de Jean-Pierre Changeux, Philippe Courrège, kaj Antoine Danchin,[30] kaj pli freŝdate evoluigita eksperimente kaj teorie de Jacques Mehler kaj Stanislas Dehaene, partikulare en la kampo de numera kognitivo, subtenas la ĉomskijan “denaskecon.” Tamen, ĝi ne aludas al la specoj de reguloj, kiujn organizus neŭronaj konektoj por ebligi lingvan kompetentecon. Postaj psikolingvistoj pliampleksigis ĉi tiun ĝeneralan teorion de “denaskeco” preter la lingvo. Trie, Chomsky igis la koncepton de “moduleco” elstara trajto de la kognitiva arĥitekturo de la menso. La menso konsistas el aro de interagantaj, specialtaskhavantaj subsistemoj kun limigitaj fluoj de interkomunikado. Ĉi tiu modelo kontrastas akre kun la malnova ideo, ke iu ajn informpeco en la menso povus estis akirita de alia kognitiva procedo (ekzemple, oni ne povas “malŝalti” optikan iluzion, eĉ se oni scias ke ĝi estas iluzio).

Opinio pri kultura kritiko de scienco[redakti | redakti fonton]

Chomsky forte malkonsentas kun la poststrukturismaj kaj postmodernismaj kritikoj de scienco:

Mi pasigis multe da mia vivo laborante pri tiaj demandoj, uzante la nurajn metodojn pri kiuj mi scias; tiuj ĉi tie kondamnitaj kiel “scienco,” “racio,” “logiko,” k.a. Mi tial legas la tezojn kun iu espero, ke ili helpus min “preteriri” tiujn ĉi limojn, aŭ eble sugestus tute malsaman metodon. Bedaŭrinde mi seniluziiĝis. Konfesinde, eble tio estas mia propra limo. Tre kutime, mi ekdormas kiam mi legas plursilaban diskurson pri la temoj de poststrukturismo kaj postmodernismo; tio kion mi komprenas estas grandparte evidentaĵoj aŭ eraroj, sed tio nur estas frakcio el la tuta teksto. Vere, estas multaj aferoj kiujn mi ne komprenas: artikoloj en la nunaj numeroj de matematikaj kaj fizikaj ĵurnaloj, ekzemple. Sed ekzistas malsamo. En la dua kazo, mi scias kiel oni povas ekkompreni ilin, kaj mi tion faris, en kazoj kiuj partikulare min interesis; kaj mi ankaŭ scias, ke homoj en ĉi tiuj kampoj povas ekspliki la enhavaĵojn je mia nivelo, por ke mi povas akiri iun ajn (partan) komprenon, kiun mi volas. Kontraste, ŝajne neniu kapabals ekspliki al mi la plej freŝdatan post-tiun-aŭ-alian-ismon (plejparte) krom per evidentaĵoj, eraroj, stultaĵoj, kaj mi ne scipovas antaŭeniri.[31]

Chomsky kredas, ke scienco estas bona maniero ekkompreni historion kaj homajn aferojn:

Mi pensas, ke studi sciencon estas bona maniero eniri kampojn kiel historion. La kialo estas, ke oni povas lerni la signifon de argumento, lerni tion kio estas pruvo, lerni kion vi povas bonsence sugesti, kaj tion kio estus plej konvinkipova. Oni parkerigas la metodojn de racia enketado, kiu fakte estas multe pli progresintaj en la sciencoj ol ie ajn alie. Aliflankte, aplikante la teorion de relativeco al historio nenion atingas. Do ĝi estas pensmaniero.[32]

Chomsky ankaŭ komentis pri kritikoj de “blankhaŭta vira scienco,” dirante ke ili multe similas al la kontraŭjudaj kaj politike kaŭzitaj atakoj kontraŭ “juda fiziko” uzitaj de la nazioj por malsubteni esploradon faritan de judaj sciencistoj dum la movado de Deutsche Physik (germana fiziko):

