Minimuma paro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Minimuma paro estas du malsamsignifaj vortoj, kies diferencon estigas ŝanĝo de ununura fonemo. Se la signifo restas sama, la ŝanĝita sono simple estas alofono aŭ ne-distingipova vario de la alia. Trovante minimumajn parojn de iu lingvo oni do ankaŭ trovas ties fonemojn.

Enhavo

[redakti] Fonema minuma paro

Jen listo da minimumaj paroj en esperanto:

vorto 1 vorto 2 malsamo inter
vino fino voĉa kaj senvoĉa konsonantoj.
kanto ganto
celo ĉelo alveola kaj postalveola konsonantoj.
flago frago /l/ kaj /r/, kiu ne ekzistas en pluraj lingvoj
aĵo aĝo frikativa kaj afrikata konsonantoj.
kraŝo kraĉo
baro varo ploziva kaj frikativa konsonanto
tango sango
reno Rejno diftongaj kaj simplaj vokaloj
ero Eŭro

[redakti] Suprafonemaj minimumaj paroj

[redakti] Longeca minimuma paro

Tiaj paroj ne ekzistas en esperanto, sed ekzistas en aliaj lingvoj en kiuj vokallongeco kaj/aŭ konsonantlongeco gravas:

Minimuma paro el konsonanta longeco:

lingvo vorto 1 vorto 2
ortografio IFA Signifo ortografio IFA Signifo
hungara megy [mɛɟ] iri meggy [mɛɟː] grioto
japana 来た [kita] alvenita 切った [kitːa] tranĉita
latina ānus [aːnʊs] ringo annus [anːʊs] ? jaro
itala fato [ˈfaː.t̪o] destino fatto [ˈfat̪̚.t̪o] fakto
pala [ˈpala] ŝpato palla ['palːa] pilko

Minimuma paro el vokala longeco:

lingvo vorto 1 vorto 2
ortografio IFA Signifo ortografio IFA Signifo
aŭstrala angla ferry [feɹi] pramo fairy [feːɹi] feino
bid [bɪd] aŭkcio beard [bɪːd] barbo
germana Bann [ban] anatemo Bahn [baːn] irejo
Fülle [fʏlə] abundeco fühle [fyːlə] plena
japana 少女 [ɕoːdʑo] knabino 処女 [ɕodʑo] juna virino
[ʦɯki] luno 通気 [ʦɯːki] aeroblovo
bretona kannañ [kaːnɑ̃] lavi kannañ [kaːnɑ̃] kanti
mel [mɛl] mielo mell [mɛːl] artiko

[redakti] Streĉa minimuma paro

lingvo vorto 1 vorto 2
ortografio IFA Signifo ortografio IFA Signifo
portugala andarão [ãdaˈɾãw] paŝos andaram [ãˈdaɾãw] paŝis
itala copíi [ko'pi] infanoj cópii [ˈkopi] kopioj
nederlanda voorkómen [foːrˈkoːmə] preventi vóórkomen [ˈfoːrkoːmə] okazi