Al Gore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Gore
Nobel-premiito
Al Gore en 1994
Al Gore en 1994
Persona informo
Al Gore
Naskonomo Albert Arnold Gore Jr.
Naskiĝo 31-a de marto 1938
en Vaŝingtono
Religio Baptisto
Lingvoj angla vd
Loĝloko Rancho Mirage vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard University
Vanderbilt University
Partio Demokrata
Subskribo Al Gore
Familio
Patro Albert Gore Sr. vd
Patrino Pauline LaFon Gore vd
Gefratoj Nancy Gore Hunger vd
Edz(in)o Tipper Gore
Infanoj Karenna
Kristin
Sarah
Albert III
Profesio
Okupo politikisto • financisto • entreprenistoĵurnalisto • klimata aktivulo • mediprotektulo • verkisto • partoprenanto de internacia forumo • oratoro • blogisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT http://algore.com
45-a Vicprezidento de Usono
Dum 20-a de januaro 199320-a de januaro 2001
Prezidento Bill Clinton
Antaŭulo Dan Quayle
Sekvanto Dick Cheney
Senatano de Usono
Dum 3-a de januaro 19852-a de januaro 1993
Antaŭulo Howard Baker
Sekvanto Harlan Mathews
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Arnold "Al" GORE, Jr. [ALbrt ARnold AL GOR ĜUnjar] (naskiĝis 31-an de marto 1948) estas usona politikisto de la demokrata partio. De 1993 ĝis 2001 li estis la 45-a vicprezidanto de Usono, sub prezidanto Bill Clinton. En la jaro 2000 li mem estis kandidato por la posteno de prezidanto, sed venkis tiam la respublikano George W. Bush. En 2007 li ricevis la Nobelpremion pri paco kune kun la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IPCC)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Al Gore junior estas la filo de Albert Gore senior, iama senatano por la ŝtato Tennessee por la demokratoj, kaj Pauline Gore. Dum sia junaĝo li loĝis en lernejaj periodoj en hotelo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kie laboris lia patro. Somere li loĝis en Carthage en Tennessee, kie li helpis je la farmbieno de la familio.

En 1965 Gore iris al la universitato de Harvard, kie li ekkonis Tipper Aitcheson, kun kiu li poste edziĝis. Al Gore finstudis en junio 1969, kun "Government" ("regadscienco") kiel ĉefa fako.

Iom poste li volontulis por helpi en la Vjetnama milito. Li estis milita korespondento ĝis 1971. Poste li dum kvin jaroj laboris kiel korespondanto de la gazeto "Tennessean", kiu havas oficejon en Nashville.

En la printempo de 1976 Gore elektiĝis en la Usona Domo de Reprezentantoj. En 1978, 1980 kaj 1982 li reelektiĝis. En 1984 li ekestis senatano; tion li plufaris ĝis 1992, kiam li ekestis vicprezidento. Li estis prezidentokandidato jam en la jaro 1988, sed tiam dum la antaŭelektoj ene de la demokrata partio estis preferata Michael Dukakis. En 1992 li ekestis vicprezidento sub Bill Clinton kaj en la jaro 2000 li estis la demokrata prezidentokandidato, sed li malvenkis antaŭ Bush, ŝajne spite esti la plej voĉdonita kandidato pro maljusteco de la sistemo.

Gore kiel filmisto[redakti | redakti fonton]

Post lia malvenko en la prezidentaj balotoj de la jaro 2000, Gore komencis doni prelegojn. Ĉefe li esprimas dum ili lian maltrankvilecon pri la ekologia evoluo de la planedo en la rolo de la homo en ĝi. La prelegoj de Gore formas la bazon de la filmo-dokumentaro An Inconvenient Truth (eo:la malkonvena vero) pri la forceja efiko kaj la tutmonda varmiĝo. Tiu ĉi filmo estas tutmonde granda sukceso kaj multe helpis plikonsciiĝi pri la urĝa bezono de pli da mediprotekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]