Lech Wałęsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lech Wałęsa
Lech Wałęsa

En funkcio:
22-a de decembro 1990 – 22-a de decembro 1995
Antaŭulo Wojciech Jaruzelski (en la lando)
Ryszard Kaczorowski (en ekzilo)
Sekvanto Aleksander Kwaśniewski

En funkcio:
1980 – 12-a de decembro 1990
Antaŭulo oficejo kreita
Sekvanto Marian Krzaklewski

Naskiĝo 29-a de septembro 1943
en Popowo apud Włocławek, t.e dum la Dua Mondmilito en okupita Pollando fare de Germanio (Tria Regno)
Nacieco polo
Politika partio Solidareco
Edzo/ino Danuta Wałęsa
Infanoj
  • Bogdan - n. 1970
  • Sławomir - n. 1972
  • Przemysław - n. 1974
  • Jarosław - n. 1976
  • Magdalena - n. 1979
  • Anna - n. 1980
  • Maria Wiktoria - n. 1982
  • Brygida - n. 1985
Profesio elektristo
Religio romkatoliko
v  d  r
Information icon.svg

Lech WAŁĘSA (Leĥ Vaŭensa [ˈlɛx vaˈwɛ̃sa] Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭskulti" Aŭskulti ; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Popowo ĉe Włocławek, tiam dum la Dua Mondmilito okupita de Germanio (Tria Regno), li estis gvidanto de sindikato Solidarność (Solidareco) kaj Ŝtatprezidanto de Pollando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

Negocoj de komunistoj kun anoj de Solidareco sub gvido de Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa ĉe la "ronda tablo", tio komencis la ŝanĝojn de la politiksistemo en Pollando, 1989
La unua Prezidanto de Solidareco Lech Wałęsa kaj Prezidento de Usono George H. W. Bush en julio 1989

Lech Wałęsa, - nomata ankaŭ Leszek, laboris ekde 1967 kiel elektristo en la Lenin-Ŝipfarejo en Gdansko / Gdańsk. Aŭguste en 1980, li gvidis tie strikon.

Post la dekreto de la militleĝo decembre en 1981, li konvinkiĝis por celo de la pollanda demokratiigo. En 1981 li ricevis titolon "Homo de la Jaro" de semajnrevuo Time (Tempo). En 1983 li estis ordenita per la Nobel-premio pri paco.

Post la politika ŝanĝo en 1989 kiun komencis la "ronda tablo" (vidu la foton), li estis inter 1990 kaj 1995 Prezidento de Pollando. Tiam montriĝis lia arbitra kaj nekompromisa konduto, kio kondukis lin al malvenko en la 1995-a prezidenta baloto kontraŭ la iama komunisto Aleksander Kwaśniewski. Ekde tiam li provis ĉiam reveni sur la scenejon de la politiko, sed li neniam plu reakiris sian iaman popularecon.

Liaj pli fruaj sindikataj kunbatalantoj kiel ekzemple Anna Walentynowicz, akuzis lin poste pri tro granda kompromiso en debatoj kun la komunistoj kaj pli poste akuzis lin pro nereprezento de la laboristaj aferoj.


Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Lech Wałęsa estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Voĉdonoj en la prezidenta baloto[redakti | redakti fonton]

  • 1990: 74%
  • 1995: 48,3%
  • 2000: 1%

Lech Walęsa kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li estas Honora Membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), la 30-an de majo 1984 li en skriba mesaĝo tion akceptis, kaj oficiale oni atribuis al li la Honoran Membrecon de IKUE en 1987 dum la 72-a UK en Varsovio. Lech Walęsa venis al la 3-a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko / Gdańsk tio okazis fine de decembro de 2011 jaro.[1][2].

Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko[redakti | redakti fonton]

Flughaveno Lech Wałęsa en Gdansko, foto de la 2004 (en 2012 oni finkonstruis novan, flughavenan konstruaĵon, tre modernan, vidu la apudan foton)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.transparent.com/esperanto/jes-great-esperanto-youth-congress/
  2. http://sezonoj.ru/2012/01/208jes/
Antaŭe: Prezidento de Pollando Poste:
Wojciech Jaruzelski 1990 - 1995 Aleksander Kwaśniewski