Jezuita lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jezuitaj lernejoj estas tre grava establoj de jezuita agado. Ĉar la ĉefa celo de jezuitismo estas kontraŭbatali la kreskon de protestantismo, la katolika edukado estas grava ilo pro atingi tion. Sekve, jezuitoj kreis centojn da lernejoj en kaj ekster Eŭropo. En Jezuitaj lernejoj la ratio studiorum (studplano) tre bone preparis knaboj al tiamaj katolikaj universitatoj, sekve multaj famaj homoj el katolikaj familioj kandidatiĝis al studado en tiuj lernejoj. En Ameriko, la eduka agado de jezuitoj estis tre frua kaj tre bonkvalita por kristanigi la indiĝenojn kaj eviti ke protestantaj misiistoj povus enmisigis al tiuj indiĝenoj. En Paragvajo, la jezuitaj lernejoj estis la semo de la nacio mem. En tiuj lernejoj, homoj lernis ne nur la kateĥismon, sed ankaŭ la latinan lingvon, klasikan muzikon, metiojn, ktp. En Brazilo, dum du jarcentoj la nura publikaj lernejoj estis la jezuitaj. Tie oni instruis ne nur indiĝenojn, sed ankaŭ eŭropidojn kaj eĉ negrulojn en sama klaso. Urbo San-Paŭlo komencis kiel jezuita lernejo. En 18-a jarcento, grava krizo atingis la jezuitojn kaj tiel la nombro de siaj lernejoj tre malkreskis. En Brazilo, la malpermeso de funkciado de jezuitaj lernejoj tre malhelpis la publikan edukadon dum preskaŭ 50 jaroj. En 19-a jarcento, revenis la viglo al la jezuitaj lernejoj, kaj Universitato de Braga, en Portugalio, ekzemple, komencis kiel jezuita lernejo kaj rapide iĝis universitato. Nuntempe, la jezuitoj daŭre havas lernejojn kun la celo divastigi kaj defendi la katolikan ideologion per edukado.