Fakte, la tuta ideo de “blankhaŭta vira scienco” memorigas min, mi timas, pri “juda fiziko.” Eble ĝi estas alia neadekvataĵo mia, sed kiam mi legas sciencan tezon, mi ne povas konstati ĉu la aŭtoro estas blankhaŭta aŭ vira. La samo veras por diskutoj pri laboro en klaso, la oficejo, aŭ aliloke. Mi multe dubas, ke la neblankhaŭtaj, neviraj studantoj, amikoj, kaj kolegoj kun kiuj mi laboras estus bone impresitaj pri la doktrino ke sia pensado kaj komprenado malsamas al “blankhaŭta vira scienco" pro sia “kulturo aŭ genro kaj raso.” Mi suspektas, ke “surprizo” ne tute estus la ĝusta vorto por priskribi ilian reagon.[33]

Politikaj opinioj[redakti | redakti fonton]

Chomsky ĉe la Monda Socia Forumo (Porto-Alegro) en 2003.

Chomsky pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum prelego (en 2003 ?) al demando ĉu generativa gramatiko aplikiĝas al Esperanto, Chomsky respondis "Esperanto ne estas lingvo". Tiu diro kaŭzis grandan emocion en la esperantistaro kiu abunde reagis kaj plu reagas. Ĉar Chomsky estas taksata unu el la plej eminentaj lingvistoj, kaj krome ĉar li estas oponanto al politiko en sia lando kaj simpatianto de anarki-sindikatismo, movado kies iuj branĉoj rekte subtenas Esperanton, lia diro estas des pli ŝoka.

"Esperanto ne estas lingvo"[redakti | redakti fonton]

Ĉu Esperanto havas generativan gramatikon? Al ĉi tiu demando respondas negative unu el la plej famaj lingvistoj en la mondo Noam Chomsky. "Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko. Homoj komprenas ĝin ĉar ili uzas siajn proprajn intuiciajn sciojn. Do, al la demando ne eblas respondi," skribas la profesoro pri lingvistiko ĉe MIT-universitato al Eric Benech. "Mi ne scias, kion respondi al Noam Chomsky. Mi ankaŭ ne sufiĉe bone regas la usonan," konsterniĝas Benech, franca esperantisto kiu ĉiam legas la librojn de Chomsky kun granda intereso. La 72-jaraĝa Chomsky estas ankaŭ unu el la plej konataj politikaj disidentoj en Usono.

Ĉu gravas ĉu la plej grava lingvisto en la mondo opinias ke Esperanto ne estas lingvo? Kaj kio cetere estas tiu generativa gramatiko, kiu laŭ opinio de Chomsky tiom mankas al Esperanto? Zlatko Tišljar, direktoro de la internacia asocio Inter-Kulturo, klarigas: "La homoj havas en si enkonstruitan generativan gramatikon, t.e. genetikan planon kiel konstrui lingvon. Mallonge dirite, temas pri sinsekvo de frazoj kiuj konsistas el materia (substantiva) kaj nemateria (verba) komplekso, kiuj disdividiĝas laŭfunkcie je ĉiam pli etaj detaloj, proksimume laŭ la sistemo de transformaciaj reguloj de Chomsky. Sed por reale konstrui la lingvon oni uzas arbitre elektitajn materialojn - la vortojn. La gramatiko estas generativa, la leksiko estas arbitra, hazarda kaj elektebla."

"Lingvoj uzataj de homoj - eĉ se nur du - por komuniki kaj signi identecon de grupo estas homaj lingvoj senkonsidere pri tio kiam kaj kie ili ekestis. Lingvoj estas mallongdaŭraj provizoraj lingvoj inter eta infano kaj patrino same kiel piĝinaj lingvoj aŭ kiel lingvoj iniciatitaj de unu homo aŭ fakula grupo, se ilin akceptas kaj uzas homaj grupoj," opinias Tišljar. "Sendube la plej granda homa lingvo kreita en 'laboratorio' kaj normale uzata estas la bahasa indonesia kun 200 milionoj da uzantoj. Tiu ĉi traktaĵo estas skribita en Esperanto, lingvo kiun Noam Chomsky proklamas neekzistanta."

