Fonologio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Fonologio studas la sonojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo. Kontraste al fonetiko, ĝi ne studas la fizikan aŭ fiziologian realon de la sonorj, sed la demandon kiel ili funkcias ene en lingvo.

Fonologio kiel diversaj sonoj kune klasiĝas kiel unu fonemo aŭ distingiĝas kiel malsamaj fonemoj. Ĝi studas ankaŭ kiel la sono de fonemoj varias laŭ kunteksto, aŭ unu fonemo iĝas alia fonemo pro kunteksto. Tiu lasta fenomeno ne okazas en Esperanto (almenaŭ teorie), sed multe en aliaj lingvoj. La unuan fenomenon (variado de sonoj laŭ kunteksto) ni povas ekzempli jene. En Esperanto /n/ estas fonemo, kiu povas havi malsaman sonon en vortoj kiel "sono" kaj "lingvo". La du sonoj neniam distingas vortojn en Esperanto, kaj se oni ne elparolas la fonemon /n/ precize same en ambaŭ kazoj, tio estas akcenta diferenco, ne malĝustaĵo. En la angla, male, tiuj du sonoj estas malsamaj fonemoj kaj distingas vortojn, ekzemple "thin" kaj "thing" (kiuj ja havas ioman vokalan diferencon ankaŭ).


Lingvo
Ĉi tiu artikolo pri "Fonologio" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Kio estas fonologio? (angle)
•  What is autosegmental phonology? (angle)
•  What is generative phonology? (angle)