Eduard Ŝevardnadze
El Vikipedio
| Eduard Ŝevardnadze ედუარდ შევარდნაძე |
|
|
|
|
| En funkcio: 26-a de novembro 1995 – 23-a de novembro 2003 |
|
| Antaŭulo | Zviad Gamsaĥurdia |
|---|---|
| Sekvanto | Nino Burĝanadze (oficanta) |
|
|
|
| En funkcio: 1985 – 1990 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | 25-an de januaro 1928 en |
| Nacieco | kartvelo |
| Politika partio | Kartvelia Civitana Partio, antaŭe Komunista Partio de Sovetunio |
| Edzo/ino | Nanuli Ŝevardnadze |
Eduard Ševardnadze (kartvele ედუარდ შევარდნაძე; ruse Эдуа́рд Амвро́сьевич Шевардна́дзе; IFA: [ɛd̥ʊard̥ amvrosʲevʲɪtʂ ʃɛvad̥nad̥zɛ]) (25-an de januaro 1928 Mamati, regiono Guria, la estinta Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko en Sovetunio) estis en la jaroj 1985 ĝis 1990 ministro de eksterlandaj aferoj de Sovetunio dum regado de Miĥail Gorbaĉov. Ekde la jaro 1995 ĝis la 23-a de novembro 2003 li estis prezidento de Kartvelio. Ŝevardnadze danke al siaj politikaj kapabloj akiris per politikado kromnomon "Tetri Melia" ("Blanka Vulpo").