"Kian opinion havas Chomsky pri la imperiismo de la angla, la lingvo 'politike deca' ? Ĉu li opinias tion normala?" diras Henri Masson, redaktanto de la gazetara kaj rebata servo de SAT-Amikaro kaj prezidanto de la asocio 'Espéranto-Vendée'. Masson ne scias sub kiu kategorio pritrakti la aferon, ĉu lingvistike, ĉu ideologie? "Prefere ol havigi al li opinion, eble valorus fari al li demandojn, kiuj devigus lin pripensi, nedevige rekte pri Esperanto, kaj sen rimarkebla signo pri nia esperantisteco. La problemo estas, ke tro rekta pritrakto de Esperanto riskas puŝi lin formuli, eĉ eble publike aŭ skribe, pliajn senfundamentajn asertojn pri Esperanto kaj enprofundiĝi en la eraron."

Marko Naoki Lins de la Komunikadcentro timas, ke koleraj mesaĝoj de 'verdaj finvenkistoj' malhelpos al la plibonigo de la publika bildo de Esperanto kaj esperantistoj. "Mi komprenas la konsterniĝon, sed vere ne indas krei novan malamikon de Esperanto. Se vi respondas, bonvole altnivele kaj tre afable respondi al profesoro Chomsky. Nepre ne sendu kolerajn mesaĝojn."

Noam Chomsky: "Esperanto ne estas lingvo",
en diskutgrupo lingva-demokratio , Komunikadcentro ĉe esperanto.org - 15-a de Majo, 2003

Akademiaj atingoj, premioj, kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj pri Chomsky[redakti | redakti fonton]

Biografioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Libraro[redakti | redakti fonton]

Lingvoscienco[redakti | redakti fonton]

Vidu plenan verkaron ĉe la hejmpaĝo de Chomsky de MIT.

