Edward Said

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Edward (Wadie) SAID (1 novembro, 1935 - 24 septembro, 2003) estis, krom fama literatura teoriisto kaj kritikisto, ankaŭ tre konata palestina aktivisto.

Said naskiĝis en Jerusalemo en anglikana medio, sed pasigis la infan-aĝon en Kairo, Egiptujo, escepte de pluraj longaj restadoj en Palestino. Li diverse diplomiĝis ĉe Victoria College en Kairo kaj ĉe la universitatoj de Princeton kaj Harvard. Dum multaj jaroj li instruis Anglan Lingvon kaj Komparan Literaturon ĉe la universitato de Columbia. Li instruis ankaŭ en la universitatoj Johns Hopkins, en Harvard, kaj Yale. Li parolis flue la anglan kaj la francan, same kiel la parolan kaj la norman arabajn.

Orientismo[redakti | redakti fonton]

Said iĝis plej konata pro sia priskribado kaj forneado de kion li opiniis nura aro da missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. Okcidento vidalvide al t.n. Oriento. Ĉi tian sintenon li nomis orientismo.

En sia libro Orientalism (Orientismo, 1978), Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝadon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ĉi ties kulturo". Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de Azio kaj t.n. Mezoriento en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la mondpercepton postan al la terorismaj atakoj kontraŭ Novjorko de la 11-a de septembro, 2001:

"Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla."

Kritikante liajn teoriojn, Christopher Hitchens skribis ke Said rifuzis ajnan eblecon de tio, "ke rekta engaĝiĝo de Okcidento en la regiono estus legitima" kaj ke liaj analizoj rigardas "ĉian montron de eŭropa scivolo pri Oriento kiel parton de granda plano por ekspluati kaj refari tion, kion okcidentanoj vidas kiel pasivan, riĉan, sed last-instance malŝatindan 'orientan' sferon".

Aktivado[redakti | redakti fonton]

Kiel palestina aktivisto, Said defendis la rajtojn de palestinanoj en Israelo kaj la okupataj teritorioj. Dum multaj jaroj, Said membris en la Palestina Nacia Konsilio, sed li rompis rilatojn kun Jaser Arafat ĉar li kredis ke la Interkonsentoj de Oslo subskribitaj en 1993 perfidis la rajton de palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj antaŭaj al la Israelo de 1967. Li ankaŭ kontraŭis la oslan formulon krei palestinan umon eksteran al Israelo en Cisjordanio kaj Gazo, sed male pledis por la kreo de unu ŝtato, kie araboj kaj judoj ĝuus egalajn rajtojn (kion oni ofte nomas la dunacia solvo).

"Mi pasigis grandan parton de mia vivo dum la lastaj 35 jaroj pledante por la rajto de memdecido por la palestina popolo, sed mi ĉiam penis fari tion plene atentante la realon de la juda popolo kaj ilia suferado pro persekutadoj kaj genocidoj. Plej gravas direkti la batalon por egaleco en Palestino/Israelo ale al humana celo, t.e. kunekzistado, kaj ne pluaj subpremado kaj forneado."

Liaj rilatoj kun la Palestina Aŭtoritato tiel aĉis, ke la gvidantoj de la PA iam proponis malpermesi liajn verkojn.

En julio, 2000, li estigis polemiketon okaze de ŝtonĵetado ĉe la liban-israela limo.

La libroj de Said pri la israela okupado de Palestino inkludas The Question of Palestine (La demando Palestino, 1979) kaj The Politics of Dispossession (La politikoj de senposedigo, 1994).

Said ankaŭ verkis abunde artikolojn por tre diversaj ĵurnaloj.

Talenta pianisto, Said ankaŭ verkis muzikan kritikon dum multaj jaroj. En 1999, li fondis la West-East Divan Orchestra kune kun la argentin-israela orĥestrestro Daniel Barenboim, intima amiko lia. Ĉi tiu iniciato celas kunigi ĉiusomere grupon da talentaj junaj klasikmuzikistoj el Israelo kaj el arabaj landoj. Pro ĝi, Said kaj Barenboim ricevis en 2002 la premion Princo de Asturio ĉar ilia laboro "pliigis la interkompreniĝon inter nacioj."

Edward Said mortis 67-jara in Novjorko post longa luktado kontraŭ leŭkemio.