Zlatko Tišljar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zlatko Tišljar dum prelego en la 93-a UK

Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio) estas esperantisto, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, li estas magistro pri kibernetiko.

Zlatko Tišljar esperantistiĝis en 1962. Inter liaj funkcioj en la Esperanto-movado li estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, komitatano de UEA dum 20 jaroj, fondinto kaj direktoro de la Internacia Kultura Servo en Zagrebo de 1972 ĝis 1991, fondinto kaj direktoro de Interkulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Mariboro, kaj nun estas la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2004). Li loĝas en Slovenio.

Tišljar verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo - vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ Esperanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan vortarojn kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankaŭ el Esperanto en la kroatan. Li verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Lasttempe li regule aperigas pripolitikajn artikolojn en Monato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-kroatserba poŝvortaro (1983, 65 paĝoj, 4300 radikoj)
  • Eŭropa identeco (havebla en PDF-formato)
  • Duobla spiralo (1991, 132 paĝoj) - Libro celanta "helpi adoleskantojn por pli facile orientiĝi en la mondo".
  • Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997, 177 paĝoj) - Artikoloj, eseoj, studoj.
  • Esperanto-slovena vortaro / Slovena-Esperanta vortaro (kune kun Aleksander Heřman, 1999, 111 paĝoj, 5000 vortoj en ĉiu direkto)
  • Eŭropa ideologio (1998, 68 paĝoj) - Pensoj pri eŭropaj konscio kaj identeco.
  • Eŭropo, vi baldaŭ mortos! (2005, 62 paĝoj) - Analizo de la nuna eŭropa lingva politiko, kun rigardo al la estinteco kaj la estonteco.
  • Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. (1981, 41 paĝoj) - Komputila esploro pri 1343 morfemoj.
  • Instrukciaro. Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon. (1989, 55 paĝoj)
  • Ekzistado. Kibernetika klarigo de la mondo, Zagrebo (2012, 80 paĝoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]