  • Chomsky (1951). Morphophonemics of Modern Hebrew. (Morfofonemoj de la Moderna Hebrea.) Magistriĝa tezo, Universitato de Pensilvanio.
  • Chomsky (1955). Logical Structure of Linguistic Theory. (Logika Strukturo de Lingvoscienca Teorio.)
  • Chomsky (1955). Transformational Analysis. (Transforma Analizo.) Doktoriĝa tezo, Universitato de Pensilvanio.
  • Chomsky, Noam, Morris Halle, kaj Fred Lukoff (1956). "On accent and juncture in English." (“Pri akcento kaj kuniĝo en la angla.”) En For Roman Jakobson (Por Roman Jakobson). Hago: Mouton
  • Chomsky (1957). Syntactic Structures. (Sintaksaj Strukturoj) Hago: Mouton. Represo. Berlino kaj Novjorko (1985).
  • Chomsky (1964). Current Issues in Linguistic Theory. (Nunaj Demandoj en Lingvoscienca Teorio.)
  • Chomsky (1965). Aspects of the Theory of Syntax. (Flankoj de la Teorio de Sintakso.) Kembriĝo (Masaĉuseco): La Presejo de MIT.
  • Chomsky (1965). Cartesian Linguistics. (Kartezia Lingvoscienco.) Novjorko: Harper kaj Row. Represo. “Cartesian Linguistics.” Ĉapitro en la History of Rationalist Thought. (Historio de Raciisma Pensado.) Lanham (Marilando): Universitata Presejo de Usono, 1986.
  • Chomsky (1966). Topics in the Theory of Generative Grammar. (Temoj en la Teorio de Generativa Gramatiko.)
  • Chomsky, Noam, kaj Morris Halle (1968). The Sound Pattern of English. (La Sonreguloj de la Angla.) Novjorko: Harper & Row.
  • Chomsky (1968). Language and Mind. (Lingvo kaj menso.)
  • Chomsky (1972). Studies on Semantics in Generative Grammar. (Studoj pri Semantiko en Generativa Gramatiko.)
  • Chomsky (1975). The Logical Structure of Linguistic Theory. (La Logika Strukturo de Lingvoscienca Teorio.)
  • Chomsky (1975). Reflections on Language. (Tekstoj pri Lingvoj.)
  • Chomsky (1977). Essays on Form and Interpretation. (Tezoj pri Formo kaj Interpretado.)
  • Chomsky (1979). Morphophonemics of Modern Hebrew. (Morfofonemoj de la Moderna Hebrea.)
  • Chomsky (1980). Rules and Representations. (Reguloj kaj Reprezentaĵoj.)
  • Chomsky (1981). Lectures on Government and Binding: The Pisa Lectures. (Prelegoj pri Regado kaj Ligado: La Pizaj Prelegoj.) Holland: Eldonaĵoj Foris. Represo. 7-a Revizio. Berlino kaj Novjorko: Mouton de Gruyter, 1993.
  • Chomsky (1982). Some Concepts and Consequences of the Theory of Government and Binding. (Iuj Konceptoj kaj Konsekvencoj de la Teorio de Regado kaj Ligado.)
  • Chomsky (1982). Language and the Study of Mind. (Lingvo kaj la Studo de la Menso.)
  • Chomsky (1982). Noam Chomsky on The Generative Enterprise, A discussion with Riny Hyybregts and Henk van Riemsdijk. (Noam Chomsky pri La Generativa Entrepreno, Interparolado kun Riny Hyybregts kaj Henk van Riemsdijk.)
  • Chomsky (1984). Modular Approaches to the Study of the Mind. (Modulaj Metodoj al la Studado de la Menso.)
  • Chomsky (1986). Knowledge of Language: Its Nature, Origin, and Use. (Sciaĵoj pri Lingvo: Ĝia Naturo, Origino, kaj Uzado.)
  • Chomsky (1986). Barriers. Linguistic Inquiry Monograph Thirteen. (Bariloj. Lingvoscienca Enketo Monografo Dek-Tri.) Kembridĝo (Masaĉuseco) kaj Londono: La Presejo de MIT.
  • Chomsky (1993). Language and Thought. (Lingvo kaj Penso.)
  • Chomsky (1995). The Minimalist Program. (La Minimumisma Programo) Kembriĝo (Masaĉuseco): La Presejo de MIT.
  • Chomsky (1998). On Language. (Pri Lingvo.)
  • Chomsky (2000). New Horizons in the Study of Language and Mind. (Novaj Horizontoj en la Studado de Lingvo kaj Menso.)
  • Chomsky (2000). The Architecture of Language (La Arĥitekturo de Lingvo; Mukherji, k.a., redaktantoj.).
  • Chomsky (2001). On Nature and Language (Pri Naturo kaj Lingvo; Adriana Belletti kaj Luigi Rizzi, redaktantoj.).
  • Chomsky, N. & Place, U.T. (2000). "The Chomsky-Place correspondence 1993–1994". (La Korespondado inter Chomsky kaj Place, 1993—1994.) Redaktita, kun antaŭparolo kaj sugestitaj legaĵoj, de T. Schoneberger. La Analizo de Parola Konduto, 17, 7—38

Komputscienco[redakti | redakti fonton]

  • Chomsky (1956). Three models for the description of language. (Tri modeloj por priskribi lingvon.) I.R.E. Transactions on Information Theory, vol. IT-2, no. 3: 113–124.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Noam Chomsky. Lingvo kaj menso. (Serio "Scienca Penso" n-ro 2). Rotterdam, 2010. 188 p. — ISBN 9789290171140
  • Noam Chomsky. Imperiaj ambicioj: Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro. Rotterdam, 2013. 160 p. — ISBN 9789090276663

