Gustav Stresemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gustav STRESEMANN
Gustav Stresemann

Gustav Stresemann


Naskiĝo 10-a de majo 1878,
en Berlino
Morto 3-an de oktobro 1929,
en Berlino
Nacieco Germanio
v  d  r
Information icon.svg

Gustav STRESEMANN (naskiĝis la 10-an de majo 1878, en Berlino kaj mortis samloke la 3-an de oktobro 1929), estis germana politikisto, kanceliero de la Vajmara Respubliko (1923) kaj ĝia ministro pri eksteraj aferoj (1923, 1924–29). Li reakiris reputacion de Germanio post la unua mondmilito, ricevis Nobel-premion pri paco en 1926 kun la franca ministro pri eksteraj aferoj en 1926 pro la interkonsenta, paca politiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis drinkejisto kaj komercisto kun bieroj en Berlino. La gepatroj havis kvin gefilojn, el kiuj nur Gustav vizitis mezlernejon kaj Universitaton. Stresemann tre kapablis en la lernejoj pri historio, precipe pri modernepoka historio.

Li studis en la Berlina, poste en la Lajpciga (Leipzig) Universitato inter 1897 kaj 1900 komence literaturon kaj historion, poste ekonomikon kaj doktoriĝis en 1900. Post la studajaroj, li eklaboris ĉe komerca entrepreno kaj en 1902 fondis la Asocion de Saksaj Industriistoj, kies jura reprezantanto estis li ĝis 1911.

Stresemann komence simpatiis kun sociaj ideoj de Friedrich Naumann kaj kunlaboris kun la Germana Sociala Unio, sed en 1903 aliĝis al la dekstra Nacia Liberala Partio. Li ofte koloziis pri sociaj demandoj kun la dekstra parto de la partio (en kiu plimultis reprezentantoj de la industriistoj) kaj li kaŭzis ĝeneralan surptrizon en la partia kongreso de 1906. Li estis inter 1906 kaj 1612 urba koniliisto en Drezdeno kaj dumtempe redaktis la lokan gazeton Sächsische Industrie.

Oni elektis lin en 1907 al la Reichstag kiel reprezentanton de la Nacia Liberala Partio. Li interesigis kiel ĵurnalisto kaj kiel politikisto pri la ekonomipolitiko, apogis la bonstatajn leĝojn por la larĝa popolo. Pro lia politika inklino, la partio ne elektis lin en la centran organizon (1912) kaj li eĉ perdis la parlamentan sidejon. Dumtempe li translokiĝis al Berlino kaj iĝis la plej konata direktanto de la germana ekonomia vivo. Li estis en gvidanta posteno en diversaj komercaj asocioj, kiu alportis por li bonstaton.

Li bonvenigis la unuan mondmiliton, sed li mem ne soldatservis pro sanproblemoj. Li realvenis en Reichstagba en decembro de 1914 en eksterordinaraj parlamentaj elektoj kaj transprenis gvidadon de la frakcio, de partia prezidanto Ernst Bassermann.

Dum la milito apogis la germanajn teritoriajn pretendojn, ekde 1916 li strikte kunlaboris kun armeaj gvidantoj Paul von Hindenburg kaj Erich Ludendorff. Li same apogis la senliman submarŝipan militon kaj kontraŭis moderan politikon de kanceliero Theobald von Bethmann-Hollweg kaj eĉ partoprenis en ties abdikigo (julio de 1917). Li volis al denova kanceliero Bülow, sed tio ne sukcesis. Sammonate mortis Bassermann, kiun sekvis Stresemann en la parlamento kaj en la partio. Li sukcese baris la disiĝon de la partio.

Post la germana malvenko (septembro de 1918), kolapso de la monarĥio (9-an de novembro 1918), fuĝo de Vilehelmo la 2-a al Nederlando tuŝis forte Stresemann, sed li rapide alkutimiĝis al la respublika Germanio. Kiam la maldekstra liberala Demokrata Partio – gvidata de Friedrich Naumann kaj Max Weber – ne volis akcepti lin en la gvidantaron, li fondis mem partion, la Germanan Popolpartion. Tiu partio estis grupiĝo de dekstraj liberalaj riĉuloj.

Stresemann estis membro de la konstituciopretiga asembleo en 1919–20 en Vajmaro, kontraŭis la novan germanan konstitucion, la traktaton de Versailles kaj eĉ volis tion revizii. Li estis ekde 1920 reprezentanto de Reichstag kaj Prezidanto de la Germana Popolpartio. Li estis en aŭgusto de 1923 kanceliero.

Lia unua decido estis kiel kanceliero (13-a de aŭgusto ĝis 23-a de novembro 1923) ĉesigo de la Ruhr-regiona pasiva kontraŭstaro. Li forte elpaŝis kontraŭ la komunistaj regionalaj regitaroj en Turingio kaj Saksio, dum malforte elpaŝis kontarŭ la ekstermdekstraj grupoj (ekz. Munkena bierpuĉo de Adolf Hitler). Dum la enlanda politika krizo de novembro de 1923 kaŭzis finfine lian abdikon. En la nova registaro, Stresemann iĝis ministro pri eksteraj aferoj kaj tiun postenon plenumis li gis sia morto, dum tri kancelieroj.

Lia politika celo estis la interpaciĝo kun la venkintaj aliancanoj, ĉefe kun Francio kaj akiro de samaj rajtoj por Germanio, reakiro de la pli frua pozicio inter la nacioj. Lian balancan politikon inter orineto kaj okcidento estis ofte kritikita fare de la samepokanoj.

Dum lia politika aktivado, Germanio subskribi la Dawes-planon (1924), traktaton de Locarno (1925), la Rejnoregiono liberiĝis (1926), Germanio iĝis membro de Ligo de Nacioj, subskibis Berlinan traktaton pri neŭtraleco, kun la Sovetunio. Germanio subskibis en 1928 la kontraŭmilitan Pakton de Kellogg–Briand.

Li edzinigis en 1903 filinon de la berlina industriisto Adolf Kleefeld. Ili havis du filojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Felix E. Hirsch: Gustav Stresemann: Patriot und Europäer (1964)
  • Annelise Thimme: Gustav Stresemann: Eine politische Biographie zur Geschichte der Weimarer Republik (1957)
  • Henry L. Bretton: Stresemann and the Revision of Versailles (1953)
  • Henry A. Turner: Stresemann and the Politics of the Weimar Republic (1963)