Carlos Filipe Ximenes Belo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Filipe Ximenes Belo
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1948 (1948-02-03) (76-jaraĝa)
en Baucau
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Orienta Timoro vd
Alma mater Pontifika Salesa UniversitatoUniversitato Katolika de Portugalio vd
Subskribo Carlos Filipe Ximenes Belo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto • katolika episkopo vd
Laborkampo katolikismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Filipe Ximenes Belo (Baucau, Portugala Timoro, 3a de februaro 1948) estas salesiana katolika episkopo titulara de Lorium, nur teoria diocezo, eklezia administranto de Dili, ĉefurbo de Orienta Timoro, kaj Nobel-premio pri paco en 1996.

Li studis en Timoro, Portugalio kaj Romo, pastriĝis en julio 1980 en Lisbono. En julio 1981 li revenis al Orienta Timoro kaj iĝis instruisto de pastriĝontoj. En la 1980-aj jaroj li kritikis la perfortemon fare kaj de la armeo de Indonezio, kiu okupaciis la insulon kaj de la ribeluloj kiuj celis la sendependigon de la lando. Samtempe li klopodis internaciajn kontaktojn por havigi referendumon por la sendependigo de Orienta Timoro. Pro sia luktado por atingi pacon sialande li ricevis la Nobel Premion pri Paco la 11an de oktobro 1996, kune kun José Ramos-Horta.[1]​ Ambaŭ estis premiitaj pro "sia longa laboro cele al paca solvo de la konflikto de Orienta Timoro".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Norwegian Nobel Institute (1996). «The Nobel Peace Prize 1996: Carlos Filipe Ximenes Belo, José Ramos-Horta. Carlos Filipe Ximenes Belo - Facts». nobelprize.org. Konsultita la 19an de junio 2014.