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kanan Makiya, Fouad Moughrabi, Adel Safty, Rex Brynen, "Letters to the Editor" in Journal of Palestine Studies, Journal of Palestine Studies via JSTOR (Vol. 23, No. 4, Summer, 1994, pp. 196-200), accessed December 4 2007. Relevant quotation: "On page 146 of my book, I clearly adopt the propaganda model developed by Noam Chomsky and Edward Herman..."
  2. (2003-07-14)Great thinkers of our time - Noam Chomsky. Alirita 2008-08-02. “Regarded as the father of modern linguistics, founder of the field of transformational-generative grammar, which relies heavily on logic and philosophy.”
  3. (1998-12-05)A Changed Noam Chomsky Simplifies. Alirita 2008-08-02. “… Noam Chomsky, father of modern linguistics and the field's most influential practitioner; …”
  4. Noam Chomsky, Chomsky on Anarchism (2005), AK Press, pg. 5
  5. Language & Communication: the problem of naturalizing semantics, Language & Communication, April 2000
  6. The Cambridge Dictionary of Philosophy (1999), "Chomsky, Noam," Cambridge University Press, pg. 138
  7. "Government in the Future, Chomsky's website, 1970. Kontrolita 2008-06-25.
  8. "Chomsky is Citation Champ, MIT News Office, 1992-04-15. Kontrolita 2007-09-03.
  9. Hughes, , "Speech!, 'The Pennsylvania Gazette', July/August 2001. Kontrolita 2007-09-03.
  10. Robinson, , "The Chomsky Problem, 'The New York Times', 1979-02-25.
  11. The Chomsky Tapes "The Chomsky Tapes: Conversations with Michael Albert", November 2001, Z magazine transcripts of 1993 interview tapes
  12. Kreisler (2002), Chapter 1: Background. Alirita 2007-09-03.
  13. Chomsky, Noam (1967-02-23). "The Responsibility of Intellectuals", gazeto : The New York Review of Books, volumo : 8, numero : 3. Alirita 2007-09-03.
  14. (2003-01-24)Power and Terror—MOVIE REVIEW. Alirita 2007-09-04. “[Chomsky] "is so lucid" [and his] "point of view is so rarely heard.”
  15. (2004-08-17)Who's Afraid of Noam Chomsky?. Alirita 2007-09-03. “[Chomsky] has historically been distrusted and shunned by the US mainstream media.”
  16. (1995-11-19)Divided Legacy. Alirita 2007-09-04. “Ask this intellectual radical why he is shunned by the mainstream, and he'll say that established powers have never been able to handle his brand of dissent.”
  17. Barsky (1997), Chapter 4. Alirita 2007-09-04. Barsky quotes an excerpt of Edward Herman examining why "one of America's most well-known intellectuals and dissidents would be thus ignored and even ostracized by the mainstream press." For example, "Chomsky has never had an Op Ed column in the Washington Post, and his lone opinion piece in the New York Times was not an original contribution but rather excerpts from testimony before the Senate Foreign Relations Committee."
  18. 18,0 18,1 18,2 (2006-03-13)Noam Chomsky on The Hour. Alirita 2007-09-04.
  19. Chomsky, Noam. (1965). Aspects of the Theory of Syntax. MIT Press. 
  20. Huang, Cheng-Teh James (1982). "Logical relations in Chinese and the theory of grammar", gazeto : Available online [1].
  21. Matthews, G.H.. (1965). Hidatsa Syntax. Mouton. 
  22. Platero, Paul Randolph (1978). "Missing noun phrases in Navajo", gazeto : Available online [2].
  23. Schütze, Carson T. (1993). "Towards a Minimalist Account of Quirky Case and Licensing in Icelandic", gazeto : Available online [3]
  24. Bhatt, Rajesh (1997). "Matching Effects and the Syntax-Morphology Interface: Evidence from Hindi Correlatives", gazeto : Available online [4].
  25. The New Yorker, John Colapinto. April 16, 2007. p. 119.
  26. http://ling.auf.net/lingbuzz/000411
  27. Ray, , "Linguists doubt exception to universal grammar, MIT News, 2007-04-23. Kontrolita 2007-09-04.
  28. The Cognitive Science Millennium Project
  29. Barsky (1997), Chapter 3. Alirita 2007-09-04.
  30. Changeŭ, Jean-Pierre; Courrége, Philippe; Danchin, Antoine (October 1973). "A Theory of the Epigenesis of Neuronal Networks by Selective Stabilization of Synapses", gazeto :. Alirita 2007-09-04. (PDF)
  31. (November 22, 2002) Chomsky on Democracy & Education. Routledge, 93. ISBN 0415926319. 
  32. Kreisler (2002), Chapter 3: Thinking about Power. Alirita 2007-09-03.
  33. Rationality/Science. Alirita 2007-09-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sekvoj de "Esperanto ne estas lingvo"[redakti | redakti fonton]

Aliaj paĝoj pri Chomsky kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Noam Chomsky » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»