Jaser Arafat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ياسر عرفات
Jaser Arafat
(Yāsir `Arafāt)
Kunio: Abu `Ammar ( ‎; 'Abū `Ammār)
Jaser Arafat

Jaser Arafat estas parolanta dum Monda Ekonomia Forumo en 2001


En funkcio:
20-a de januaro 1996 – 11-a de novembro 2004
Sekvanto Rawhi Fattuh
Mahmud Abbas

Naskiĝo 24-a de aŭgusto 1929
en Flago de Egiptio Kairo, Egiptio
Morto 11-a de novembro 2004
en Flago de Francio Parizo, Francio
Nacieco palestinano
Politika partio Fatah
Edzo/ino Suha Arafat
Infanoj Zahwa Arafat
Religio Islamo
v  d  r
Information icon.svg
Clinton staras inter Barak kaj Arafat, kiuj etendas sian manon

Jaser ARAFAT (ياسر عرفات) (naskiĝis je la 24-a de aŭgusto 1929 en Kairo kiel Abd al-Rahman Abd al-Ra'uf Arafat al-Qudwa al-Husaini (محمد عبد الرؤوف القدوة الحسيني) kaj mortis je la 11-a de novembro 2004 en Clamart - Francio) estis palestina politikisto kaj ekde la 12-a de februaro 1996 prezidento de la registaro de la Palestina Aŭtonomio. Li estis ankaŭ konata per la batalnomo Abu Amar (ابو عمّار).

Li ricevis la premion de Nobel de Paco kun Ŝimon Peres kaj Jicĥak Rabin.

La patro de Jaser Arafat estis riĉeta teksaĵ-komercisto. Arafat indikis kiel sian naskiĝejon Jerusalemon, sed li naskiĝis tre verŝajne en Kairo aŭ en la Gaza-strio.

Jaser Arafat studis elektroteknikon en Kairo. Li laboris kiel spertulo pri eksplodaĵoj en la bataloj pri la Sueza kanalo kontraŭ la kolonilandoj Francio kaj Britio. Li estis leŭtenanto en la egiptia armeo, poste duonsukcesa konstru-entreprenisto.

Li fondis en 1959 en Kuvajto la Organizaĵon por la Liberigo de Palestino (Al-Fatah) kaj ekde 1969 li estis Prezidanto de la Palestina Liberiga Organizaĵo PLO.

Li revenis post longa ekzilo al la Palestina aŭtonomio en 1994 post la Aŭtonomiaj traktatoj.

En la jaro 2000 Arafat interkonsentas kun la israela ĉefministro Barak kaj Usona Prezidento Clinton en Camp David pri establo de la palestina ŝtato, kiu ĝis nun ne realiĝis.

Li vivis ekde 2001 en Ramallah plurfoje en vera hejmaresto.

Israelo multfoje minacis lin je ekstermo, ekzilo, sed pro internaciaj politikaj kialoj ne realigis tiujn. Kelkfoje la minacoj servis nur kiel premo al la palestina aŭtonomio.

Li suferis verŝajne je Parkinsona sindromo.

Li grave malsaniĝis oktobre en 2004 (nekonataj problemoj) kaj li estis transportita al Parizo, kie li falis en komaton la 4-an de novembro. Post plurtaga spekulado pri lia sanstato oni konatigis lian morton matene je la 11-a de novembro 2004.